Sisu juurde

Ĉu estas krizo de la angla lingvo du por la internacia komunikado?

kelle poolt morico, 5. veebruar 2014

Postitused: 71

Keel: Esperanto

robbkvasnak (Näita profiili) 11. veebruar 2014 20:31.03

Eble la angla estas tre ŝatata en Litvio ĉar oni pro historiaj kialoj ne ŝatas nek la rusan nek la germanan kaj ĉar Litvio estas tre malgranda nacio. Bedaŭrinde (aŭ feliĉe) por la latvoj ili ne konas la "bonkorecon" de anglalingvana okupado. Mi scias de unuamana sperto ke ekzemple en Brazilo multaj personoj studas la anglan sed kvazaŭ neniu parolas ĝin. Ekde 20 jaroj mi estas kune kun brazilano kaj ni ofte vizitis lian hejmlandon. Eĉ la stevardoj de la aviadilo ne komprenas la anglan. Foje oni vidas tie iun signon en la "angla" sed tiuj parolaĵoj preskaŭ ĉiam ridigas min ĉar ili komike mistrafas tion kion ili celas komuniki. Ĉar mi scipovas la portugalan mi retradukas ilin en tiun lingvon, mi nur tiam vere komprenas la sencon. Eĉ kie mi loĝas en Usono ekzistas najbararoj kie neniu vere parolas la anglan. Kelkaj aliaj usonanoj koleras pro tio sed finfine oni parolis ĉitie la hispanan jam kvazaŭ 300 jarojn antaŭ ol Florido ekapartenis al Usono (1821). Kiam mi aŭdas la eŭropajn politikistojn en Deutsche Welle paroli la anglan en eŭropa parlamento mi perdas timon ke la angla iam ajn vere estos LA internacia lingvo. Feliĉe mi scipovas ĝin ekde mia 5a vivjaro kaj tiel ĝin parolas kaj skribas kiel denaskulo. Tamen mi ne tre ŝatas ĝin. Estas tre malbelsona lingvo.

antoniomoya (Näita profiili) 11. veebruar 2014 21:47.15

vincas:Ha, montru pli sukcesan nacian lingvon.
Sukcesan? Vi eble volis diri "konata", pri kiu oni "aŭdis", kaj similaj ideoj.

Sukceso por mi estus se ĝi jam fariĝis la vera dua lingvo de ĉiuj kiuj studis ĝin.

(La supra mesaĝo de Robb ne povas esti pli klariga).

Amike.

vincas (Näita profiili) 12. veebruar 2014 9:36.41

robbkvasnak:Eble la angla estas tre ŝatata en Litvio ĉar oni pro historiaj kialoj ne ŝatas nek la rusan nek la germanan kaj ĉar Litvio estas tre malgranda nacio. Bedaŭrinde (aŭ feliĉe) por la latvoj ili ne konas la "bonkorecon" de anglalingvana okupado.
Jes, litovoj ne ŝatas rusan, sed mi ne povus diri la samon pri germana lingvo. Tamen germana lingvo povus esti pli populara en Litovio.

robbkvasnak:Mi scias de unuamana sperto ke ekzemple en Brazilo multaj personoj studas la anglan sed kvazaŭ neniu parolas ĝin. Ekde 20 jaroj mi estas kune kun brazilano kaj ni ofte vizitis lian hejmlandon. Eĉ la stevardoj de la aviadilo ne komprenas la anglan. Foje oni vidas tie iun signon en la "angla" sed tiuj parolaĵoj preskaŭ ĉiam ridigas min ĉar ili komike mistrafas tion kion ili celas komuniki. Ĉar mi scipovas la portugalan mi retradukas ilin en tiun lingvon, mi nur tiam vere komprenas la sencon. Eĉ kie mi loĝas en Usono ekzistas najbararoj kie neniu vere parolas la anglan. Kelkaj aliaj usonanoj koleras pro tio sed finfine oni parolis ĉitie la hispanan jam kvazaŭ 300 jarojn antaŭ ol Florido ekapartenis al Usono (1821). Kiam mi aŭdas la eŭropajn politikistojn en Deutsche Welle paroli la anglan en eŭropa parlamento mi perdas timon ke la angla iam ajn vere estos LA internacia lingvo. Feliĉe mi scipovas ĝin ekde mia 5a vivjaro kaj tiel ĝin parolas kaj skribas kiel denaskulo. Tamen mi ne tre ŝatas ĝin. Estas tre malbelsona lingvo.
Tio estas vero, sed pli bone aŭ malpli bone angla servas kiel internacia lingvo. Kaj ne nur en aktiva formo kiam homoj interparolas, sed ankaŭ pasive, kiam homoj legas interreton, librojn, spektas TV.
Kaj por mi angla sonas sufiĉe bele :]

antoniomoya:Sukcesan? Vi eble volis diri "konata", pri kiu oni "aŭdis", kaj similaj ideoj.
Jes, sukcesan :]

antoniomoya:Sukceso por mi estus se ĝi jam fariĝis la vera dua lingvo de ĉiuj kiuj studis ĝin.

