Kwa maudhui

Futbala Mondpokalo

ya nigra_rivereto, 4 Juni 2014

Ujumbe: 96

Lugha: Esperanto

marcuscf (Wasifu wa mtumiaji) 14 Juni 2014 6:24:23 alasiri

Oijos:
Salikoko:Terurĉjo, mi bone komprenas vian spritaĵon, sed Prezidento Putin almenaŭ li estas patrioto kompare kun brazilaj politikistoj mi garantias al vi ke li vere estas sanktulo, omaĝo al li mi ŝanĝas mian diraĵo: ĉiuj brazilaj politikistoj estas stratulinaj filoj. Gratulon, al la brazilaj ĉiesulinoj viaj filoj regas Brazilon!!!
Ĉu vi ne sciis, ke Putin malŝparegis por 2014 Vintraj Olimpikoj pli ol 51 miliardoj da usonaj dolaroj. Brazilo malŝparis por 2014 vira piedpilkada finturniro ĉirkaŭ kvinonon de tiu sumo. Do, mi konkludas, ke Putin pli malbonas laŭ ĉi tiu metodo.

Rusoj do havis multe pli da kaŭzoj protesti. Sed en Brazilo oni povas protesti, kiam en Rusio oni ne povas sekure.

Kial vi malestimas profesion de amorist(in)oj? Ĉu tio laboro estas kontraŭleĝa en Brazilo?
Kvankam mi ne multe ŝatas brazilajn politikistojn, mi komprenas ke ekzistas landoj en pli malbona situacio.

Mi ne sciis ke Rusio elspezis tiel grandan sumon da mono por tiuj ludoj...

Roberto12 (Wasifu wa mtumiaji) 14 Juni 2014 7:08:42 alasiri

baibaibibi:Ĉu vi ne ŝatas tikitakan futbalmanieron?
Jes, mi trovas ĝin frustra kaj malekscita. Sed mi koncedas ke ĝi funkciis sukcese.

bengthed (Wasifu wa mtumiaji) 14 Juni 2014 8:47:27 alasiri

Kiam mi estis knabeto mi ne trovis la volon fari golon piedpilke. Kiam mi kreskis mi ne tre evoluiĝis sporteme, sed mi estis inteligenta kaj tial havis talanton por mensoludoj. Jam mi ludas nenion, ĉar mi eltrovis, ke ĉiu konkurso vekas miajn plej malbonajn flankojn.

Mi ne volas diri estas simila por ĉiuj homoj, sed kiam mi aŭskultas piedpilkon mi sentas min streĉita, kaj kvankam la ludo evoluas laŭ mia volo mi ne estas kontenta aŭ sata. Mi volas havi pli, pli – pli. Mi iĝas malpli, malpli – malpli.

La plej bona solvo por mi estas ne aŭskulti la ĉampionadon, nek la finalo. Sed mi tre ŝatas ludi gitaron kaj tion mi faros anstataŭ.

Paulinho (Wasifu wa mtumiaji) 14 Juni 2014 9:46:07 alasiri

Teruĉjo demandis: ĉu neĝo kaj glacio (onidire vintro venis en Brazilon okulumo.gif) ne malhelpas ludi futbalon?
Kara kompano. Nia vintro havas temperaturojn de 30 gradoj Celsius.

horsto (Wasifu wa mtumiaji) 15 Juni 2014 1:11:05 asubuhi

bengthed:Kiam mi estis knabeto mi ne trovis la volon fari golon piedpilke. Kiam mi kreskis mi ne tre evoluiĝis sporteme, sed mi estis inteligenta kaj tial havis talanton por mensoludoj. Jam mi ludas nenion, ĉar mi eltrovis, ke ĉiu konkurso vekas miajn plej malbonajn flankojn.

Mi ne volas diri estas simila por ĉiuj homoj, sed kiam mi aŭskultas piedpilkon mi sentas min streĉita, kaj kvankam la ludo evoluas laŭ mia volo mi ne estas kontenta aŭ sata. Mi volas havi pli, pli – pli. Mi iĝas malpli, malpli – malpli.

La plej bona solvo por mi estas ne aŭskulti la ĉampionadon, nek la finalo. Sed mi tre ŝatas ludi gitaron kaj tion mi faros anstataŭ.
Vi ŝajne havas nian rilaton al futbalo. Kial do vi kontribuas en fadeno pri la futbala mondpokalo?
Kaj vi pli ŝatas ludi gitaron. Treege interese. Certe via gitaraj klopodoj estas pli valoraj ol ĉiuj klopodoj de profesiaj futbalistoj iam ajn.

robbkvasnak (Wasifu wa mtumiaji) 15 Juni 2014 2:23:45 asubuhi

post la tikitaki tikitaki venas ĝenerale hoj, hoj, hoj! - De tiuj ŝaĝaj vorotj ni komprenas la profundon de la homa misterio en la universo. Post mallonga laŭdkanto al la dioj de la pilko, mi preĝos por ne senfina promicikampajno kun kapoj de gajnintoj kiu ŝatas tiun jogurton aŭ volas aĉeti tiun glaciaĵon.... Fakte, la "hoj, hoj, hoj" venas de la profitemuloj kiuj uzas la germanan slangesprimo Heŭ por paroli pri mono. Do tikitaki tikitaki - Heu, Heu, Heu und der Groschen in den Beutel springt (kaj saltas la monero en la saketon)
Mi faktis sopiris vidi ludon inter Liechtenstein kaj Domeniko sed oni ne montras tiun ĉi-foje. Eble ni spertos Ĉinion kontraŭ Japanio - kaj kiam nie ĉiuj devos kuri en sekuran lokon por protekti nin.

bengthed (Wasifu wa mtumiaji) 15 Juni 2014 4:00:31 alasiri

horsto:Vi ŝajne havas nian rilaton al futbalo. Kial do vi kontribuas en fadeno pri la futbala mondpokalo?
Kaj vi pli ŝatas ludi gitaron. Treege interese. Certe via gitaraj klopodoj estas pli valoraj ol ĉiuj klopodoj de profesiaj futbalistoj iam ajn.
Jes, vi pravas, mi havas rilaton al futbalo. Mi antaŭe subtenis Brazilon kaj malsubtenis alian landon. Sed jam mi lasas la rezulton. Danko por via apogo.

robbkvasnak (Wasifu wa mtumiaji) 15 Juni 2014 5:20:35 alasiri

Mi apogas Germanion kun teamo de denaskaj germanoj de tre diversaj kulturoj!

nornen (Wasifu wa mtumiaji) 16 Juni 2014 8:57:13 alasiri

Kio signifas tio?

robbkvasnak (Wasifu wa mtumiaji) 16 Juni 2014 9:25:26 alasiri

En Esperanto, kiel en la germana, himno signifas "nacian kanton" - en la angla "national anthem". Por mi tiu ĉi kanto estas pli bela:

https://www.youtube.com/watch?v=uhPNn3xhhus

Kurudi juu