Contenido

Malfacilaj elparolaĵoj

de nornen, 2 de junio de 2014

Aportes: 30

Idioma: Esperanto

orthohawk (Mostrar perfil) 12 de junio de 2014 01:34:03

RiotNrrd:Mi estas usonano, kaj mia denaska lingvo estas la angla.

Mi ne povas trili la r. Mia buŝo ne povas fari, kaj ĝi sonas malbone kiam mi penas. Mi uzas la anglan r, kvankam mi scias ke ĝi ne estas tute ĝusta.

Mi ankaŭ trovas la -iuj kombinaĵon tre malfacila prononci ĝuste. Sonas plejparte kiel "iŭi" (anglalitere, "eewee" ) kiam mi diras ĝin.

Plejparte, tamen, mi uzas Esperanton skribe, ne parole, kaj tial ne ekzercas mian buŝon multe.
Kiam vi diras la anglan vorton "butter", ĉu vi uzas la veran t-sonon? Aŭ ĉu vi uzas ion kiu sonas kiel mola "d"?
Se la "d", do, vi havas sonon kiun vi povas uzi anstataŭ la anglan r-sonon. Ĝi nomiĝas la "alveola frapeto" kiu estas tre bona anstataŭaĵo por la angla "r".

orthohawk (Mostrar perfil) 12 de junio de 2014 01:42:52

nornen:Kiuj Esperantaj sonoj estas malfacile elparoleblaj por vi? (ekz. "ĥ", "sc", "ĵ", ...)
Kiuj Esperantaj vortkomencaj sonoj estas malfacile elparoleblaj por vi? (ekz. "st-", "ŝt-", "pf-", ...)
Kiuj Esperantaj sonoj estas malfacile diferencigeblaj por vi? (ekz. "ĥ-h", "n-nn", "l-ll", "eŭ-oj", "ĵ-ĝ", "ĵ-ŝ", "s-z", "b-p", "p-f", "g-k-ĥ", "str-ŝtr", ...)

Bonvolu sciigi vian denaskan lingvon.
Mi estas usonano kun la angla kiel denaska lingvo.

Ne estas iu ajn sono en Esperanto kiu estas, por mi, malfacila; sed ja estas iuj kiuj estas malpli facila ol aliaj: la komenca "sc" ekzemple.
La ĥ estas alia problemo, sed por alia kialo: Mi emas elparoli ĝin uvule anstataŭ velare.
Dum multaj jaroj mi elparolis la nen- korelativojn kun la akcento sur la "nen" anstataŭ la "i", sed homo iame min korektis.

raffadalbo (Mostrar perfil) 14 de junio de 2014 19:27:13

nornen:Kiuj Esperantaj sonoj estas malfacile elparoleblaj por vi? (ekz. "ĥ", "sc", "ĵ", ...)
Por mi "sc" estas malfacila sono.
Ankaŭ "ekzemple" kaj similaj sonoj ne estas precizaj: "ks" aŭ "gz".

nornen:Kiuj Esperantaj vortkomencaj sonoj estas malfacile elparoleblaj por vi? (ekz. "st-", "ŝt-", "pf-", ...)
Nur "sc".

nornen:Kiuj Esperantaj sonoj estas malfacile diferencigeblaj por vi? (ekz. "ĥ-h", "n-nn", "l-ll", "eŭ-oj", "ĵ-ĝ", "ĵ-ŝ", "s-z", "b-p", "p-f", "g-k-ĥ", "str-ŝtr", ...)
Eble "ĥ-h". Kaj en iuj paroloj "j-i".

nornen:Bonvolu sciigi vian denaskan lingvon.
La italan.

Oijos (Mostrar perfil) 4 de julio de 2014 14:40:42

Jen du vortoj, kiujn mi lastatempe renkontis kaj kiujn mi NE povas elparoli.

dediĉiĝis

fromaĝrabotilo

Ĝenerale kiam ĝ-litero estas ene de vorto, mi ne povas elparoli ĝin. Pli facilas, kiam ĝo estas la unua litero en vorto. Tiam estas 15–30 centona ŝanco, ke elparolo sukcesas.

m_v (Mostrar perfil) 4 de julio de 2014 14:58:39

Al mi iom malfacilas flue elparoli vortojn komencantajn per ŜR:

ŝranko
ŝrapnelo
ŝraubo
ŝriki
ŝroto

sergejm (Mostrar perfil) 4 de julio de 2014 16:26:31

Oijos:Jen du vortoj, kiujn mi lastatempe renkontis kaj kiujn mi NE povas elparoli.

dediĉiĝis

fromaĝrabotilo

Ĝenerale kiam ĝ-litero estas ene de vorto, mi ne povas elparoli ĝin. Pli facilas, kiam ĝo estas la unua litero en vorto. Tiam estas 15–30 centona ŝanco, ke elparolo sukcesas.
Elparolu: fromaĝo-rabotilo. Fakte, estas pli bone enmeti -o- en tiajn vortojn.
Pri dediĉiĝis : multaj verboj havas sufikson. -iĝi.
Provu elparoli dediĉi-ĝis kaj poste mallongigu la paŭseton antaŭ -ĝis.

