前往目錄

Feliĉo

貼文者: nornen, 2014年5月11日

訊息: 7

語言: Esperanto

nornen (顯示個人資料) 2014年5月11日下午12:37:34

Dimanĉe, matene je la kvina, seĝo, kafeo kaj fiŝkaptilo... Kio plu necesas por la feliĉo?

efilzeo (顯示個人資料) 2014年5月11日下午2:32:51

bildo!!!

Lakiro (顯示個人資料) 2014年5月11日下午7:30:42

nornen:Dimanĉe, matene je la kvina, seĝo, kafeo kaj fiŝkaptilo... Kio plu necesas por la feliĉo?
Tutsemajne, matene kaj vespere, fotelo sur riverbordo, biero, fiŝvergo kaj bela undino apude. ridulo.gif ridulo.gif ridulo.gif

320kbps (顯示個人資料) 2014年5月12日上午2:29:35

nornen:Dimanĉe, matene je la kvina, seĝo, kafeo kaj fiŝkaptilo... Kio plu necesas por la feliĉo?
Belulino anstataŭ fiŝkaptilo.

nornen (顯示個人資料) 2014年5月12日上午4:06:35

320kbps:
nornen:Dimanĉe, matene je la kvina, seĝo, kafeo kaj fiŝkaptilo... Kio plu necesas por la feliĉo?
Belulino anstataŭ fiŝkaptilo.
Sendube (kaj ve al tiu kiu ĝin dubus) belulino plibeligas ĉiun ajn momenton.
Tamen... La fiŝkapto estas tempo por meditado. Oni pretigas la kaptilon, fiksas hokon, logaĵon, pezaĵojn kaj naĝilon, oni ĵetas la ŝnuron kaj tiam oni malŝaltas cerbon kaj permesas ke ĝi flugu libere. Nur fojfoje iu malĝentila fiŝo ĝenas la meditadon, mordante la logaĵon. Tiam komencas la praa batalo de homo kontraŭ naturo. Komencas la emo, forŝteli nutraĵon de la naturo. Kaj oni reiras domen, prezentante la tagmanĝon ankoraŭ moviĝantan al sia belulino. Kaj oni komprenas ke ekde la ŝtonepoko nenio ŝanĝiĝis.

klmn (顯示個人資料) 2014年5月12日上午5:48:39

fiŝkaptado estas la sola okazo al viro eskapi de pluraj virinaj demandoj kaj komentoj, kaj ĝui simple nenion-pensadon. Kaj vi volas fuŝi ĉion al la homo ridulo.gif

kaŝperanto (顯示個人資料) 2014年5月12日下午2:39:18

nornen:
320kbps:
nornen:Dimanĉe, matene je la kvina, seĝo, kafeo kaj fiŝkaptilo... Kio plu necesas por la feliĉo?
Belulino anstataŭ fiŝkaptilo.
Sendube (kaj ve al tiu kiu ĝin dubus) belulino plibeligas ĉiun ajn momenton.
Tamen... La fiŝkapto estas tempo por meditado. Oni pretigas la kaptilon, fiksas hokon, logaĵon, pezaĵojn kaj naĝilon, oni ĵetas la ŝnuron kaj tiam oni malŝaltas cerbon kaj permesas ke ĝi flugu libere. Nur fojfoje iu malĝentila fiŝo ĝenas la meditadon, mordante la logaĵon. Tiam komencas la praa batalo de homo kontraŭ naturo. Komencas la emo, forŝteli nutraĵon de la naturo. Kaj oni reiras domen, prezentante la tagmanĝon ankoraŭ moviĝantan al sia belulino. Kaj oni komprenas ke ekde la ŝtonepoko nenio ŝanĝiĝis.
Tia poezio...

回到上端