Tin nhắn: 30
Nội dung: Esperanto
orthohawk (Xem thông tin cá nhân) 01:34:03 Ngày 12 tháng 6 năm 2014
RiotNrrd:Mi estas usonano, kaj mia denaska lingvo estas la angla.Kiam vi diras la anglan vorton "butter", ĉu vi uzas la veran t-sonon? Aŭ ĉu vi uzas ion kiu sonas kiel mola "d"?
Mi ne povas trili la r. Mia buŝo ne povas fari, kaj ĝi sonas malbone kiam mi penas. Mi uzas la anglan r, kvankam mi scias ke ĝi ne estas tute ĝusta.
Mi ankaŭ trovas la -iuj kombinaĵon tre malfacila prononci ĝuste. Sonas plejparte kiel "iŭi" (anglalitere, "eewee" ) kiam mi diras ĝin.
Plejparte, tamen, mi uzas Esperanton skribe, ne parole, kaj tial ne ekzercas mian buŝon multe.
Se la "d", do, vi havas sonon kiun vi povas uzi anstataŭ la anglan r-sonon. Ĝi nomiĝas la "alveola frapeto" kiu estas tre bona anstataŭaĵo por la angla "r".
orthohawk (Xem thông tin cá nhân) 01:42:52 Ngày 12 tháng 6 năm 2014
nornen:Kiuj Esperantaj sonoj estas malfacile elparoleblaj por vi? (ekz. "ĥ", "sc", "ĵ", ...)Mi estas usonano kun la angla kiel denaska lingvo.
Kiuj Esperantaj vortkomencaj sonoj estas malfacile elparoleblaj por vi? (ekz. "st-", "ŝt-", "pf-", ...)
Kiuj Esperantaj sonoj estas malfacile diferencigeblaj por vi? (ekz. "ĥ-h", "n-nn", "l-ll", "eŭ-oj", "ĵ-ĝ", "ĵ-ŝ", "s-z", "b-p", "p-f", "g-k-ĥ", "str-ŝtr", ...)
Bonvolu sciigi vian denaskan lingvon.
Ne estas iu ajn sono en Esperanto kiu estas, por mi, malfacila; sed ja estas iuj kiuj estas malpli facila ol aliaj: la komenca "sc" ekzemple.
La ĥ estas alia problemo, sed por alia kialo: Mi emas elparoli ĝin uvule anstataŭ velare.
Dum multaj jaroj mi elparolis la nen- korelativojn kun la akcento sur la "nen" anstataŭ la "i", sed homo iame min korektis.
raffadalbo (Xem thông tin cá nhân) 19:27:13 Ngày 14 tháng 6 năm 2014
nornen:Kiuj Esperantaj sonoj estas malfacile elparoleblaj por vi? (ekz. "ĥ", "sc", "ĵ", ...)Por mi "sc" estas malfacila sono.
Ankaŭ "ekzemple" kaj similaj sonoj ne estas precizaj: "ks" aŭ "gz".
nornen:Kiuj Esperantaj vortkomencaj sonoj estas malfacile elparoleblaj por vi? (ekz. "st-", "ŝt-", "pf-", ...)Nur "sc".
nornen:Kiuj Esperantaj sonoj estas malfacile diferencigeblaj por vi? (ekz. "ĥ-h", "n-nn", "l-ll", "eŭ-oj", "ĵ-ĝ", "ĵ-ŝ", "s-z", "b-p", "p-f", "g-k-ĥ", "str-ŝtr", ...)Eble "ĥ-h". Kaj en iuj paroloj "j-i".
nornen:Bonvolu sciigi vian denaskan lingvon.La italan.
Oijos (Xem thông tin cá nhân) 14:40:42 Ngày 04 tháng 7 năm 2014
dediĉiĝis
fromaĝrabotilo
Ĝenerale kiam ĝ-litero estas ene de vorto, mi ne povas elparoli ĝin. Pli facilas, kiam ĝo estas la unua litero en vorto. Tiam estas 15–30 centona ŝanco, ke elparolo sukcesas.
m_v (Xem thông tin cá nhân) 14:58:39 Ngày 04 tháng 7 năm 2014
ŝranko
ŝrapnelo
ŝraubo
ŝriki
ŝroto
sergejm (Xem thông tin cá nhân) 16:26:31 Ngày 04 tháng 7 năm 2014
Oijos:Jen du vortoj, kiujn mi lastatempe renkontis kaj kiujn mi NE povas elparoli.Elparolu: fromaĝo-rabotilo. Fakte, estas pli bone enmeti -o- en tiajn vortojn.
dediĉiĝis
fromaĝrabotilo
Ĝenerale kiam ĝ-litero estas ene de vorto, mi ne povas elparoli ĝin. Pli facilas, kiam ĝo estas la unua litero en vorto. Tiam estas 15–30 centona ŝanco, ke elparolo sukcesas.
