![](/upload/photos/100_100/6a/6ada82d00b0334c2cc803ac105326834_1717081193.jpg)
Ĉu Johann Martin Schleyer, la kreinto de Volapuko, vere estis tiel vanta?
de m_v, 31 de mayo de 2014
Aportes: 35
Idioma: Esperanto
m_v (Mostrar perfil) 31 de mayo de 2014 11:17:37
mi ĵus legis artikolon skribitan de Johann Martin Schleyer, la kreinto de Volapuko, pri Esperanto. En ĉi tiu artikolo li komparas Volapukon kun Esperanto en - laŭ li - objektiva maniero. La artikolo enhavas insultojn al L. L. Zamenhof, duonverojn pri Esperanto kaj laŭdas la lingvon Volapuko kaj ĝian kreinton (do la aŭtoron mem de la artikolo). Mi tradukis iom da la artikolo por vi, ĉar ĝi estas skribita en la germana (jen ligilo al la originalo).
Pri la fuŝlingvo de pseŭdo-Esperanto, de Johann Martin Schleyer... sekvas 17 aliaj punktoj de la "neŭtrala" kaj "objektiva" komparo ...
Preskaŭ ĉiuj imitoj de Volapuko malaperis, kiel ĉi ties antaŭuloj, el la atento de la publiko. Nur 'Esperanto' de s-ro L. L. Z. fantomas kaj vegetas ankoraŭ iom tie ĉi kaj tie en neklaraj, sinĝenaj mensoj. Kaj tamen ankaŭ ties organo, la gazeto 'Lingvo internacia' en Upsalo (Svedio), estas nun jam sekiĝinta kaj finita. Tial enuigas nin senfine diri kelkajn vortojn pri la 'Esperanto'-ĵargono. Tamen ni volas fari tion ĉi tie refoje (espereble la lastan fojon), ĉar kelkaj tro timaj volapukistoj petis ĝin.
Ni komparu en 30 punktoj Volapukon kun 'Esperanto', tiel ke ĉiu neŭtrala kaj senantaŭjuĝa homo ricevas jenon kiel rezulto de ĉi tiu komparo:
1. Volapuko ne postulas scion de aliaj lingvoj, krom la gramatika scio de ies gepatra lingvo. Esperanto tamen postulas la scion de almenaŭ 2 ĝis 3 latinidaj [...] lingvoj apud la gepatra lingvo, kaj ne estas io alia ol mikso kaj ĵargono el 2-3 deformitaj latinidaj [...] nacilingvoj.
[...]
4. La multaj vort'dividostrekoj ĉe la Esperanto-vortoj, ekz. ĉe la vorto libr'óten'antó ... estas tre malbelaj kaj ĝenaj.
5. La legado de ĉiuj vortoj estas en Volapuko tre klara. En Esperanto tamen oni ne scias, ĉu oni ekz. legu lingv: ling'v aŭ lin'gv aŭ lin'gvo ...
6. La sono ĥ /x/ estas neakceptebla en universala lingvo, ĉar ĝi estas tre malofta en nacilingvoj kaj grave elparolebla por kelkaj homoj, ekz. por francoj ... Volapuko tial ne enhavas ĝin. Sed Esperanto enhavas ĝin, kiel h kun ĉapelo sur ĝi.
7. Tiel same nebezonaj estas la literoj kaj sonoj ŝ kaj ĉ de Esperanto. Por tiuj Volapuko simple nur havas j kaj c.
8. Ankaŭ ĉia ablativo estas mallaŭdenda en universala lingvo. Esperanto tamen parolas pri tio.
9. Volapuko toleras nur 2 konsonantojn kune. Esperanto havas 3-6 da tiaj rekte unu apud la alia, ekz. kompreneble, sanktan, kontraŭ, obstinaj, ekstrem, fingrn, membrjn, ŝtrumpjn, oranĝjn ... Tiel multaj konsonantoj kune tamen povas nur fari lingvon malbela kaj malfacile elparolebla.
10. Volapuko ne toleras samajn konsonantojn aŭ vokalojn kune. Esperanto havas tiajn, ekz. grenn, dissaltos, mallonga ...
11. Diftongoj estas en universala lingvo nebezonaj kaj elparolatas tro diverse. Volapuko tial ne enhavas ilin. Esperanto tamen havas tiajn, ekz. adiaŭ, aŭd, aŭskult, naŭ ... (malbele!).
29. La vortoj de Volapuko estas ĉiuj bone kaj facile elparoleblaj, ĉar la vibranta, dura, osta r [...] estas evitata [...] En Esperanto tamen estas multaj duraj, malfacile elparoleblaj vortoj, ekz. kun ĉj kaj similaj duraj sonokombinoj, kiel ajljn, akv', ankrjn, bestn, borsn, branĉn, dolĉn, ekscit, estr, kajln, haladzn, kadrn, kankrn, kaprn, kavernjn, kovertjn, membrjn, Miĉjn, ojstrjn, onkljn, oranĝjn, ostrjn, palpebrjn, perdrikjn, pingljn, plastrjn, popljn, poŝtjn, pugnjn, pulmjn, punktjn, rangjn, ringjn, salajrjn, sciencjn, semajnj, sojljn, spongjn, sturnjn, ŝinkjn, ŝtrumpjn, ŝultrjn, tigrjn, ulnjn, ungjn, vaksjn, ventrin, vintrjn ...... ĉu vi iam vidis iun el la supraj formoj? ...
