Al la enhavo

Ĉu Johann Martin Schleyer, la kreinto de Volapuko, vere estis tiel vanta?

de m_v, 2014-majo-31

Mesaĝoj: 35

Lingvo: Esperanto

m_v (Montri la profilon) 2014-majo-31 11:17:37

Saluton al ĉiuj,

mi ĵus legis artikolon skribitan de Johann Martin Schleyer, la kreinto de Volapuko, pri Esperanto. En ĉi tiu artikolo li komparas Volapukon kun Esperanto en - laŭ li - objektiva maniero. La artikolo enhavas insultojn al L. L. Zamenhof, duonverojn pri Esperanto kaj laŭdas la lingvon Volapuko kaj ĝian kreinton (do la aŭtoron mem de la artikolo). Mi tradukis iom da la artikolo por vi, ĉar ĝi estas skribita en la germana (jen ligilo al la originalo).
Pri la fuŝlingvo de pseŭdo-Esperanto, de Johann Martin Schleyer

Preskaŭ ĉiuj imitoj de Volapuko malaperis, kiel ĉi ties antaŭuloj, el la atento de la publiko. Nur 'Esperanto' de s-ro L. L. Z. fantomas kaj vegetas ankoraŭ iom tie ĉi kaj tie en neklaraj, sinĝenaj mensoj. Kaj tamen ankaŭ ties organo, la gazeto 'Lingvo internacia' en Upsalo (Svedio), estas nun jam sekiĝinta kaj finita. Tial enuigas nin senfine diri kelkajn vortojn pri la 'Esperanto'-ĵargono. Tamen ni volas fari tion ĉi tie refoje (espereble la lastan fojon), ĉar kelkaj tro timaj volapukistoj petis ĝin.

Ni komparu en 30 punktoj Volapukon kun 'Esperanto', tiel ke ĉiu neŭtrala kaj senantaŭjuĝa homo ricevas jenon kiel rezulto de ĉi tiu komparo:

1. Volapuko ne postulas scion de aliaj lingvoj, krom la gramatika scio de ies gepatra lingvo. Esperanto tamen postulas la scion de almenaŭ 2 ĝis 3 latinidaj [...] lingvoj apud la gepatra lingvo, kaj ne estas io alia ol mikso kaj ĵargono el 2-3 deformitaj latinidaj [...] nacilingvoj.

[...]

4. La multaj vort'dividostrekoj ĉe la Esperanto-vortoj, ekz. ĉe la vorto libr'óten'antó ... estas tre malbelaj kaj ĝenaj.

5. La legado de ĉiuj vortoj estas en Volapuko tre klara. En Esperanto tamen oni ne scias, ĉu oni ekz. legu lingv: ling'vlin'gvlin'gvo ...

6. La sono ĥ /x/ estas neakceptebla en universala lingvo, ĉar ĝi estas tre malofta en nacilingvoj kaj grave elparolebla por kelkaj homoj, ekz. por francoj ... Volapuko tial ne enhavas ĝin. Sed Esperanto enhavas ĝin, kiel h kun ĉapelo sur ĝi.

7. Tiel same nebezonaj estas la literoj kaj sonoj ŝ kaj ĉ de Esperanto. Por tiuj Volapuko simple nur havas j kaj c.

8. Ankaŭ ĉia ablativo estas mallaŭdenda en universala lingvo. Esperanto tamen parolas pri tio.

9. Volapuko toleras nur 2 konsonantojn kune. Esperanto havas 3-6 da tiaj rekte unu apud la alia, ekz. kompreneble, sanktan, kontraŭ, obstinaj, ekstrem, fingrn, membrjn, ŝtrumpjn, oranĝjn ... Tiel multaj konsonantoj kune tamen povas nur fari lingvon malbela kaj malfacile elparolebla.

10. Volapuko ne toleras samajn konsonantojn aŭ vokalojn kune. Esperanto havas tiajn, ekz. grenn, dissaltos, mallonga ...

11. Diftongoj estas en universala lingvo nebezonaj kaj elparolatas tro diverse. Volapuko tial ne enhavas ilin. Esperanto tamen havas tiajn, ekz. adi, d, skult, n ... (malbele!).
... sekvas 17 aliaj punktoj de la "neŭtrala" kaj "objektiva" komparo ...
29. La vortoj de Volapuko estas ĉiuj bone kaj facile elparoleblaj, ĉar la vibranta, dura, osta r [...] estas evitata [...] En Esperanto tamen estas multaj duraj, malfacile elparoleblaj vortoj, ekz. kun ĉj kaj similaj duraj sonokombinoj, kiel ajljn, akv', ankrjn, bestn, borsn, branĉn, dolĉn, ekscit, estr, kajln, haladzn, kadrn, kankrn, kaprn, kavernjn, kovertjn, membrjn, Miĉjn, ojstrjn, onkljn, oranĝjn, ostrjn, palpebrjn, perdrikjn, pingljn, plastrjn, popljn, poŝtjn, pugnjn, pulmjn, punktjn, rangjn, ringjn, salajrjn, sciencjn, semajnj, sojljn, spongjn, sturnjn, ŝinkjn, ŝtrumpjn, ŝultrjn, tigrjn, ulnjn, ungjn, vaksjn, ventrin, vintrjn ...
... ĉu vi iam vidis iun el la supraj formoj? ...
Estas videble: Esperanto devenas el Pollando; Volapukon tamen kreis muzikeksperto, komponisto kaj poeto.
... la aŭtoro parolas pri si mem! ...
30. Ĉiuj komparoj de Volapuko kun siaj imitoj montras: Volapuko estis kreita de geniulo, kiu faris grandajn lingvajn studaĵojn; Ĉe la imitantoj tamen montratas [...] la filistra, malnobla aspirado por gloro kaj mono.

