Al la enhavo

Eŭropa kulturo kaj detruo de la mondo

de baibaibibi, 2014-majo-31

Mesaĝoj: 43

Lingvo: Esperanto

robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-junio-02 20:16:03

baibaibibi:Multaj popoloj de la mondo havas kulturon kaj religion kiuj respektas la naturon kaj do ankaŭ la homon kiel parto de la naturo. Ekz. la amerikaj indianoj kaj multaj afrikaj kaj aziaj popoloj. Por multaj el tiuj popoloj la naturo estas dio, estas nia patrino.
Sed la eŭropa kulturo ŝajnas for de la naturo, por eŭropanoj, forte influataj de judkristanaj ideoj kaj eble ankaŭ de aliaj ideoj, la naturo estas nur je la servo de la homo kaj ni devas multobliĝi, progresi materie kaj ekspluati senlime la naturajn resursojn. Eŭropanoj devas kredi je nevidebla dio, sed malŝati la videblan naturon. Eĉ se nuntempe la plej multaj europanoj jam ne estas praktikantaj kristanoj, tamen, ĉiuj el ili estas influataj de la judkristanaj kaj eble aliaj ideoj pri malŝato al la naturo.
Kvankam ekzistas multaj krimoj kontraŭ Naturo en ambaŭ Nordameriko (jes, mi jam vizitis Kanadon kaj Meksikon kaj vidis kontraŭnaturajn krimojn tie) kaj en Eŭropo, mi povas sincere raporti unuamane ke en Ŝrilando ne ekzistas praa paradizo. Kaj laŭ raportoj Ĉinio ne estas tre bona ekzemplo de Naturprotekto (por ne subtaksi....) kaj la la minamata malsano ja havas japanan nomon ĉar oni unue malkovris ĝin tie. Arkeologoj trovis ke la pra-amerikanoj malaperigis kelkajn bestojn de la Amerikoj, ekzemple la ĉevalo...
Doni kulpon al unu mondregiono blindigas pri la faraĉoj de homoj en ĉiuj mondpartoj kaj mi kredas ke vi nur serĉas krei trolecan malpacon.

Sunjo (Montri la profilon) 2014-junio-02 20:16:55

Pri la vorto "rasismo" gravas la kutima uzo kaj la difino laŭ la vortaroj. Ke iu preferas alian signifon verŝajne ne estas evitebla, sed diskuto pri tio laŭ mia opinio ne havas sencon kaj estus en tiu ĉi fadeno ekstertema.

Laŭ la ligilo kiun mi donis, baibaibibi pravas ke estas Eŭropanoj kaj Nordamerikanoj kiuj havas la plej grandan malbonan efikon al la medio. Tial tiu ĉi fadeno ankaŭ estas la malĝusta loko por memlaŭdo de Eŭropanoj.

baibaibibi:
Kaj, ĉu homoj estas pli riĉaj ju pli da domoj aŭ aŭtomoviloj ili havas? Mi pensas ke eŭropanoj estas malsanaj homoj kiuj akumulas aĵojn kiel frenezuloj, sed la problemo estas ke la tuta mondo volas imiti ilin, kio kondukas nin al pereo. ekzistas alia riĉeco kiu ne estas akumuli aĵojn kiel ekz. vivi pace kaj digne en ĉi tiu planedo.
Se vi ne denove tro ĝeneraligus kaj troigus mi konsentus kun vi.
Tamen la demando estas ĉu ne aliaj landoj kun aliaj kulturoj farus (aŭ faros) la samon kiam ili povus/povos.

Oijos (Montri la profilon) 2014-junio-02 22:35:11

efilzeo:
baibaibibi:Kaj, ĉu homoj estas pli riĉaj ju pli da domoj aŭ aŭtomoviloj ili havas? Mi pensas ke eŭropanoj estas malsanaj homoj kiuj akumulas aĵojn kiel frenezuloj, sed la problemo estas ke la tuta mondo volas imiti ilin, kio kondukas nin al pereo. ekzistas alia riĉeco kiu ne estas akumuli aĵojn kiel ekz. vivi pace kaj digne en ĉi tiu planedo.
kial vi uzas vian komputilon inventitan el eŭropano? kial vi uzas interreton? kial vi uzas kuracilojn inventitaj el eŭropanoj? eble vi povus vivi en naturo pli sane.

