Přejít k obsahu

La virino estas pruvo de la amo de Dio

od uživatele AllenHartwell ze dne 23. května 2014

Příspěvky: 91

Jazyk: Esperanto

mihxil (Ukázat profil) 9. června 2014 15:09:20

Paulinho:
antoniomoya skribis:
Due, la Vivo ne venas de morta energio aŭ materio. Tio insultas mian inteligenton.
Antoniomoya pravas. Tiu argumento devus esti prenata pli serioze. La biologio neas la abiogeneson. Sed la teorio de evoluo, finfine volas aserti ĝin.
Absolute ne estas montrite ke vivo ne venas de morta energio aŭ materio. Male, la fakto ke ekzistas vivo ŝajnas sugesti ke tio ja okazis. Ke tio 'insultas' la inteligentecon de antoniomoya estas ĉiuokaze neniel ajn 'argumento'. Tio estas precize la sama kiel diri 'mi pravas, kaj mi rifuzas klarigi kial'. Bonvolu klarigi kiel en viaj okuloj tio estas 'argumento'.

Krome viaj ambaŭ aldonaj diroj estas simple malveraj. Biologio ne neas abiogenezon, kaj la teorio de evoluado ne volas aserti ĝin. Se vi volas aldoni ion al la diskuton, bonvolu almenaŭ limigi vin je aferoj kiuj estas veraj, aŭ almenaŭ ne tiom klarege malveraj. Ĉar tio ĉi honeste aspektas sufiĉe stulta.

Viaj diroj eĉ estas interne malkoheraj, ĉar la teorio de evoluado ja estas parto de biologio, la tuta uzo de 'sed' estas jam iom absurda.

Salikoko (Ukázat profil) 9. června 2014 16:15:16

Ĉu la virino estas pruvo de la amo de Dio? kial ne, Bovino, ŝafino, kokino? Kiam la homo volis enakviĝi kiel faras fiŝoj li eltrovis surmarŝipon poste li volis flugi, do li inventis aviadilon, li ne emas esti mortema tiukaze, la afero fariĝis tro komplika; ne trovante solvon por ĝi la homo kreis Dion per malsamaj eklezioj, laŭ sia bomtrovo.

Paulinho (Ukázat profil) 14. června 2014 21:58:02

Salikoko demandis: Ĉu la virino estas pruvo de la amo de Dio? kial ne, Bovino, ŝafino, kokino?
Mi pensas ke ili estas en malsama maniero:

Kie estas la diferenco? Virinoj kapablas lerni diversajn lingvojn, inkluzive Esperanton.

lagtendisto (Ukázat profil) 14. června 2014 22:21:05

mihxil:Tio estas precize la sama kiel diri 'mi pravas, kaj mi rifuzas klarigi kial'.
Alia interpreto estus 'mi ne volus diskuti pri tion'. Kia kontraŭanto al tion, oni rajtas malĝeneraligi tiun ielon de argumentado. 'Estas opinio via, estas opinio mia'. En ordo. Punkto.

mihxil:Bonvolu klarigi kiel en viaj okuloj tio estas 'argumento'.
En germana oni nomiĝas ĝin 'Totschlagargument' (mortigargumento).

robbkvasnak (Ukázat profil) 15. června 2014 2:14:49

Mi relegis la titolon de ĉiu-ti fadeno kaj ne komprenis la unuan vorton, do mi konsultis mian malnovan PIV kaj trovis: la. difina senfleksia artikolo, uzata antaŭ subst. por montri ke la priparolata persono aŭ objekto estas jam konata de la alparolato, aŭ ke oni parolas pri la tuta speco. Se temas pri la unua parto de la difino, mi devas demandi pri kiu virino la aŭtoro parolas - eble iuino konata de ŝi aŭ li. Se temas pri tuta speco, mi demandas pri la speco - homa virino, simea virino, serpenta virino.... Kaj tiam mi devas demandi kial ĝuste tij virino estus pruco de iu/iuj dio(j). Mi ne komprenas la konsiston de la argumento. Ĉu ne paralele povus diri do: La aero estas pruvo de la amo de Dio? Aŭ la kaŝaso estas pruvo de la amo de Dio? Sed por ĉiuj ajn argumentoj oni devas klarigi la rilaton kaj konekton - ecoj tute mankantaj en la unua skribaĵo. Eble mi tute tro naivas por kompreni tiajn aferojn.