[...]
Min kolerigas plej multe la singlorado de Johann Martin Schleyer kaj la tute neobjektiva "komparo" de la du lingvoj, krome lia subtila rasismo ("Estas videble: Esperanto devenas el Pollando. [...]" ).
Kion vi pensas?

leporinjo (Montri la profilon) 2014-majo-31 13:59:42

Si, obsik binon pük ledrolik, too löfidik.

Jes, la nia estas lingvo ridinda, tamen ĉarma.

Altebrilas (Montri la profilon) 2014-junio-01 17:46:07

Mi supozas, ke la strangaj vortformoj estas pro malapero de neakcentitaj vokaloj. Sed li ne klarigas, kial ili tute malaperas.

bartlett22183 (Montri la profilon) 2014-junio-01 19:01:04

Dankon pro tiu ĉi mesaĝo. Bedaŭre , mi ne scipovas legi la germanan lingvon; do mi ne povas legi la artikolon originalan en la germana vikipedio. Ĉu iu povus traduki la totajn tridek kontraŭargumentojn de Schleyer?

novatago (Montri la profilon) 2014-junio-02 08:27:56

Li memorigas min al ĉiu reformisto de Esperanto: “mi ne ŝatas Esperanton, mi ŝatas pli tion, kion mi faris kaj miajn ideojn”, sed dirite, kiel kutime, per absurdaj trompaj argumentoj.

Eble reformistoj devus lerni la volapukan.

Ĝis, Novatago.

Urho (Montri la profilon) 2014-junio-02 10:07:33

novatago:Eble reformistoj devus lerni la volapukan.
Bonega ideo! ridulo.gif

Clarence666 (Montri la profilon) 2014-junio-05 11:32:22

> 1. Volapuko ne postulas scion de aliaj lingvoj, krom
> la gramatika scio de ies gepatra lingvo.

Malfek! Ne havas gepatran lingvon -> ne havas ŝancon lerni Volapukaĵon. okulumo.gif

> 6. La sono ĥ /x/ estas neakceptebla en universala lingvo

La sono "ĥ" vere ne utilas en EO. Oni forigu ĝin!
12. Lingvo sen ĉiuj Germanaj ĉapeloj ( "Umlaute" ) sonas monotone, dure kaj enue kun siaj ĉiamaj obtuzaj u kaj o, aŭ la larĝa a kaj akra i. Lingvo kun Germanaj ĉapeloj estas pli bonega ... ... ... ... ... ... kaj ebligas multe pli grandan vortriĉecon kaj pli mallongajn vortojn, kaj similajn transitivajn kaj netransitivajn verbojn. VP havas Germanajn ĉapelojn, ESP neniujn.
Malfek! Germanaj ĉapeloj estas la plej bonegaj kaj universalaj ĉapeloj okulumo.gif

novatago:Eble reformistoj devus lerni la volapukan
Malfek! Eble jes, sed nur tiuj, kiuj havas gepatran lingvon, vidu na [1.] okulumo.gif

bartlett22183 (Montri la profilon) 2014-junio-05 20:28:11

Clarence666:> 6. La sono ĥ /x/ estas neakceptebla en universala lingvo

La sono "ĥ" vere ne utilas en EO. Oni forigu ĝin!
!!! Mi estas denaska (usona) anglaparolanto, kaj mi neniam komprenis/as kontraŭargumentojn je 'ĥ' (/x/). Miaopinie, tiu sono estas mirinde simple elparoli.

nornen (Montri la profilon) 2014-junio-05 20:41:08

bartlett22183:
Clarence666:> 6. La sono ĥ /x/ estas neakceptebla en universala lingvo

La sono "ĥ" vere ne utilas en EO. Oni forigu ĝin!
!!! Mi estas denaska (usona) anglaparolanto, kaj mi neniam komprenis/as kontraŭargumentojn je 'ĥ' (/x/). Miaopinie, tiu sono estas mirinde simple elparoli.
Feliĉa vi!

Mi parolas la Germanan denaske, kiu ja havas ĥ. Mi ja povas elparoli [xa] ([χa]) kaj [xo] ([χo]), sed ne [xi] aŭ [xe]. Mi ĉiam diras [çi] kaj [çe].

novatago (Montri la profilon) 2014-junio-05 21:18:02

bartlett22183:
Clarence666:> 6. La sono ĥ /x/ estas neakceptebla en universala lingvo

La sono "ĥ" vere ne utilas en EO. Oni forigu ĝin!
!!! Mi estas denaska (usona) anglaparolanto, kaj mi neniam komprenis/as kontraŭargumentojn je 'ĥ' (/x/). Miaopinie, tiu sono estas mirinde simple elparoli.
Komprenu ke preskaŭ ĉiu argumento de Clarence, mallongigite, celas diri ke li volas ke Esperanto estu la angla.

Ĝis, Novatago.

Reen al la supro