(La supra mesaĝo de Robb ne povas esti pli klariga).
Nu, ni ĉiam povas pliboni tiun sukceson.

willem44 (Näita profiili) 12. veebruar 2014 10:13.09

Mi kredas, ke unu el la kialoj de la disvastigo de angla tra la mondo estas tiu fakto, ke komence la Interreto ekzistis nur en la angla. Komence angla estis la lingvo de la Interreto, de programado, kaj sekve la lingvo de la moderna tekniko kaj de la teknika progreso. Se la Interreto komenciĝus ekzemple kun la germana kiel ĝia laborlingvo, hodiaŭ la germana estus la plej disvastigita.

morico (Näita profiili) 12. veebruar 2014 14:43.54

Pardonu por angla. Mi ne havis tempon ĝin traduki.

Comparative characteristics of English and Esperanto

1-Phonetics:
1-1 Alphabet.
En: non-phonetic (46 phonemes, 20 vowels)
Eo: phonetic with 28 letters
1-2 Pronunciation.
En: chaotic, elusive, impossible to standardize. Eo: each letter is pronounced and always represents the same sound
1-3 Stress.
En: indefinable, determined by usage, no standard can be established;
Eo: always on the penultimate syllable.

2- Morphology
2-1 Identification of the grammatical function
En: confused, many grammatical relations are unexpressed; Eo: clear and immediate.
2-2 Irregular verbs. En:283; Eo: none
2-3 Conjugation. En : root variable; Eo: invariable

3- Syntax: En, rigid, fixed word order; Eo, very subtle

4-Vocabulary
4-1Word derivation * En, limited possibilities : 5% ; Eo, vast possibilities : 17%
4-2 Index of agglutination.* En: 0,3; Eo:1
4-3 Idioms. En: innumerable. Eo: virtually non-existent
4-4 Homonyms. En: very numerous; Eo: virtually non-existent
4-5 Polysemy.:: En: very common (1); Eo: rare
4-6 Vocabulary necessary to understand an ordinary text ::*
for 80%-90% : En, 2000 words; Eo, 500 words + 50 grammatical elements
for 99% : En,7000 words (2); Eo, 2000 words

5- Time needed to reach a standard equivalent to A-level ::::
En: 1500 hours for a French speaker; Eo 150 hours for a French speaker

Sources:
* "Lingvistikaj aspektoj de Esperanto", Dr John C. Wells; professor of English language phonetics at University College London.
:: Edward Thorndike, a famous American teacher and educationalist.
::* "Fortoj de l'vivo", Vilho Setälä, a Finnish linguist.
:::: Dr Helmar Frank, director of the Institute of Cybernetics in Paderborn, Germany.
(1) - 21 120 different meanings for the 850 words of the basic vocabulary.
(2) - Frequency of dictionary consultation : one unknown word in a hundred.

Altebrilas (Näita profiili) 13. veebruar 2014 22:04.15

Kelkaj komentoj. Mi ne emas esti perfidulo, sed oni devas ankaŭ rigardi la alian flankon de la medalo.
1-Phonetics:
1-1 Alphabet.
En: literaro estas sub-aro de ĉiuj latinalfabetaj lingvoj
Eo: 6 specialaj literoj

En: non-phonetic (46 phonemes, 20 vowels)
Eo: phonetic with 28 letters (escepte c, ĉ, ĝ kiuj por la plejparto de la parolantoj egalas ts, tŝ, dĵ)
1-2 Pronunciation.
En: chaotic, elusive, impossible to standardize. Eo: each letter is pronounced and always represents the same sound
1-3 Stress.
En: indefinable, determined by usage, no standard can be established;
Eo: always on the penultimate syllable. (escepte kiam oni uzas apostrofon anstataŭ fina "o", kiel ofte en poezio. Bedaŭrinde, tio ne eblas pri akuzativo)

2- Morphology
2-1 Identification of the grammatical function
En: confused, many grammatical relations are unexpressed; Eo: clear and immediate. (sed oni devas memorigi pri ĉiu radiko ĉu ĝi indikas ulon, aĵon, ilon, agon aŭ econ)
2-2 Irregular verbs. En:283; Eo: none
2-3 Conjugation. En : root variable; Eo: invariable
2-4 Transitiveco:
En: la sama verbo povas esti ambaŭ
Eo: Oni devas memorigi al kiu kategorio apartenas ĉiu verbo

En: to marry
Eo: edziĝi, edziniĝi, geedziĝi, edzigi, edzinigi, geedzigi, kaj neniu el ili taŭgas por geja ekvivalento.