Oijos :
Tio estas ne logike kaj kontraŭ kutima stilo en Esperanto. Mi ne konsentas. Vi havos miskomprenojn uzante tiun vorton en tiu senco. Ni havas pli bonajn manierojn esprimi tion, kion vi volas diri.
kiam vi parolas pri politika korekteco, logiko ne ekzistas, ĉar kio gravas ne estas faktoj, sed sentoj.
Kiam mi parolis pri politika "korekteco"?

Oijos (Montri la profilon) 2014-junio-02 22:40:17

efilzeo:
Oijos:

Nur malplimulto da eŭropaj landoj havis kolonioj kaj sklavoj. Finnlando estis kolonio mem. Plu la idoj de la koloniistoj havas privilegiojn. Kiel sklavoj faris Finnlandon, Svedion aŭ Germanion riĉaj? Ĉu vi komprenas, ke preskaŭ ĉio kresko de ekonomio okazis post la tempo de sklaveco? Ankaŭ estas riĉaj ne-kolonio-havintaj eŭropaj landoj. Kaj kial Portugalio estas malriĉa kompare kun multaj aliaj eŭropaj landoj? Portugalio ja havis grandan historion de kolonioj kaj ankaŭ profitis el sklavoj!!

Estas jam publikigita libro/studo pri tio, kial iuj landoj estis riĉaj kaj kial iuj landoj ne estis. Jen IQ and the Wealth of Nations
eŭropaj sklavoj ne faras novaĵon ĉar la blankaj uloj estas malbonaj kaj ili neniam povas esti la viktimoj... vi ne sciis tion?
Kion mi ne sciis? En Finnlando nuna "sklaveco" ja aperigas novaĵojn, eĉ temante pri "blankaj uloj" (kaj plej ofte temas pri "blankaj" homoj)

baibaibibi (Montri la profilon) 2014-junio-03 14:50:40

La afero estas: ĉu ekzistas kulturoj kaj pensmanieroj kiuj rilatas harmonie kun la mondo? Ĉu ni kapablus per simplaj ŝanĝoj en nia pensmaniero vivi feliĉe sen freneza konsumado de resursoj? Ĉu la konkuro de la homoj el ĉiuj kontinentoj por havi ĉiam pli kaj pli da aĵoj faros nin riĉaj, aŭ ekzistas alispeca riĉeco?

antoniomoya (Montri la profilon) 2014-junio-03 15:43:39

baibaibibi:La afero estas: ĉu ekzistas kulturoj kaj pensmanieroj kiuj rilatas harmonie kun la mondo?
Jes, la frateco inter la homoj, instruo kiu troviĝas en ĉiuj religioj.

baibaibibi:Ĉu ni kapablus per simplaj ŝanĝoj en nia pensmaniero vivi feliĉe sen freneza konsumado de resursoj? Ĉu la konkuro de la homoj el ĉiuj kontinentoj por havi ĉiam pli kaj pli da aĵoj faros nin riĉaj, aŭ ekzistas alispeca riĉeco?
Jes, la justa disdonado de ĉiuj planedaj rimedoj. Amasigi pli kaj pli da mono senfine, estas frenezaĵo. Nenio feliĉigas pli ol helpi bezonantan proksimulon.

