글: 96
언어: Esperanto
nigra_rivereto (프로필 보기) 2014년 6월 27일 오전 12:24:44
Finiĝis la unua fazo kaj estas difinitaj la matĉoj de la okonfinaloj:
Sabate 28/06 - 13-a h. - Brazilo x Ĉilio
Sabate 28/06 - 17-a h. - Kolombio x Urugvajo
Dimanĉe 29/06 - 13-a h. - Nederlando x Meksiko
Dimanĉe 29/06 - 17-a h. - Kostariko x Grekio
Lunde 30/06 - 13-a h. - Francio x Niĝerio
Lunde 30/06 - 17-a h. - Germanio x Alĝerio
Marde 01/07 - 13-a h. - Argentino x Svislando
Marde 01/07 - 17-a h. - Belgio x Usono
*horoj laŭ la brazila tempo*
Lakiro (프로필 보기) 2014년 6월 27일 오전 9:00:25
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Estas tia profesio "la Patrion malhonori".
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Roberto12 (프로필 보기) 2014년 6월 27일 오전 9:41:50
nigra_rivereto:Sabate 28/06 - 13-a h. - Brazilo x ĈilioKelkaj bonaj matĉoj ĉi tie. Mi antaŭdiras ke la grupvenkintoj venkos ĉiujn el ili, krom Belgio/Usono, por kiu mi ne havas antaŭdiron. Kaj venko kontraŭ Meksiko ne estos facila por Nederlando.
Sabate 28/06 - 17-a h. - Kolombio x Urugvajo
Dimanĉe 29/06 - 13-a h. - Nederlando x Meksiko
Dimanĉe 29/06 - 17-a h. - Kostariko x Grekio
Lunde 30/06 - 13-a h. - Francio x Niĝerio
Lunde 30/06 - 17-a h. - Germanio x Alĝerio
Marde 01/07 - 13-a h. - Argentino x Svislando
Marde 01/07 - 17-a h. - Belgio x Usono
pedroluis (프로필 보기) 2014년 6월 29일 오전 9:49:05
horsto (프로필 보기) 2014년 6월 29일 오후 10:22:20
pedroluis:Kion vi pensas pri Luis Suarez?Li estas bona mordisto, ĉu ne?
Sed kompreneble li ne faris tion intence. Li ja oficiale deklaris ke li perdis sian ekvilibron kaj falis sur sian kontraŭulon. Bedaŭrinde lia buŝo estis malfermita kaj iel iu parto de la kontraŭulo eniris sian buŝon. Pro la doloro li tiam senintence mordis.
m_v (프로필 보기) 2014년 7월 1일 오후 6:38:08
Roberto12:Kelkaj bonaj matĉoj ĉi tie. Mi antaŭdiras ke la grupvenkintoj venkos ĉiujn el ili, krom Belgio/Usono, por kiu mi ne havas antaŭdiron. Kaj venko kontraŭ Meksiko ne estos facila por Nederlando.Haha, vi pravis, gratulon.
![ridego.gif](/images/smileys/ridego.gif)
Roberto12 (프로필 보기) 2014년 7월 2일 오전 8:50:40
m_v:Haha, vi pravis, gratulon.Ja! Mi deziras ke mi metis mian monon kie mia buŝo estis (anglalingva idiomo) kaj vetis.
nigra_rivereto (프로필 보기) 2014년 7월 2일 오후 2:02:31
Roberto12 skribis:Ankaŭ Germanio, Francio, Argentino kaj ĉefe Brazilo ne facile venkis.
Kaj venko kontraŭ Meksiko ne estos facila por Nederlando.
Brazilo plian fojon ne bone ludis tamen estis bonŝanca en la penalŝotado, oni atendis pli de Brazilo en ĉi tiu mondpokalo. Mi daŭre ne fidas je la brazila teamo.
Ankaŭ Argentino ankoraŭ ne ludis bonan piedpilkon. Finalo Brazilo x Argentino fariĝas malprobabla.
nigra_rivereto (프로필 보기) 2014년 7월 2일 오후 2:10:10
vendrede 04/07 - 13-a h. - Francio x Germanio
vendrede 04/07 - 17-a h. - Brazilo x Kolombio
sabate 05/07 - 13-a h. - Argentino x Belgio
sabate 05/07 - 17-a h. - Nederlando x Kostariko
*horoj laŭ la brazila horzono*
pedroluis (프로필 보기) 2014년 7월 2일 오후 2:19:36
Ĉu Belgio povos venki Argentinon?
Mi ne scias sed, laŭ me, ĉi tiu mondpokalo estas tre interesa.