Futbala Mondpokalo
de nigra_rivereto, 4 iunie 2014
Contribuții/Mesaje: 96
Limbă: Esperanto
marcuscf (Arată profil) 14 iunie 2014, 18:24:23
Oijos:Kvankam mi ne multe ŝatas brazilajn politikistojn, mi komprenas ke ekzistas landoj en pli malbona situacio.Salikoko:Terurĉjo, mi bone komprenas vian spritaĵon, sed Prezidento Putin almenaŭ li estas patrioto kompare kun brazilaj politikistoj mi garantias al vi ke li vere estas sanktulo, omaĝo al li mi ŝanĝas mian diraĵo: ĉiuj brazilaj politikistoj estas stratulinaj filoj. Gratulon, al la brazilaj ĉiesulinoj viaj filoj regas Brazilon!!!Ĉu vi ne sciis, ke Putin malŝparegis por 2014 Vintraj Olimpikoj pli ol 51 miliardoj da usonaj dolaroj. Brazilo malŝparis por 2014 vira piedpilkada finturniro ĉirkaŭ kvinonon de tiu sumo. Do, mi konkludas, ke Putin pli malbonas laŭ ĉi tiu metodo.
Rusoj do havis multe pli da kaŭzoj protesti. Sed en Brazilo oni povas protesti, kiam en Rusio oni ne povas sekure.
Kial vi malestimas profesion de amorist(in)oj? Ĉu tio laboro estas kontraŭleĝa en Brazilo?
Mi ne sciis ke Rusio elspezis tiel grandan sumon da mono por tiuj ludoj...
Roberto12 (Arată profil) 14 iunie 2014, 19:08:42
baibaibibi:Ĉu vi ne ŝatas tikitakan futbalmanieron?Jes, mi trovas ĝin frustra kaj malekscita. Sed mi koncedas ke ĝi funkciis sukcese.
bengthed (Arată profil) 14 iunie 2014, 20:47:27
Mi ne volas diri estas simila por ĉiuj homoj, sed kiam mi aŭskultas piedpilkon mi sentas min streĉita, kaj kvankam la ludo evoluas laŭ mia volo mi ne estas kontenta aŭ sata. Mi volas havi pli, pli – pli. Mi iĝas malpli, malpli – malpli.
La plej bona solvo por mi estas ne aŭskulti la ĉampionadon, nek la finalo. Sed mi tre ŝatas ludi gitaron kaj tion mi faros anstataŭ.
Paulinho (Arată profil) 14 iunie 2014, 21:46:07
Teruĉjo demandis: ĉu neĝo kaj glacio (onidire vintro venis en Brazilon ) ne malhelpas ludi futbalon?Kara kompano. Nia vintro havas temperaturojn de 30 gradoj Celsius.
horsto (Arată profil) 15 iunie 2014, 01:11:05
bengthed:Kiam mi estis knabeto mi ne trovis la volon fari golon piedpilke. Kiam mi kreskis mi ne tre evoluiĝis sporteme, sed mi estis inteligenta kaj tial havis talanton por mensoludoj. Jam mi ludas nenion, ĉar mi eltrovis, ke ĉiu konkurso vekas miajn plej malbonajn flankojn.Vi ŝajne havas nian rilaton al futbalo. Kial do vi kontribuas en fadeno pri la futbala mondpokalo?
Mi ne volas diri estas simila por ĉiuj homoj, sed kiam mi aŭskultas piedpilkon mi sentas min streĉita, kaj kvankam la ludo evoluas laŭ mia volo mi ne estas kontenta aŭ sata. Mi volas havi pli, pli – pli. Mi iĝas malpli, malpli – malpli.
La plej bona solvo por mi estas ne aŭskulti la ĉampionadon, nek la finalo. Sed mi tre ŝatas ludi gitaron kaj tion mi faros anstataŭ.
Kaj vi pli ŝatas ludi gitaron. Treege interese. Certe via gitaraj klopodoj estas pli valoraj ol ĉiuj klopodoj de profesiaj futbalistoj iam ajn.
robbkvasnak (Arată profil) 15 iunie 2014, 02:23:45
Mi faktis sopiris vidi ludon inter Liechtenstein kaj Domeniko sed oni ne montras tiun ĉi-foje. Eble ni spertos Ĉinion kontraŭ Japanio - kaj kiam nie ĉiuj devos kuri en sekuran lokon por protekti nin.
bengthed (Arată profil) 15 iunie 2014, 16:00:31
horsto:Vi ŝajne havas nian rilaton al futbalo. Kial do vi kontribuas en fadeno pri la futbala mondpokalo?Jes, vi pravas, mi havas rilaton al futbalo. Mi antaŭe subtenis Brazilon kaj malsubtenis alian landon. Sed jam mi lasas la rezulton. Danko por via apogo.
Kaj vi pli ŝatas ludi gitaron. Treege interese. Certe via gitaraj klopodoj estas pli valoraj ol ĉiuj klopodoj de profesiaj futbalistoj iam ajn.
robbkvasnak (Arată profil) 15 iunie 2014, 17:20:35
nornen (Arată profil) 16 iunie 2014, 20:57:13
robbkvasnak (Arată profil) 16 iunie 2014, 21:25:26
https://www.youtube.com/watch?v=uhPNn3xhhus