Pri dediĉiĝis : multaj verboj havas sufikson. -iĝi.
Provu elparoli dediĉi-ĝis kaj poste mallongigu la paŭseton antaŭ -ĝis.
Oijos (Xem thông tin cá nhân) 19:07:01 Ngày 04 tháng 7 năm 2014
sergejm:Jes, pli bone elparoli kaj ankaŭ skribi fromaĝorabotilo.Oijos:Jen du vortoj, kiujn mi lastatempe renkontis kaj kiujn mi NE povas elparoli.Elparolu: fromaĝo-rabotilo. Fakte, estas pli bone enmeti -o- en tiajn vortojn.
dediĉiĝis
fromaĝrabotilo
Ĝenerale kiam ĝ-litero estas ene de vorto, mi ne povas elparoli ĝin. Pli facilas, kiam ĝo estas la unua litero en vorto. Tiam estas 15–30 centona ŝanco, ke elparolo sukcesas.
Pri dediĉiĝis : multaj verboj havas sufikson. -iĝi.
Provu elparoli dediĉi-ĝis kaj poste mallongigu la paŭseton antaŭ -ĝis.
dediĉiĝis malfacilas pro ĉo antaŭ -iĝi. Mi elparolas: 'dediĉiĈis' aŭ eĉ 'dediĉiCis'.
Bonvolu kontroli sencojn paŭsi kaj paŭzi ĉe vortaro.net , ĉar evidente vi ne volis uzi tiun vorton.
Ĉu vi facile elparolas 'dediĉiĝis'??
Urho (Xem thông tin cá nhân) 14:51:24 Ngày 06 tháng 7 năm 2014
sergejm:dediĉiĝis ← dediĉiĝi (dediĉ·iĝ·i ← dediĉ·i)Oijos:Jen du vortoj, kiujn mi lastatempe renkontis kaj kiujn mi NE povas elparoli.Pri dediĉiĝis : multaj verboj havas sufikson. -iĝi.
dediĉiĝis […]
Provu elparoli dediĉi-ĝis kaj poste mallongigu la paŭzeton antaŭ -ĝis.
Nu, eble mi ekzercus/elparolus kun etapoj:
ĵis > ĝis > […] > ĉi:ĝis > di.ĉi:ĝis > de.di.ĉi:ĝis
Oijos (Xem thông tin cá nhân) 15:18:17 Ngày 06 tháng 7 năm 2014
Urho:Ĉu tiu vorto ankaŭ malfacilas al vi?sergejm:dediĉiĝis ← dediĉiĝi (dediĉ·iĝ·i ← dediĉ·i)Oijos:Jen du vortoj, kiujn mi lastatempe renkontis kaj kiujn mi NE povas elparoli.Pri dediĉiĝis : multaj verboj havas sufikson. -iĝi.
dediĉiĝis […]
Provu elparoli dediĉi-ĝis kaj poste mallongigu la paŭzeton antaŭ -ĝis.
Nu, eble mi ekzercus/elparolus kun etapoj:
ĵis > ĝis > […] > ĉi:ĝis > di.ĉi:ĝis > de.di.ĉi:ĝis
Urho (Xem thông tin cá nhân) 15:24:57 Ngày 06 tháng 7 năm 2014
Oijos:Jes, ĉar en la finna lingvo ne ekzistas literoj/sonoj "ĉ" kaj "ĝ"!Urho:Ĉu tiu vorto ankaŭ malfacilas al vi?sergejm:dediĉiĝis ← dediĉiĝi (dediĉ·iĝ·i ← dediĉ·i)Oijos:Jen du vortoj, kiujn mi lastatempe renkontis kaj kiujn mi NE povas elparoli.Pri dediĉiĝis : multaj verboj havas sufikson. -iĝi.
dediĉiĝis […]
Provu elparoli dediĉi-ĝis kaj poste mallongigu la paŭzeton antaŭ -ĝis.
Nu, eble mi ekzercus/elparolus kun etapoj:
ĵis > ĝis > […] > ĉi:ĝis > di.ĉi:ĝis > de.di.ĉi:ĝis
