Berichten: 30
Taal: Esperanto
nornen (Profiel tonen) 2 juni 2014 19:02:14
Kiuj Esperantaj vortkomencaj sonoj estas malfacile elparoleblaj por vi? (ekz. "st-", "ŝt-", "pf-", ...)
Kiuj Esperantaj sonoj estas malfacile diferencigeblaj por vi? (ekz. "ĥ-h", "n-nn", "l-ll", "eŭ-oj", "ĵ-ĝ", "ĵ-ŝ", "s-z", "b-p", "p-f", "g-k-ĥ", "str-ŝtr", ...)
Bonvolu sciigi vian denaskan lingvon.
Rugxdoma (Profiel tonen) 2 juni 2014 19:32:01
nornen:Kiuj Esperantaj sonoj estas malfacile elparoleblaj por vi? (ekz. "ĥ", "sc", "ĵ", ...)Neniu.
nornen:Kiuj Esperantaj vortkomencaj sonoj estas malfacile elparoleblaj por vi? (ekz. "st-", "ŝt-", "pf-", ...)Neniu.
nornen:Kiuj Esperantaj sonoj estas malfacile diferencigeblaj por vi? (ekz. "ĥ-h", "n-nn", "l-ll", "eŭ-oj", "ĵ-ĝ", "ĵ-ŝ", , "b-p", "p-f", "g-k-ĥ", "str-ŝtr", ...)"n-nn", "l-ll" estas malfacile diferencigeblaj kiam mi aŭdas ilin. Tio estas ĉar la elparolo ofte ne estas klara. La kompreno tamen ne suferas pro tio.
Skribe "s-z" problemas iom. Mi ofte ne certas ĉu mi skribu "peza" aŭ "pesa" ktp.
nornen:Bonvolu skiigi vian denaskan lingvon.La sveda.
bartlett22183 (Profiel tonen) 2 juni 2014 19:34:01
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
robbkvasnak (Profiel tonen) 2 juni 2014 20:17:26
efilzeo (Profiel tonen) 2 juni 2014 20:25:42
nornen (Profiel tonen) 2 juni 2014 21:05:20
robbkvasnak:Bv klarigi kiel skiigi lingvon...Dankon. Mi ĝustigis la con.
bryku (Profiel tonen) 2 juni 2014 21:42:41
robbkvasnak (Profiel tonen) 2 juni 2014 21:43:27
Mi ne havas iun ajn problemojn kun la elparolo de sonoj en Esperanto. Mia unua lingvo estas la germana (frankona dialekto) kaj mia dua lingvo la usona angla de la mezokicidento. Mi eklernis Esperanton samtempe kun la franca kiam mi pli-malpli aĝis 13 jara - mi tiam loĝis en Lausanne (Lozan) Svisio. Mi evitas la sonon "ĥ" ĉar mi scias ke ĝi malfacilas por multaj homoj.
Se vi celas krei lingvon kun sonoj facilelparoleblaj por plenkreskuloj de la tuta mondo (infanoj ĝenerale ne havas malfacilaĵojn - kaj tion mi diras kiel eksa instruisto de la hispana al infanĝardenanetoj de multaj diversaj kulturoj) vi plej verŝajne restus kun eble 6 sonoj" /a/ /i/ /o/ kaj aŭ /p/ aŭ /b/; /g/ aŭ /k; kaj /t/ aŭ /d/. Do la vortoj devus esti treeeeeeeeeee longaaaaaaaj kun multaj silaboj AŬ vi povus uzi tonojn kiel en multaj lingvoj.
iqlight (Profiel tonen) 2 juni 2014 22:48:06
ŭ ne ekzistas en la hungara lingvo, sed tiu sono estas facile prononcebla.
mi pensas, ke por ni, hungaroj, problemon kaŭzas nur la akcento sur la antaŭlasta silabo.
en la hungara akcento estas ĉiam sur la unua silabo.
mi povas akcentigi ankaŭ la antaŭlastan silabon, sed ankaŭ la unua estos akcentata.
Eltwish (Profiel tonen) 2 juni 2014 23:33:59
Mi konfesas, ke mi senhonte malevitas la ĥ, simple ĉar mi tre ŝatas ĝin. Eble pro ĝia malofteco, ĥaoso impresas min multe pli forte ol kaoso.