Skip to the content

Kion vi farus se alia lando malice atakos vian landon?

by Andreo Jankovskij, April 1, 2014

Messages: 69

Language: Esperanto

tommjames (User's profile) April 2, 2014, 1:19:29 PM

Se iu lando neprovokite sendus armeon al brita provinco kaj provus kapti ĝin mi verŝajne tion kontraŭus, kaj atendus ke la mondo tion kondamnu.

Sed kompreneble ĉiu lando havas malsaman situacion, historion, etnojn, kulturajn dinamikojn, ktp. Se mi loĝus en lando havanta provincon kie la plimulto volas aniĝi al alia lando, mi preferas pensi ke mi subtenus ilian rajton fari tion per la ĝustaj leĝ-procedoj. Se invadanto provus kapti la provincon kun tuta nerespekto por internacia juro, uzante falsajn pretekstojn kaj propagandon, mi probable tion kontraŭus. Aliflanke, se estus klare ke la provinc-popolo neniam povus realigi sian rajton decidi sian naciecon per demokratiaj procedoj (t.e. referendumo), aŭ ke tia realigo bezonus multege da tempo kaj probable fiaskus, mi eble hezitus tiom rapide kondamni la superregon.

vincas (User's profile) April 2, 2014, 1:38:02 PM

Eble ukrainoj devis tuj transmeti fortajn trupojn en Krimeo, kiam ekaperis tiuj marsuloj. Kaj simple ne doni al Rusio eblojn kupi Krimeon. Sed post evento estas simple paroli.

maratonisto (User's profile) April 2, 2014, 1:50:54 PM

vincas:Eble ukrainoj devis tuj transmeti fortajn trupojn en Krimeo, kiam ekaperis tiuj marsuloj. Kaj simple ne doni al Rusio eblojn kupi Krimeon. Sed post evento estas simple paroli.
La fifama "dekstra sektoro", kiu estas eksterleĝa armita forto, preparadis sendi trupojn al Krimeo. La krimeanoj timis la "dekstran sektoron" ĉar ili vidis kion agadis ĝi en Kievo, tuj organiziĝis kaj fermis la limon kun Ukrainio.

Lakiro (User's profile) April 2, 2014, 6:37:00 PM

vincas:Eble ukrainoj devis tuj transmeti fortajn trupojn en Krimeo, kiam ekaperis tiuj marsuloj. Kaj simple ne doni al Rusio eblojn kupi Krimeon. Sed post evento estas simple paroli.
Ĉu vi volas diri, ke krimeanoj en tia situacio tolerus ukrainiajn trupojn? Mi tre dubas. Tiam nepre komencus milito. Vi nur imagas krimean pacon sub patronado de Ukrainio. Reale okazus nur civitana milito. Ukrainoj povis savi ilian teritorion nur murdante la krimeanojn. Kvankam, mi eraras. Mi pensas, ke krimeanoj venkus.
Vincas, vi ne komprenas, ke la krimeanoj ne deziras loĝi en Ukrainio. En Krimeo tute forestis ajnaj kondiĉoj por vivo, por amikeco kun kievaj gvidantoj. Kievo restigis la krimeanojn kun iliaj financaj problemoj. Kievo ne helpadis al Krimeo. Ĝi nur minacis. Kaj kion vi atendis ekvidi? Kian demokration? Ĉu la saman, kiel sur Majdano?

vincas (User's profile) April 2, 2014, 6:46:02 PM

maratonisto:
vincas:Eble ukrainoj devis tuj transmeti fortajn trupojn en Krimeo, kiam ekaperis tiuj marsuloj. Kaj simple ne doni al Rusio eblojn kupi Krimeon. Sed post evento estas simple paroli.
La fifama "dekstra sektoro", kiu estas eksterleĝa armita forto, preparadis sendi trupojn al Krimeo. La krimeanoj timis la "dekstran sektoron" ĉar ili vidis kion agadis ĝi en Kievo, tuj organiziĝis kaj fermis la limon kun Ukrainio.
Ne krimeanoj organiziĝis kaj fermis la limon kun Ukrainio, sed Rusio organiziĝis kaj rusaj trupoj fermis limon kun kontinenta Ukrainio.

