ورود به محتوا

Ĉu estas krizo de la angla lingvo du por la internacia komunikado?

از morico, 5 فوریهٔ 2014

پست‌ها: 71

زبان: Esperanto

lagtendisto (نمایش مشخصات) 14 فوریهٔ 2014،‏ 16:52:10

willem44:Kaj al danoj la norvega lingvo sonas ankaŭ ridinda:
Eble mi miskomprenus. Sed en lingvo germana oni distingas tre ekzakta. Mi proponas uzi la frazon 'sonas amuza' anstataŭ de 'sonas ridinda'. De neniu sia lingvo denaska sonas ridinda.

Mi ne komprenas la ĝojon por igu iun sian lingvon denaskan aŭ dialekto al celobjekto de mokado. Tiuj, kiuj preferas tiel, tiuj ankoraŭ vivas en Mezepoko. En Mezepoko oni uzis pilorion, hodiaŭtaga oni uzas televidon por kontentigu sama 'bezono' humana.

Lingvo denaska aŭ dialekto denaska signifas forta identeco persona. Se oni atakas identecon personan, tiam oni ne miras pri la resulton kontraŭa, ekzemple plej malfeliĉa: 'malamo'.

willem44 (نمایش مشخصات) 14 فوریهٔ 2014،‏ 17:21:28

spreecamper:Lingvo denaska aŭ dialekto denaska signifas forta identeco persona. Se oni atakas identecon personan, tiam oni ne miras pri la resulton kontraŭa, ekzemple plej malfeliĉa: 'malamo'.
Kio mirigas min, estas kial parolantoj de tiel proksimaj lingvoj, kiel dana kaj norvega, tute ne aspiras krei iun komunan lingvon por pli bona interkompreno kaj eĉ ridas unu pri la alia pro siaj lingvoj. Tiu fakto iel kontraŭdiras la ideon de komuna tutmonda lingvo.

lagtendisto (نمایش مشخصات) 14 فوریهٔ 2014،‏ 17:37:49

willem44:Kio mirigas min, estas kial parolantoj de tiel proksimaj lingvoj, kiel dana kaj norvega, tute ne aspiras krei iun komunan lingvon por pli bona interkompreno kaj eĉ ridas unu pri la alia pro siaj lingvoj. Tiu fakto iel kontraŭdiras la ideon de komuna tutmonda lingvo.
Eble, pri ŝtonoleo industrio, ĉu norvega estus plu riĉa ol la dana?

Mi ne scias, cŭ vere. Sed oni rakontis al mi ke en Danio tie ankaŭ ekzistas multaj de impostoj al lukso privata.

morico (نمایش مشخصات) 16 فوریهٔ 2014،‏ 8:16:56

Altebrilas (A.) skribis.

1-1 Alfabeto.
Angla: ne-fonetika (46 fonemoj, 20 vokaloj)
Eo: fonetika kun 28 literoj
(A.): « escepte c, ĉ ĝ kiuj por la plejparto de la parolantoj egalas ts, tŝ, dĵ. »
Rimarko: por fonetikistoj la afrikatoj c, ĉ, ĝ estas variecoj de s, ts, ĵ kun malpeza dentala atako, do simplaj sonoj (Waringhien, ABC d’esperanto, paĝo 14)

1-3 Akcento.
An: nedifinebla, determinita de uzado, nenia normo povas esti establita;
Eo: ĉiam sur la antaŭlasta silabo .
A: « escepte kiam oni uzas apostrofon anstataŭ fina "o", kiel ofte en poezio. Bedaurinde, tio ne eblas pri akuzativo. »
16a regulo: « La finaĵoj de la substantivoj kaj de la artikolo povas esti forigitaj kaj anstataŭigitaj per apostrofo, precipe en versoj. »
Rimarko: la akcento restas tiam sur la sama silabo, la lasta de la radiko por la nomoj. Do, ne estas escepto. La ĉefaj reguloj estas la 11 unuaj.

