去目錄頁

Futbala Mondpokalo

nigra_rivereto, 2014年6月4日

讯息: 96

语言: Esperanto

nigra_rivereto (显示个人资料) 2014年6月27日上午12:24:44

Hodiaŭ okazis 4 matĉoj: Germanio 1 x 0 Usono, Portugalio 2 x 1 Ganao, Rusio 1 x 1 Alĝerio, Belgio 1 x 0 Sud-Koreio

Finiĝis la unua fazo kaj estas difinitaj la matĉoj de la okonfinaloj:

Sabate 28/06 - 13-a h. - Brazilo x Ĉilio
Sabate 28/06 - 17-a h. - Kolombio x Urugvajo

Dimanĉe 29/06 - 13-a h. - Nederlando x Meksiko
Dimanĉe 29/06 - 17-a h. - Kostariko x Grekio

Lunde 30/06 - 13-a h. - Francio x Niĝerio
Lunde 30/06 - 17-a h. - Germanio x Alĝerio

Marde 01/07 - 13-a h. - Argentino x Svislando
Marde 01/07 - 17-a h. - Belgio x Usono

*horoj laŭ la brazila tempo*

Lakiro (显示个人资料) 2014年6月27日上午9:00:25

Pri rusaj futbalistoj. ridulo.gif
Estas tia profesio "la Patrion malhonori". ridulo.gif ridulo.gif ridulo.gif

Roberto12 (显示个人资料) 2014年6月27日上午9:41:50

nigra_rivereto:Sabate 28/06 - 13-a h. - Brazilo x Ĉilio
Sabate 28/06 - 17-a h. - Kolombio x Urugvajo

Dimanĉe 29/06 - 13-a h. - Nederlando x Meksiko
Dimanĉe 29/06 - 17-a h. - Kostariko x Grekio

Lunde 30/06 - 13-a h. - Francio x Niĝerio
Lunde 30/06 - 17-a h. - Germanio x Alĝerio

Marde 01/07 - 13-a h. - Argentino x Svislando
Marde 01/07 - 17-a h. - Belgio x Usono
Kelkaj bonaj matĉoj ĉi tie. Mi antaŭdiras ke la grupvenkintoj venkos ĉiujn el ili, krom Belgio/Usono, por kiu mi ne havas antaŭdiron. Kaj venko kontraŭ Meksiko ne estos facila por Nederlando.

pedroluis (显示个人资料) 2014年6月29日上午9:49:05

Kion vi pensas pri Luis Suarez?

horsto (显示个人资料) 2014年6月29日下午10:22:20

pedroluis:Kion vi pensas pri Luis Suarez?
Li estas bona mordisto, ĉu ne?
Sed kompreneble li ne faris tion intence. Li ja oficiale deklaris ke li perdis sian ekvilibron kaj falis sur sian kontraŭulon. Bedaŭrinde lia buŝo estis malfermita kaj iel iu parto de la kontraŭulo eniris sian buŝon. Pro la doloro li tiam senintence mordis.

m_v (显示个人资料) 2014年7月1日下午6:38:08

Roberto12:Kelkaj bonaj matĉoj ĉi tie. Mi antaŭdiras ke la grupvenkintoj venkos ĉiujn el ili, krom Belgio/Usono, por kiu mi ne havas antaŭdiron. Kaj venko kontraŭ Meksiko ne estos facila por Nederlando.
Haha, vi pravis, gratulon. ridego.gif

Roberto12 (显示个人资料) 2014年7月2日上午8:50:40

m_v:Haha, vi pravis, gratulon. ridego.gif
Ja! Mi deziras ke mi metis mian monon kie mia buŝo estis (anglalingva idiomo) kaj vetis.

nigra_rivereto (显示个人资料) 2014年7月2日下午2:02:31

Roberto12 skribis:

Kaj venko kontraŭ Meksiko ne estos facila por Nederlando.
Ankaŭ Germanio, Francio, Argentino kaj ĉefe Brazilo ne facile venkis.
Brazilo plian fojon ne bone ludis tamen estis bonŝanca en la penalŝotado, oni atendis pli de Brazilo en ĉi tiu mondpokalo. Mi daŭre ne fidas je la brazila teamo.
Ankaŭ Argentino ankoraŭ ne ludis bonan piedpilkon. Finalo Brazilo x Argentino fariĝas malprobabla.

nigra_rivereto (显示个人资料) 2014年7月2日下午2:10:10

Finiĝintaj la okonfinaloj okazos la jenaj matĉoj en la kvaronfinaloj:

vendrede 04/07 - 13-a h. - Francio x Germanio
vendrede 04/07 - 17-a h. - Brazilo x Kolombio

sabate 05/07 - 13-a h. - Argentino x Belgio
sabate 05/07 - 17-a h. - Nederlando x Kostariko

*horoj laŭ la brazila horzono*

pedroluis (显示个人资料) 2014年7月2日下午2:19:36

Hieraŭ, Belgio ludis bonan piedpilkon.

Ĉu Belgio povos venki Argentinon?

Mi ne scias sed, laŭ me, ĉi tiu mondpokalo estas tre interesa.

回到上端