Oijos (Mostrar perfil) 4 de julio de 2014 19:07:01

sergejm:
Oijos:Jen du vortoj, kiujn mi lastatempe renkontis kaj kiujn mi NE povas elparoli.

dediĉiĝis

fromaĝrabotilo

Ĝenerale kiam ĝ-litero estas ene de vorto, mi ne povas elparoli ĝin. Pli facilas, kiam ĝo estas la unua litero en vorto. Tiam estas 15–30 centona ŝanco, ke elparolo sukcesas.
Elparolu: fromaĝo-rabotilo. Fakte, estas pli bone enmeti -o- en tiajn vortojn.
Pri dediĉiĝis : multaj verboj havas sufikson. -iĝi.
Provu elparoli dediĉi-ĝis kaj poste mallongigu la paŭseton antaŭ -ĝis.
Jes, pli bone elparoli kaj ankaŭ skribi fromaĝorabotilo.

dediĉiĝis malfacilas pro ĉo antaŭ -iĝi. Mi elparolas: 'dediĉiĈis' aŭ eĉ 'dediĉiCis'.

Bonvolu kontroli sencojn paŭsi kaj paŭzi ĉe vortaro.net , ĉar evidente vi ne volis uzi tiun vorton.

Ĉu vi facile elparolas 'dediĉiĝis'??

Urho (Mostrar perfil) 6 de julio de 2014 14:51:24

sergejm:
Oijos:Jen du vortoj, kiujn mi lastatempe renkontis kaj kiujn mi NE povas elparoli.

dediĉiĝis […]
Pri dediĉiĝis : multaj verboj havas sufikson. -iĝi.
Provu elparoli dediĉi-ĝis kaj poste mallongigu la paŭzeton antaŭ -ĝis.
dediĉiĝis ← dediĉiĝi (dediĉ·iĝ·i ← dediĉ·i)

Nu, eble mi ekzercus/elparolus kun etapoj:

   ĵis > ĝis > […] > ĉi:ĝis > di.ĉi:ĝis > de.di.ĉi:ĝis

Oijos (Mostrar perfil) 6 de julio de 2014 15:18:17

Urho:
sergejm:
Oijos:Jen du vortoj, kiujn mi lastatempe renkontis kaj kiujn mi NE povas elparoli.

dediĉiĝis […]
Pri dediĉiĝis : multaj verboj havas sufikson. -iĝi.
Provu elparoli dediĉi-ĝis kaj poste mallongigu la paŭzeton antaŭ -ĝis.
dediĉiĝis ← dediĉiĝi (dediĉ·iĝ·i ← dediĉ·i)

Nu, eble mi ekzercus/elparolus kun etapoj:

   ĵis > ĝis > […] > ĉi:ĝis > di.ĉi:ĝis > de.di.ĉi:ĝis
Ĉu tiu vorto ankaŭ malfacilas al vi?

Urho (Mostrar perfil) 6 de julio de 2014 15:24:57

Oijos:
Urho:
sergejm:
Oijos:Jen du vortoj, kiujn mi lastatempe renkontis kaj kiujn mi NE povas elparoli.

dediĉiĝis […]
Pri dediĉiĝis : multaj verboj havas sufikson. -iĝi.
Provu elparoli dediĉi-ĝis kaj poste mallongigu la paŭzeton antaŭ -ĝis.
dediĉiĝis ← dediĉiĝi (dediĉ·iĝ·i ← dediĉ·i)

Nu, eble mi ekzercus/elparolus kun etapoj:

   ĵis > ĝis > […] > ĉi:ĝis > di.ĉi:ĝis > de.di.ĉi:ĝis
Ĉu tiu vorto ankaŭ malfacilas al vi?
Jes, ĉar en la finna lingvo ne ekzistas literoj/sonoj "ĉ" kaj "ĝ"! malgajo.gif

Volver arriba