Stefano888 (Ukázat profil) 15. června 2014 4:24:08

Laŭ kristana teologio, "Dio estas amo." Koni malegoisman amon estas koni Dion. Koncerne la ekziston de Dio, oni povas nek pruvi nek malpruvi Lian ekziston pere de scienco ĉar la esenco de Dio estas nesciebla kaj nekonebla. (Amo ne estas la esenco de Dio. Ĝi estas energio de Dio. Tiu energio de Dio, tamen, estas Dio.) Multe da niaj ideoj pri Dio ni estas lernintaj de nia interagado kaj interkomunikado kun aliaj en niaj socioj. Ni emas plimalgrandigi Dion en niaj mensoj. (kiel la maljuna viro en la ĉielo, ekzemple.) Efektive, Li estas multe pli granda ol ni povas eble imagi. Ni ne povas difini Lin plene ĉar Li estas preter plenkomprenado. Neniu povas fari kompletan inventaron de ĉiu aĵo en la universo ĉar la universo estas tro granda. Same, neniu povas plene difini Dion ĉar Li estas tro granda ankaŭ.

Koncerne la virinon, tial, eble oni povas diri ke la malegoisma amo inter viro kaj lia edzino estas pruvo de la ekzisto de Dio. Tamen, tia amo okazas malofte en plej multaj edziĝoj. Tamen, Dio ekzistas ĉu oni iam vidas tian amon aŭ ne.

mihxil (Ukázat profil) 15. června 2014 20:52:28

Stefano888:Laŭ kristana teologio, "Dio estas amo." Koni malegoisman amon estas koni Dion. Koncerne la ekziston de Dio, oni povas nek pruvi nek malpruvi Lian ekziston pere de scienco ĉar la esenco de Dio estas nesciebla kaj nekonebla.
Al mi kristana teologio aspektas iom bizara. Oni povas koni Dion, sed ne povi scii ĝian esencon. Oni diras ke dio estas amo, sed en la religia libro de la kristanoj oni renkontas tute alian ulon, kiu portas multan malamon kaj ne hezitas amasmurdi unujn popolojn, dum kiam li iom rasisme favoras unu alian.

Al mi ĉio aspektas sufiĉe nekomprenebla, absurda kaj nekohera. Kaj eĉ se ne estus tiel, tiam mi sola demando ankoraŭ estus 'Kiel vi scias?' Kiel vi scias ke li estas multe pli granda? Kiel vi scias ke li 'estas amo' kaj kion tio eĉ signifu?

robbkvasnak (Ukázat profil) 15. června 2014 23:48:31

Kvankam oni edukis min "laŭ kristanaj principoj" en plejparte "kristana" socio iomete norde de Bostono (en Andovero) mi komprenas nek la kristanismon nek la kristanojn (nek ilian teologion). Dum mia vivo mi traspertis grandan maljuston je la manoj de du diversaj kristaninoj - ambaŭ fakulinoj (teorie) pri kristana teologio ĉar ambaŭ posedis pastoran titolon. La lasta kvazaŭ ruinigis mian vivon tiel ke mi nun ne havas postenon laboran pagatan - mi instruas senpage en senlukra oganizaĵo. Ili ambaŭ malbonigis mian vivon plenscie - nur ĉar mi estas geja. Se tio temas pri "kristana amo" mi devas citi la usonan proverbon "kun tiaj amikoj kiu bezonas malamikojn" parafraze: kun tia amo kiu bezonas malamon. Se kristana dio akceptas tiajn agojn, tiam la mondo certe devus turni la dorson tuj al tia kredo - ju pli rapide despli bone. Feliĉe neniu scias kion akceptas aŭ dio aŭ dioj aŭ gedioj - kaj ĝuste kiel oni ne povas pruvi ke ekzistas iuj el tiuj, oni ankaŭ ne povas eĉ konjekti aŭ diveni kion li/ŝi/ili pensas aŭ akceptas.
Argumenti ke en iu verkaĵo t.n. sankta oni postulas aŭ opinias tion kaj tion kaj de tio oni faras konkludojn estas malhonestaĵo, ĉar tiu oni tiam antaŭmetas ke la leganto ankaŭ kredas ke tiu verkaĵo estas iel sankta aŭ vera. Mi devis legi tiujn du "testamentojn" dum mia junaĝo kaj mi konkludis ke temas pri poezia verkaĵo sed ne pri scia priskribo de la mondo. Estas aro de anekdotoj interesaj sed jen ĉio.
Krom tio mi aldonas ke laŭ la "malnova testamento" iu (dio) forprenis ripon de iu viro kaj de tiu ripo oni fasonis virinon sed poste la virino rabis malpermesatan frukton kaj instigis la viron gustumi ĝin. Ĉar ili ambaŭ (la viro kaj la virino) gustumis tiun frukton, oni (la t.n. "dio" ) forpelis ilin el paradiza ĝardeno. Laŭdire la frukto estis "la dolĉo de scio" do tiom longe ke geviroj ne gustumas sciigan frukton, ili vivas en paradizo (do malscio). Interesiga mito kaj rakonto sed miaopinie propagando por stulteco.
Mi povas el tio konkludi ke eble se tiu dio estus fasoninta duan viron el la ripo, la du viroj ankoraŭ hodiaŭ vivus kune en paradizo. Neniu povas pruvi ke me pravas aŭ ne pravas kaj mia imagaĵo samvaloris kiel alies ajn (de iu ajn alia).