Estas videble: Esperanto devenas el Pollando; Volapukon tamen kreis muzikeksperto, komponisto kaj poeto.... la aŭtoro parolas pri si mem! ...
30. Ĉiuj komparoj de Volapuko kun siaj imitoj montras: Volapuko estis kreita de geniulo, kiu faris grandajn lingvajn studaĵojn; Ĉe la imitantoj tamen montratas [...] la filistra, malnobla aspirado por gloro kaj mono.Min kolerigas plej multe la singlorado de Johann Martin Schleyer kaj la tute neobjektiva "komparo" de la du lingvoj, krome lia subtila rasismo ("Estas videble: Esperanto devenas el Pollando. [...]" ).
[...]
Kion vi pensas?
leporinjo (Mostrar perfil) 31 de mayo de 2014 13:59:42
Jes, la nia estas lingvo ridinda, tamen ĉarma.
Altebrilas (Mostrar perfil) 1 de junio de 2014 17:46:07
bartlett22183 (Mostrar perfil) 1 de junio de 2014 19:01:04
novatago (Mostrar perfil) 2 de junio de 2014 08:27:56
Eble reformistoj devus lerni la volapukan.
Ĝis, Novatago.
Urho (Mostrar perfil) 2 de junio de 2014 10:07:33
novatago:Eble reformistoj devus lerni la volapukan.Bonega ideo!
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Clarence666 (Mostrar perfil) 5 de junio de 2014 11:32:22
> la gramatika scio de ies gepatra lingvo.
Malfek! Ne havas gepatran lingvon -> ne havas ŝancon lerni Volapukaĵon.
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
> 6. La sono ĥ /x/ estas neakceptebla en universala lingvo
La sono "ĥ" vere ne utilas en EO. Oni forigu ĝin!
12. Lingvo sen ĉiuj Germanaj ĉapeloj ( "Umlaute" ) sonas monotone, dure kaj enue kun siaj ĉiamaj obtuzaj u kaj o, aŭ la larĝa a kaj akra i. Lingvo kun Germanaj ĉapeloj estas pli bonega ... ... ... ... ... ... kaj ebligas multe pli grandan vortriĉecon kaj pli mallongajn vortojn, kaj similajn transitivajn kaj netransitivajn verbojn. VP havas Germanajn ĉapelojn, ESP neniujn.Malfek! Germanaj ĉapeloj estas la plej bonegaj kaj universalaj ĉapeloj
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
novatago:Eble reformistoj devus lerni la volapukanMalfek! Eble jes, sed nur tiuj, kiuj havas gepatran lingvon, vidu na [1.]
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
bartlett22183 (Mostrar perfil) 5 de junio de 2014 20:28:11
Clarence666:> 6. La sono ĥ /x/ estas neakceptebla en universala lingvo!!! Mi estas denaska (usona) anglaparolanto, kaj mi neniam komprenis/as kontraŭargumentojn je 'ĥ' (/x/). Miaopinie, tiu sono estas mirinde simple elparoli.
La sono "ĥ" vere ne utilas en EO. Oni forigu ĝin!
nornen (Mostrar perfil) 5 de junio de 2014 20:41:08
bartlett22183:Feliĉa vi!Clarence666:> 6. La sono ĥ /x/ estas neakceptebla en universala lingvo!!! Mi estas denaska (usona) anglaparolanto, kaj mi neniam komprenis/as kontraŭargumentojn je 'ĥ' (/x/). Miaopinie, tiu sono estas mirinde simple elparoli.
La sono "ĥ" vere ne utilas en EO. Oni forigu ĝin!
Mi parolas la Germanan denaske, kiu ja havas ĥ. Mi ja povas elparoli [xa] ([χa]) kaj [xo] ([χo]), sed ne [xi] aŭ [xe]. Mi ĉiam diras [çi] kaj [çe].
novatago (Mostrar perfil) 5 de junio de 2014 21:18:02
bartlett22183:Komprenu ke preskaŭ ĉiu argumento de Clarence, mallongigite, celas diri ke li volas ke Esperanto estu la angla.Clarence666:> 6. La sono ĥ /x/ estas neakceptebla en universala lingvo!!! Mi estas denaska (usona) anglaparolanto, kaj mi neniam komprenis/as kontraŭargumentojn je 'ĥ' (/x/). Miaopinie, tiu sono estas mirinde simple elparoli.
La sono "ĥ" vere ne utilas en EO. Oni forigu ĝin!
Ĝis, Novatago.