Kion vi farus se alia lando malice atakos vian landon?
de Andreo Jankovskij, 1 de abril de 2014
Mensagens: 69
Idioma: Esperanto
tommjames (Mostrar o perfil) 2 de abril de 2014 13:19:29
Sed kompreneble ĉiu lando havas malsaman situacion, historion, etnojn, kulturajn dinamikojn, ktp. Se mi loĝus en lando havanta provincon kie la plimulto volas aniĝi al alia lando, mi preferas pensi ke mi subtenus ilian rajton fari tion per la ĝustaj leĝ-procedoj. Se invadanto provus kapti la provincon kun tuta nerespekto por internacia juro, uzante falsajn pretekstojn kaj propagandon, mi probable tion kontraŭus. Aliflanke, se estus klare ke la provinc-popolo neniam povus realigi sian rajton decidi sian naciecon per demokratiaj procedoj (t.e. referendumo), aŭ ke tia realigo bezonus multege da tempo kaj probable fiaskus, mi eble hezitus tiom rapide kondamni la superregon.
vincas (Mostrar o perfil) 2 de abril de 2014 13:38:02
maratonisto (Mostrar o perfil) 2 de abril de 2014 13:50:54
vincas:Eble ukrainoj devis tuj transmeti fortajn trupojn en Krimeo, kiam ekaperis tiuj marsuloj. Kaj simple ne doni al Rusio eblojn kupi Krimeon. Sed post evento estas simple paroli.La fifama "dekstra sektoro", kiu estas eksterleĝa armita forto, preparadis sendi trupojn al Krimeo. La krimeanoj timis la "dekstran sektoron" ĉar ili vidis kion agadis ĝi en Kievo, tuj organiziĝis kaj fermis la limon kun Ukrainio.
Lakiro (Mostrar o perfil) 2 de abril de 2014 18:37:00
vincas:Eble ukrainoj devis tuj transmeti fortajn trupojn en Krimeo, kiam ekaperis tiuj marsuloj. Kaj simple ne doni al Rusio eblojn kupi Krimeon. Sed post evento estas simple paroli.Ĉu vi volas diri, ke krimeanoj en tia situacio tolerus ukrainiajn trupojn? Mi tre dubas. Tiam nepre komencus milito. Vi nur imagas krimean pacon sub patronado de Ukrainio. Reale okazus nur civitana milito. Ukrainoj povis savi ilian teritorion nur murdante la krimeanojn. Kvankam, mi eraras. Mi pensas, ke krimeanoj venkus.
Vincas, vi ne komprenas, ke la krimeanoj ne deziras loĝi en Ukrainio. En Krimeo tute forestis ajnaj kondiĉoj por vivo, por amikeco kun kievaj gvidantoj. Kievo restigis la krimeanojn kun iliaj financaj problemoj. Kievo ne helpadis al Krimeo. Ĝi nur minacis. Kaj kion vi atendis ekvidi? Kian demokration? Ĉu la saman, kiel sur Majdano?
vincas (Mostrar o perfil) 2 de abril de 2014 18:46:02
maratonisto:Ne krimeanoj organiziĝis kaj fermis la limon kun Ukrainio, sed Rusio organiziĝis kaj rusaj trupoj fermis limon kun kontinenta Ukrainio.vincas:Eble ukrainoj devis tuj transmeti fortajn trupojn en Krimeo, kiam ekaperis tiuj marsuloj. Kaj simple ne doni al Rusio eblojn kupi Krimeon. Sed post evento estas simple paroli.La fifama "dekstra sektoro", kiu estas eksterleĝa armita forto, preparadis sendi trupojn al Krimeo. La krimeanoj timis la "dekstran sektoron" ĉar ili vidis kion agadis ĝi en Kievo, tuj organiziĝis kaj fermis la limon kun Ukrainio.
Lakiro (Mostrar o perfil) 2 de abril de 2014 19:04:39
maratonisto (Mostrar o perfil) 2 de abril de 2014 19:31:29
vincas:Ne krimeanoj organiziĝis kaj fermis la limon kun Ukrainio, sed Rusio organiziĝis kaj rusaj trupoj fermis limon kun kontinenta Ukrainio.Tio estas simpla mensogo. Pri kiuj rusaj trupoj Vi parolas? Krimeo havas 2,5 milionoj da loĝantoj. En Krimeo estis 19000 rusaj militservantoj ĉe maksimume permesitaj 25000. Ĉu Vi aŭdis, ke iu en Krimeo rezistis al krimea revolucio? Ke en Krimeo estis nur 2 pafmortigitoj kaj la cirkonstancoj de tiuj mortoj ĝis nun ne estas klaraj.