Dominiczka (Ukázat profil) 19. června 2014 17:32:07

Vi ĉiuj ankoraŭ ekmiros. Postmorte.

Stefano888 (Ukázat profil) 21. června 2014 1:53:22

Eble la aŭtoro de ĉi tiu fadeno parolas pri la virino, kiu nomiĝas la Patrino de Dio per ni kristanoj. La Virgulino Mario. Laŭ Ortodoksa kristana teologio, ŝi estas la plej altigitaj de inter la kreitaĵoj de Dio. Jesuo Kristo estas la "lasta Adamo." (I Korintanoj 15:45) Mario estas la "lasta Evo." Laŭ la krea mito en la dua ĉapitro de Genezo, Dio kreis virinon el ripo de la unua viro. Laŭ ĉi tiu mito, neniu agado de sekso produktis la unuan virinon. Laŭ la rakonto en la Evangelio de Sankta Mateo kaj la unu en la Evangelio de Sankta Luko, neniu agado de sekso produktis la lastan Adamon, Jesuon Kriston. Virgulino naskis Jesuon. En la tria ĉapitro de Genezo, malbonega anĝelo, kiu aperis en la formo de serpento, nome Satano, venis al la unua virgulino, Evo, kaj persvadis al ŝi, ke ŝi manĝu de la arbo, kiu malpermesiĝis al ŝi kaj ŝia edzo demanĝi. Laŭ la Evangelio de Sankta Luko, bona anĝelo aperis al virgulino, nome Mario, kiu estas la lasta Evo, kaj diris al ŝi ke ŝi gravediĝos kun filo post kiam la Sankta Spirito venis malsupren sur ŝin. Ŝi konsentas naski la infanon. Ŝi ne trinkis venenon por mortigi la infanon kaj fari aborton. (Abortoj okazis en antikvaj tempoj.) Ŝi naskis la infanon, kun kiu ŝi gravediĝis pere de la Sankta Spirito. Laŭ la krea mito, la unua homa peko venis de virino. Virino manĝis de la arbo malpermesita. Laŭ la kvar Evangelioj en la Nova Testamento, viro, kiu neniam pekis, elektis arbo, sur kiu Li mortis. Mi priparolas la krucon. Laŭ la teologio de la Ortodoksa Eklezio, Jesuo detruis morton pere de Sia morto. La Arbo de Vivo en la krea mito estas figuro de la Kruco. Ambaŭ estis en ĝardeno. Dio formis virinon el ripo, kiun Li prenis de la flanko de Adamo. Laŭ la unua krea mito, Li faris ĉi tion en la sesa tago. (Genezo 1:26-31) (La du kreaj mitoj legiĝu kune kiel unu.) Jesuo mortis en la sesa tago. Adamo estis dormanta kiam lia flanko trapikiĝis. Dormo estas figuro de morto. Post kiam Jesuo mortis en la sesa tago, Lia flanko trapikiĝis per lanco. Anstataŭ la frukto de mita arbo, estas nun la frukto de la kruco, la Eŭkaristo. (Tio estas alia temo.) Nia Eklezio ne havas la saman vidpunkton rilate al la Virgulino Mario kiel la Roma Eklezio havas. Ni diras ke ŝi estas la Granda Ekzemplo, ne la Granda Escepto. Ŝi, tamen, estas la plej bona, kiun homaro havas por oferti al Dio. Dio donis al ni Sian Filon kaj ni donis al Li Virgulinan Patrinon. Rilate al la amo de Dio, legu la vortojn de Kristo en Sankta Johano 15:12-14. Jesuo volonte mortis por Siaj amikoj. (Legu ankaŭ Sanktan Johanon 10:17,18; 19:10,11.)

Zpět na začátek