Lakiro (User's profile) April 2, 2014, 7:04:39 PM

Ekzistas aliaj "trupoj", kiuj skribas scenarojn de "koloraj revolucioj". Tiuj ĉi scenaristoj estas tre bone konataj kaj loĝas en Usono kaj Britio. Nun ni disputas pri monda ordo, sed en specialaj "staboj" ono verkas vican financan trukon por elektitaj "malbonaj" landoj. Ĉu neimageblas? Ĉu mi estas freneza? Vi povas ridi, tamen tio estas vero.

maratonisto (User's profile) April 2, 2014, 7:31:29 PM

vincas:Ne krimeanoj organiziĝis kaj fermis la limon kun Ukrainio, sed Rusio organiziĝis kaj rusaj trupoj fermis limon kun kontinenta Ukrainio.
Tio estas simpla mensogo. Pri kiuj rusaj trupoj Vi parolas? Krimeo havas 2,5 milionoj da loĝantoj. En Krimeo estis 19000 rusaj militservantoj ĉe maksimume permesitaj 25000. Ĉu Vi aŭdis, ke iu en Krimeo rezistis al krimea revolucio? Ke en Krimeo estis nur 2 pafmortigitoj kaj la cirkonstancoj de tiuj mortoj ĝis nun ne estas klaraj.
Ĉu Vi scias, ke en tuta Krimeo nur 6 personoj deklaris, ke ili ne volas iĝi rusiaj civitanoj?
Ĉio tio klare montras, ke la krimea popolo volas vivi en Rusio kaj "rusa invado" estas propaganda fabelo.
La kaŭzo, kiu ebligus al krimeanoj disiĝi el Ukrainio estas ĥaoso kreita de la sufiĉe sangoplena kieva armita renverso kaj tiun renverson inspiris NE Rusio. Ukrainio perdis Krimeon pro propra kulpo, kiel la korniko perdis la fromaĝon.
Nun la okcidenta mondo koleriĝas pro neatendita rezulto de la disordo en Ukrainio. Fakte la okcidenta mondo, kiu forte subtenis la disordon en Ukrainio, mem kaŭzis transiron de Krimeo al Rusio.
Homo pafas, Dio trafas. Trankviliĝu. Rusio neniam perfidos krimeanojn.

vincas (User's profile) April 2, 2014, 7:57:46 PM

maratonisto:Tio estas simpla mensogo. Pri kiuj rusaj trupoj Vi parolas?
"Here at NATO's military headquarters we have been closely monitoring and analyzing the situation in Ukraine and have been keenly focused on these troops. After extensive review of multiple information sources we believe these are Russian military forces acting on clear orders to undermine Ukraine forces in Crimea."

Aŭtomata traduko
"Ĉi tie ĉe NATO militista sidejo ni estis proksime vigladon kaj analizinte la situacion en Ukrainio kaj estis akre centrita sur tiuj trupoj. Post vastaj recenzo de multnombraj informoj fontoj ni kredas ke tiuj estas rusaj militaj fortoj agas sur klaraj ordonoj por subfosi Ukrainion fortoj en Krimeo."
ligilo
Krimeo havas 2,5 milionoj da loĝantoj. En Krimeo estis 19000 rusaj militservantoj ĉe maksimume permesitaj 25000. Ĉu Vi aŭdis, ke iu en Krimeo rezistis al krimea revolucio?
Kiel pri tataroj kaj ukrainoj?
Ke en Krimeo estis nur 2 pafmortigitoj kaj la cirkonstancoj de tiuj mortoj ĝis nun ne estas klaraj.
Ĉu Vi scias, ke en tuta Krimeo nur 6 personoj deklaris, ke ili ne volas iĝi rusiaj civitanoj?
Ĉio tio klare montras, ke la krimea popolo volas vivi en Rusio kaj "rusa invado" estas propaganda fabelo.
Invado de Rusio estas fakto :]
La kaŭzo, kiu ebligus al krimeanoj disiĝi el Ukrainio estas ĥaoso kreita de la sufiĉe sangoplena kieva armita renverso kaj tiun renverson inspiris NE Rusio. Ukrainio perdis Krimeon pro propra kulpo,
Nu nu, se vin iu okupas kaj batas kulpas vi mem :] Kion vi plu fabelos :]

Andreo Jankovskij (User's profile) April 3, 2014, 2:26:14 PM

maratonisto:Andreo, ĉu Vi volas diri, ke Rusio atakis Ukrainion?
Jes, rusaj soldatoj venis al unu el Ukrainaj provincoj, ĉirkaŭigis gravajn objektojn, kaptis televidstacion kaj anstataŭ ukrainaj televidkanaloj komencis 24 hore montri rusan propagandon. Poste faris ĉio kion ili volis. Ankaŭ Putin esperis je malvigla kaj pacema reago de EU. Do, jam tri landoj estas tranĉitaj de Moskvo: Moldavio - Ĉednestrio, Kartvelio - Abĥazio kaj Sud-Osetio. Nun ankaŭ Ukrainio, kiu havas internaciajn garantiojn de teritoria suvereneco pro forlaso de nukle-armiloj - estas tute senhonte tranĉita per manoj de unu el garantiitoj kun pli forta armeo kaj kun fortega propagand-maŝino de Putin.

Andreo Jankovskij (User's profile) April 3, 2014, 2:32:54 PM

Kara Lakiro - se Putin volas defendi per armeo loĝantojn de Ukrainio en Krimeo, do kontraŭ kiu li volas ilin defendi?

Back to the top