3- Syntax: En, rigid, fixed word order; Eo, very subtle (sed praktike, la ordo Subjekto-Verbo-Komplemento estas plejofte uzata, kaj tiukaze la akuzativo, redunda, estas ofte fonto de eraroj).

4-Vocabulary
4-1Word derivation * En, limited possibilities : 5% ; Eo, vast possibilities : 17%
4-2 Index of agglutination.* En: 0,3; Eo:1
4-3 Idioms. En: innumerable. Eo: virtually non-existent
4-4 Homonyms. En: very numerous; Eo: virtually non-existent (vera pri radikoj, iomete malpli pri kunmetaĵoj)
4-5 Polysemy.:: En: very common (1); Eo: rare
4-6 Vocabulary necessary to understand an ordinary text ::*
for 80%-90% : En, 2000 words; Eo, 500 words + 50 grammatical elements
for 99% : En,7000 words (2); Eo, 2000 words

5- Time needed to reach a standard equivalent to A-level ::::
En: 1500 hours for a French speaker; Eo 150 hours for a French speaker
Tamen , Esperanto restas multe pli simpla kaj facila ol la angla, sed ni ne devas preteratenti, propagandcele, ĝiajn maladvantaĝojn.

Clarence666 (Näita profiili) 14. veebruar 2014 11:14.46

Altebrilas:Kelkaj komentoj. Mi ne emas esti perfidulo, sed oni devas ankaŭ rigardi la alian flankon de la medalo. Esperanto restas multe pli simpla kaj facila ol la angla, sed ni ne devas preteratenti, propagandcele, ĝiajn maladvantaĝojn
Precipe na la seksismo kaj la cxapeloj, neekzistado de oficia gramatiko, kaj la arkaismeco.

morico:25% de la juna monda loĝantaro lernas la anglan kiel lingvo du. Sed post 1500 aux 2000 horoj aŭ multe pli da studado en la lernejoj kaj hejme, 90% de la 25% ĝin parolas malbone aux tre malbone, ĉar la lingvo estas malfacila. Miliardoj da horoj da lernado estas perditaj.
Vi pravas. Sed kial? Cxar oni dauxre promocias na miliardoj da stultaj naciistaj lingvoj. Lingva diverseco -> miliardoj da horoj de lernado kaj miliardoj da euroj de tradukkostoj estas vanigataj. Bonvenon al frenezejo EU ridulo.gif

IU (debatingeurope.eu/2011/08/03/should-esperanto-be-the-language-of-europe):c) choosing one of the new romance languages which were initiated by linguists or by Movements like Esperanto, (which has developed a unique culture and linguistic treasury during its history of over 120 years). This type of solution was chosen in Indonesia and in several other polynesian countries (Bahasa Indonesian is a language based on a Malaysian langiage whose grammar linguists developed in the middle of the 1950’s in a regular and planned way, and is now used by more than 200 million people )
Eble oni ecx povus forigi na kaj EN kaj EO, kaj anstataux promocii la Indonesian. Estas neseksista, sencxapela, kaj lauxdire ecx simpla, kaj havas 200'000'000 parolantojn.

Plej versxajne mi nun eklernos la Indonesian. ridulo.gif

Altebrilas (Näita profiili) 14. veebruar 2014 11:35.52

Clarence666:
Precipe na la seksismo kaj la cxapeloj, neekzistado de oficia gramatiko, kaj la arkaismeco.
Agnoski la maladvantaĝojn de Eo ne signifas, ke oni devas unuflanke apliki siajn proprajn reformojn
... la Indonesian. Estas neseksista, sencxapela, kaj lauxdire ecx simpla, kaj havas 200'000'000 parolantojn.

Plej versxajne mi nun eklernos la Indonesian. ridulo.gif
Do ek al laboro, kaj bonvolu diri al ni, post 150 horoj da lernado, ĉu ĝi estas pli simpla ol esperanto.
ridulo.gif

lagtendisto (Näita profiili) 14. veebruar 2014 11:42.43

willem44:Jen ridinda ekzemplo, kiel danoj parolas la anglan (tio estas parodio, farita de norvegaj aktoroj):

Dana lingvo
Por norvegoj ne ekzistas ia de bezono por parolu lingvo angla en Danio: Norden.org. La filmeto nur estas mokado stulta kontraŭe danoj.

willem44 (Näita profiili) 14. veebruar 2014 14:58.57

spreecamper:
Por norvegoj ne ekzistas ia de bezono por parolu lingvo angla en Danio: Norden.org. La filmeto nur estas mokado stulta kontraŭe danoj.
Jes, la norvega kaj la dana estas proksimaj unu al alia, nur la dana prononco estas dura por kompreni. Tial la dana estas la plej malfacila inter skandinavaj lingvoj.
Kaj al danoj la norvega lingvo sonas ankaŭ ridinda: Nordmand til psykolog (Norvego ĉe psikologo) .

Tagasi üles