3- Sintakso: An, rigida, fiksita vort-ordo; Eo, tre fleksebla
A: « sed praktike, la ordo Subjekto-Verbo-Komplemento estas plejofte uzata, kaj tiukaze la akuzativo, redunda, estas ofte fonto de eraroj. »
Rimarko: Ilo necesas grandan klarecon; -n ebligas ĝin

4-4 Homonimoj. Angla: tre multnombraj;
Eo preskaŭ ne ekzistantaj
A..:« vera pri radikoj, iomete malpli pri kunmetajoj.
Rimarko: sufiĉas, kiam pro kunmetaĵoj, homonimoj ekzistas, meti kunigan streketon inter la du radikoj

Lakiro (نمایش مشخصات) 16 فوریهٔ 2014،‏ 8:51:40

willem44:
spreecamper:Lingvo denaska aŭ dialekto denaska signifas forta identeco persona. Se oni atakas identecon personan, tiam oni ne miras pri la resulton kontraŭa, ekzemple plej malfeliĉa: 'malamo'.
Kio mirigas min, estas kial parolantoj de tiel proksimaj lingvoj, kiel dana kaj norvega, tute ne aspiras krei iun komunan lingvon por pli bona interkompreno kaj eĉ ridas unu pri la alia pro siaj lingvoj. Tiu fakto iel kontraŭdiras la ideon de komuna tutmonda lingvo.
Bonan tagon!
Willem44, en Rusio loĝas 143 mln, meze de kiuj estas 180 naciecoj. Kaj iuj popoloj havas tre proksimajn fonetike lingvojn kaj dialektojn. Tamen neniu popolo celas propran lingvon viktimigi pro internacia eksperimento. Kial do norvegoj kaj danoj devas okupiĝi pri tio? Finfine estas tia nocio kiel nacieca (nacia) fiereco.
Tial Lazarj Markoviĉ estis prava, kiam kreis neŭtralan lingvon.
Amike!

vincas (نمایش مشخصات) 16 فوریهٔ 2014،‏ 11:51:50

morico:4-4 Homonimoj. Angla: tre multnombraj;
Tio povas esti ankaŭ bonaĵo, ĉar tio indikas pri riĉeco de lingvo. Mi ŝatas tion :]

dobri (نمایش مشخصات) 16 فوریهٔ 2014،‏ 13:30:35

vincas:
morico:4-4 Homonimoj. Angla: tre multnombraj;
Tio povas esti ankaŭ bonaĵo, ĉar tio indikas pri riĉeco de lingvo. Mi ŝatas tion :]
Mi ne ŝatas tion. Ĝi estas certe bona por ŝercado, tamen tute ne konvenas por scienca faka artikolo.

vincas (نمایش مشخصات) 16 فوریهٔ 2014،‏ 13:39:17

dobri:
vincas:
morico:4-4 Homonimoj. Angla: tre multnombraj;
Tio povas esti ankaŭ bonaĵo, ĉar tio indikas pri riĉeco de lingvo. Mi ŝatas tion :]
Mi ne ŝatas tion. Ĝi estas certe bona por ŝercado, tamen tute ne konvenas por scienca faka artikolo.
Aŭ povas esti bonaĵo por literaturo :]

Altebrilas (نمایش مشخصات) 16 فوریهٔ 2014،‏ 21:48:47

@morico

Dankon pri via respondo. Mi konas tiujn obĵetojn, sed kial vi volas nepre pruvi, ke esperanto estas perfekta? Por mi, sufiĉas scii, ke esperanto estas pli bona ol la aliaj lingvoj por la celo, kiun difinis ĝia kreinto: esti egalnivela simpla kaj facile lernebla komunikilo inter homoj de malsamaj landoj, kulturoj kaj lingvoj.

Ni estos pli kredeblaj asertante tion, ol la perfektecon de nia lingvo, ĉar tiel ni aspektos malpli sektemaj kaj pli obĵektivaj.

morico (نمایش مشخصات) 20 فوریهٔ 2014،‏ 16:01:21

Altebrilas:@morico

Dankon pri via respondo. Mi konas tiujn obĵetojn, sed kial vi volas nepre pruvi, ke esperanto estas perfekta? Por mi, sufiĉas scii, ke esperanto estas pli bona ol la aliaj lingvoj por la celo, kiun difinis ĝia kreinto: esti egalnivela simpla kaj facile lernebla komunikilo inter homoj de malsamaj landoj, kulturoj kaj lingvoj.

Ni estos pli kredeblaj asertante tion, ol la perfektecon de nia lingvo, ĉar tiel ni aspektos malpli sektemaj kaj pli obĵektivaj.
@ Altebrilas
Mi konsentas. Nenia lingvo estas perfekta. Nur esperanto estas tre fleksebla. Ĝi povas facile respondi al la pli oftaj kritikoj. Mi pensas ke kelkaj korektoj venos kiam pluraj registaroj akceptos E-on kiel ponta lingvo. Ne estas granda problemo.

Kelkaj lingvoj ŝanĝis la alfabeton (turka, vietnama, germana...). Kelkaj landoj kreis sintezan kaj pli facilan lingvon kiel indonezia.

Amikume

بازگشت به بالا