Ĉu Vi scias, ke en tuta Krimeo nur 6 personoj deklaris, ke ili ne volas iĝi rusiaj civitanoj?
Ĉio tio klare montras, ke la krimea popolo volas vivi en Rusio kaj "rusa invado" estas propaganda fabelo.
La kaŭzo, kiu ebligus al krimeanoj disiĝi el Ukrainio estas ĥaoso kreita de la sufiĉe sangoplena kieva armita renverso kaj tiun renverson inspiris NE Rusio. Ukrainio perdis Krimeon pro propra kulpo, kiel la korniko perdis la fromaĝon.
Nun la okcidenta mondo koleriĝas pro neatendita rezulto de la disordo en Ukrainio. Fakte la okcidenta mondo, kiu forte subtenis la disordon en Ukrainio, mem kaŭzis transiron de Krimeo al Rusio.
Homo pafas, Dio trafas. Trankviliĝu. Rusio neniam perfidos krimeanojn.
vincas (Mostrar o perfil) 2 de abril de 2014 19:57:46
maratonisto:Tio estas simpla mensogo. Pri kiuj rusaj trupoj Vi parolas?"Here at NATO's military headquarters we have been closely monitoring and analyzing the situation in Ukraine and have been keenly focused on these troops. After extensive review of multiple information sources we believe these are Russian military forces acting on clear orders to undermine Ukraine forces in Crimea."
Aŭtomata traduko
"Ĉi tie ĉe NATO militista sidejo ni estis proksime vigladon kaj analizinte la situacion en Ukrainio kaj estis akre centrita sur tiuj trupoj. Post vastaj recenzo de multnombraj informoj fontoj ni kredas ke tiuj estas rusaj militaj fortoj agas sur klaraj ordonoj por subfosi Ukrainion fortoj en Krimeo."
ligilo
Krimeo havas 2,5 milionoj da loĝantoj. En Krimeo estis 19000 rusaj militservantoj ĉe maksimume permesitaj 25000. Ĉu Vi aŭdis, ke iu en Krimeo rezistis al krimea revolucio?Kiel pri tataroj kaj ukrainoj?
Ke en Krimeo estis nur 2 pafmortigitoj kaj la cirkonstancoj de tiuj mortoj ĝis nun ne estas klaraj.Invado de Rusio estas fakto :]
Ĉu Vi scias, ke en tuta Krimeo nur 6 personoj deklaris, ke ili ne volas iĝi rusiaj civitanoj?
Ĉio tio klare montras, ke la krimea popolo volas vivi en Rusio kaj "rusa invado" estas propaganda fabelo.
La kaŭzo, kiu ebligus al krimeanoj disiĝi el Ukrainio estas ĥaoso kreita de la sufiĉe sangoplena kieva armita renverso kaj tiun renverson inspiris NE Rusio. Ukrainio perdis Krimeon pro propra kulpo,Nu nu, se vin iu okupas kaj batas kulpas vi mem :] Kion vi plu fabelos :]
Andreo Jankovskij (Mostrar o perfil) 3 de abril de 2014 14:26:14
maratonisto:Andreo, ĉu Vi volas diri, ke Rusio atakis Ukrainion?Jes, rusaj soldatoj venis al unu el Ukrainaj provincoj, ĉirkaŭigis gravajn objektojn, kaptis televidstacion kaj anstataŭ ukrainaj televidkanaloj komencis 24 hore montri rusan propagandon. Poste faris ĉio kion ili volis. Ankaŭ Putin esperis je malvigla kaj pacema reago de EU. Do, jam tri landoj estas tranĉitaj de Moskvo: Moldavio - Ĉednestrio, Kartvelio - Abĥazio kaj Sud-Osetio. Nun ankaŭ Ukrainio, kiu havas internaciajn garantiojn de teritoria suvereneco pro forlaso de nukle-armiloj - estas tute senhonte tranĉita per manoj de unu el garantiitoj kun pli forta armeo kaj kun fortega propagand-maŝino de Putin.
Andreo Jankovskij (Mostrar o perfil) 3 de abril de 2014 14:32:54