Kwa maudhui

Malfacilaj elparolaĵoj

ya nornen, 2 Juni 2014

Ujumbe: 30

Lugha: Esperanto

nornen (Wasifu wa mtumiaji) 2 Juni 2014 7:02:14 alasiri

Kiuj Esperantaj sonoj estas malfacile elparoleblaj por vi? (ekz. "ĥ", "sc", "ĵ", ...)
Kiuj Esperantaj vortkomencaj sonoj estas malfacile elparoleblaj por vi? (ekz. "st-", "ŝt-", "pf-", ...)
Kiuj Esperantaj sonoj estas malfacile diferencigeblaj por vi? (ekz. "ĥ-h", "n-nn", "l-ll", "eŭ-oj", "ĵ-ĝ", "ĵ-ŝ", "s-z", "b-p", "p-f", "g-k-ĥ", "str-ŝtr", ...)

Bonvolu sciigi vian denaskan lingvon.

Rugxdoma (Wasifu wa mtumiaji) 2 Juni 2014 7:32:01 alasiri

nornen:Kiuj Esperantaj sonoj estas malfacile elparoleblaj por vi? (ekz. "ĥ", "sc", "ĵ", ...)
Neniu.

nornen:Kiuj Esperantaj vortkomencaj sonoj estas malfacile elparoleblaj por vi? (ekz. "st-", "ŝt-", "pf-", ...)
Neniu.

nornen:Kiuj Esperantaj sonoj estas malfacile diferencigeblaj por vi? (ekz. "ĥ-h", "n-nn", "l-ll", "eŭ-oj", "ĵ-ĝ", "ĵ-ŝ", , "b-p", "p-f", "g-k-ĥ", "str-ŝtr", ...)
"n-nn", "l-ll" estas malfacile diferencigeblaj kiam mi aŭdas ilin. Tio estas ĉar la elparolo ofte ne estas klara. La kompreno tamen ne suferas pro tio.
Skribe "s-z" problemas iom. Mi ofte ne certas ĉu mi skribu "peza" aŭ "pesa" ktp.

nornen:Bonvolu skiigi vian denaskan lingvon.
La sveda.

bartlett22183 (Wasifu wa mtumiaji) 2 Juni 2014 7:34:01 alasiri

Mia denaska lingvo estas la angla, sed neniu el tiuj sonoj kaŭzas malfacilecojn relate min. ridulo.gif Ofte mi miris, ke multaj angloparolantaj plendas je tiuj sonkombinaĵoj. Miaopinie, ili estas facile.

robbkvasnak (Wasifu wa mtumiaji) 2 Juni 2014 8:17:26 alasiri

Bv klarigi kiel skiigi lingvon...

efilzeo (Wasifu wa mtumiaji) 2 Juni 2014 8:25:42 alasiri

mi havis problemon kun la elparolo de "sc", sed mi solvis ĝin baldaŭ.

nornen (Wasifu wa mtumiaji) 2 Juni 2014 9:05:20 alasiri

robbkvasnak:Bv klarigi kiel skiigi lingvon...
Dankon. Mi ĝustigis la con.

bryku (Wasifu wa mtumiaji) 2 Juni 2014 9:42:41 alasiri

Por poloj Esperanto estas tre simpla kaj facila lingvo skribe kaj fonetike, ni nur devas memori, ke la vokalo "i" ne "moligas" la konsonantojn "c", "l", "n", "s" kaj "z" kaj ĝi estas elparolata dise. Post dek minutoj da ekzercado la problemo malaperas.

robbkvasnak (Wasifu wa mtumiaji) 2 Juni 2014 9:43:27 alasiri

Bone, mi nun skios pli trankvile, hehe.
Mi ne havas iun ajn problemojn kun la elparolo de sonoj en Esperanto. Mia unua lingvo estas la germana (frankona dialekto) kaj mia dua lingvo la usona angla de la mezokicidento. Mi eklernis Esperanton samtempe kun la franca kiam mi pli-malpli aĝis 13 jara - mi tiam loĝis en Lausanne (Lozan) Svisio. Mi evitas la sonon "ĥ" ĉar mi scias ke ĝi malfacilas por multaj homoj.
Se vi celas krei lingvon kun sonoj facilelparoleblaj por plenkreskuloj de la tuta mondo (infanoj ĝenerale ne havas malfacilaĵojn - kaj tion mi diras kiel eksa instruisto de la hispana al infanĝardenanetoj de multaj diversaj kulturoj) vi plej verŝajne restus kun eble 6 sonoj" /a/ /i/ /o/ kaj aŭ /p/ aŭ /b/; /g/ aŭ /k; kaj /t/ aŭ /d/. Do la vortoj devus esti treeeeeeeeeee longaaaaaaaj kun multaj silaboj AŬ vi povus uzi tonojn kiel en multaj lingvoj.

iqlight (Wasifu wa mtumiaji) 2 Juni 2014 10:48:06 alasiri

mia denaska lingvo estas la hungara.

ŭ ne ekzistas en la hungara lingvo, sed tiu sono estas facile prononcebla.

mi pensas, ke por ni, hungaroj, problemon kaŭzas nur la akcento sur la antaŭlasta silabo.
en la hungara akcento estas ĉiam sur la unua silabo.
mi povas akcentigi ankaŭ la antaŭlastan silabon, sed ankaŭ la unua estos akcentata.

Eltwish (Wasifu wa mtumiaji) 2 Juni 2014 11:33:59 alasiri

Mi parolas la anglan denaske, sed kiam mi studis lingvistikon, ni ekzercis nin en la prononcado de la plejparto de la eblaj sonoj de la homa parolilo (kaj kvazaŭ kolektis ilin - "Ho, tiu lingvo havas dekkvin vokalojn kaj tri klakojn!" ), do nenio el Esperanto surprizegis min, sed ve, mi ankoraŭ ofte balbutas ĉe "ŝr", kiel en ŝranko. Ĝia devena "schr" de la germana estas tute malabsurda kunmetaĵo, sed mi riverencus je la lango de Zamenhof, se vere estus tiel, ke post lia unua prova Esperantigo de tiu sono, li senprobleme pensis "jes ja, tute taŭga."

Mi konfesas, ke mi senhonte malevitas la ĥ, simple ĉar mi tre ŝatas ĝin. Eble pro ĝia malofteco, ĥaoso impresas min multe pli forte ol kaoso.

Kurudi juu