La virino estas pruvo de la amo de Dio
글쓴이: AllenHartwell, 2014년 5월 23일
글: 91
언어: Esperanto
mihxil (프로필 보기) 2014년 6월 9일 오후 3:09:20
Paulinho:Absolute ne estas montrite ke vivo ne venas de morta energio aŭ materio. Male, la fakto ke ekzistas vivo ŝajnas sugesti ke tio ja okazis. Ke tio 'insultas' la inteligentecon de antoniomoya estas ĉiuokaze neniel ajn 'argumento'. Tio estas precize la sama kiel diri 'mi pravas, kaj mi rifuzas klarigi kial'. Bonvolu klarigi kiel en viaj okuloj tio estas 'argumento'.antoniomoya skribis:Antoniomoya pravas. Tiu argumento devus esti prenata pli serioze. La biologio neas la abiogeneson. Sed la teorio de evoluo, finfine volas aserti ĝin.
Due, la Vivo ne venas de morta energio aŭ materio. Tio insultas mian inteligenton.
Krome viaj ambaŭ aldonaj diroj estas simple malveraj. Biologio ne neas abiogenezon, kaj la teorio de evoluado ne volas aserti ĝin. Se vi volas aldoni ion al la diskuton, bonvolu almenaŭ limigi vin je aferoj kiuj estas veraj, aŭ almenaŭ ne tiom klarege malveraj. Ĉar tio ĉi honeste aspektas sufiĉe stulta.
Viaj diroj eĉ estas interne malkoheraj, ĉar la teorio de evoluado ja estas parto de biologio, la tuta uzo de 'sed' estas jam iom absurda.
Salikoko (프로필 보기) 2014년 6월 9일 오후 4:15:16
Paulinho (프로필 보기) 2014년 6월 14일 오후 9:58:02
Salikoko demandis: Ĉu la virino estas pruvo de la amo de Dio? kial ne, Bovino, ŝafino, kokino?Mi pensas ke ili estas en malsama maniero:
Kie estas la diferenco? Virinoj kapablas lerni diversajn lingvojn, inkluzive Esperanton.
lagtendisto (프로필 보기) 2014년 6월 14일 오후 10:21:05
mihxil:Tio estas precize la sama kiel diri 'mi pravas, kaj mi rifuzas klarigi kial'.Alia interpreto estus 'mi ne volus diskuti pri tion'. Kia kontraŭanto al tion, oni rajtas malĝeneraligi tiun ielon de argumentado. 'Estas opinio via, estas opinio mia'. En ordo. Punkto.
mihxil:Bonvolu klarigi kiel en viaj okuloj tio estas 'argumento'.En germana oni nomiĝas ĝin 'Totschlagargument' (mortigargumento).
robbkvasnak (프로필 보기) 2014년 6월 15일 오전 2:14:49
Stefano888 (프로필 보기) 2014년 6월 15일 오전 4:24:08
Koncerne la virinon, tial, eble oni povas diri ke la malegoisma amo inter viro kaj lia edzino estas pruvo de la ekzisto de Dio. Tamen, tia amo okazas malofte en plej multaj edziĝoj. Tamen, Dio ekzistas ĉu oni iam vidas tian amon aŭ ne.
mihxil (프로필 보기) 2014년 6월 15일 오후 8:52:28
Stefano888:Laŭ kristana teologio, "Dio estas amo." Koni malegoisman amon estas koni Dion. Koncerne la ekziston de Dio, oni povas nek pruvi nek malpruvi Lian ekziston pere de scienco ĉar la esenco de Dio estas nesciebla kaj nekonebla.Al mi kristana teologio aspektas iom bizara. Oni povas koni Dion, sed ne povi scii ĝian esencon. Oni diras ke dio estas amo, sed en la religia libro de la kristanoj oni renkontas tute alian ulon, kiu portas multan malamon kaj ne hezitas amasmurdi unujn popolojn, dum kiam li iom rasisme favoras unu alian.
Al mi ĉio aspektas sufiĉe nekomprenebla, absurda kaj nekohera. Kaj eĉ se ne estus tiel, tiam mi sola demando ankoraŭ estus 'Kiel vi scias?' Kiel vi scias ke li estas multe pli granda? Kiel vi scias ke li 'estas amo' kaj kion tio eĉ signifu?
robbkvasnak (프로필 보기) 2014년 6월 15일 오후 11:48:31
Argumenti ke en iu verkaĵo t.n. sankta oni postulas aŭ opinias tion kaj tion kaj de tio oni faras konkludojn estas malhonestaĵo, ĉar tiu oni tiam antaŭmetas ke la leganto ankaŭ kredas ke tiu verkaĵo estas iel sankta aŭ vera. Mi devis legi tiujn du "testamentojn" dum mia junaĝo kaj mi konkludis ke temas pri poezia verkaĵo sed ne pri scia priskribo de la mondo. Estas aro de anekdotoj interesaj sed jen ĉio.
Krom tio mi aldonas ke laŭ la "malnova testamento" iu (dio) forprenis ripon de iu viro kaj de tiu ripo oni fasonis virinon sed poste la virino rabis malpermesatan frukton kaj instigis la viron gustumi ĝin. Ĉar ili ambaŭ (la viro kaj la virino) gustumis tiun frukton, oni (la t.n. "dio" ) forpelis ilin el paradiza ĝardeno. Laŭdire la frukto estis "la dolĉo de scio" do tiom longe ke geviroj ne gustumas sciigan frukton, ili vivas en paradizo (do malscio). Interesiga mito kaj rakonto sed miaopinie propagando por stulteco.
Mi povas el tio konkludi ke eble se tiu dio estus fasoninta duan viron el la ripo, la du viroj ankoraŭ hodiaŭ vivus kune en paradizo. Neniu povas pruvi ke me pravas aŭ ne pravas kaj mia imagaĵo samvaloris kiel alies ajn (de iu ajn alia).
Dominiczka (프로필 보기) 2014년 6월 19일 오후 5:32:07
Stefano888 (프로필 보기) 2014년 6월 21일 오전 1:53:22