Amike.

efilzeo (Montri la profilon) 2014-junio-03 16:10:37

Oijos:
Kiam mi parolis pri politika "korekteco"?
mi estis sarkasma pri la debato inter "rasismo" kaj "firasismo". kiel oni povus paroli serioze pri rasoj (kiel vi provis) se la diskuto estas sube haltata ĉar "rasismo" estas malbela vorto?

tiu estas politika korekteco. ekzemple, mi estas por la gejaj rajtoj, sed mi malamas kiel ili debatas publike. ili ne provas venki la debatojn pro argumentoj, sed ili nur atakas aliulojn diranta "homofobio" "homofobio". politika korekteco.

baibaibibi:La afero estas: ĉu ekzistas kulturoj kaj pensmanieroj kiuj rilatas harmonie kun la mondo? Ĉu ni kapablus per simplaj ŝanĝoj en nia pensmaniero vivi feliĉe sen freneza konsumado de resursoj? Ĉu la konkuro de la homoj el ĉiuj kontinentoj por havi ĉiam pli kaj pli da aĵoj faros nin riĉaj, aŭ ekzistas alispeca riĉeco?
klare ili ekzistas, kaj vi povas ilin adopti sube. rezignas al ĉiuj teknologiloj kaj vivu laŭ naturo. kiu obtrukcas vin?

se vi komprenas la anglan, mi sugestas ĉi tiun videon: https://www.youtube.com/watch?v=EjmtSkl53h4

kaŝperanto (Montri la profilon) 2014-junio-03 16:37:04

La nura kialo de la detruemeco de la Eŭrop-devenaj nacioj estas nia materiisma/kapitalisma kulturo. La unu-nur-uza akvobotelo estas bonega ekzemplo de tia pensmaniero. Ni pensas ke ni nepre devas krei ekonomian kreskadon, ke ĉi kaj ĉiu jaro ni devas produkti pli kaj pli ol la antaŭa jaro. Estas frenezeco kaj stultuleco kredi je tiaj fiaĵoj. Estas fizike neebla daŭri sur ĉi vojo, eĉ se ni akirus nelimigitan fonton de pura energio. La ekonomia kreskado nepre haltos antaŭ 200 jaroj aŭ malpli, aŭ ni boligos la oceanoj.

Oijos (Montri la profilon) 2014-junio-03 16:52:56

efilzeo:
Oijos:
Kiam mi parolis pri politika "korekteco"?
mi estis sarkasma pri la debato inter "rasismo" kaj "firasismo". kiel oni povus paroli serioze pri rasoj (kiel vi provis) se la diskuto estas sube haltata ĉar "rasismo" estas malbela vorto?
Mi ne komprenas. Kie sube okazis kio? Kiel iu halto okazante sube aŭ super io malebligus seriozan "paroladon" pri rasoj? Ĉu rasismo estas malbela vorto? Ĉu oni povas objektive difini, kia vorto belas kaj kia malbelas?

Cetere mi ne plu malŝparos mian mallongan restantan vivtempon diskutante serioze (do se mi iam eĉ faris tion) ĉi tie en Lernu!. Kvalito de la forumo(anoj) estas malbona kaj kiomo de partoprenantoj kaj legantoj estas tre malgranda.

efilzeo (Montri la profilon) 2014-junio-03 17:46:56

Oijos:Mi ne komprenas. Kie sube okazis kio? Kiel iu halto okazante sube aŭ super io malebligus seriozan "paroladon" pri rasoj? Ĉu rasismo estas malbela vorto? Ĉu oni povas objektive difini, kia vorto belas kaj kia malbelas?

Cetere mi ne plu malŝparos mian mallongan restantan vivtempon diskutante serioze (do se mi iam eĉ faris tion) ĉi tie en Lernu!. Kvalito de la forumo(anoj) estas malbona kaj kiomo de partoprenantoj kaj legantoj estas tre malgranda.
vi provis fari seriozan diskuton pri rasoj, sed la respondo ke vi akiris estis nur "tiu estas rasismo". tro uloj rezonas (aŭ plibone ne-rezonas) tiamaniere. kiam oni ne havas argumentojn oni nur insultas la alion.

mi estis defendanta vian pozicion. ankaŭ se mi kredas ke la vera punkto estas kulturoj, ne rasoj.

Reen al la supro