הודעות: 11
שפה: Esperanto
haydn (הצגת פרופיל) 25 ביוני 2014, 14:08:57
- ŝajnis laste modifita antaŭ pli ol kvin jaroj?
- estis tute malplena je materialo, kiun vi venis trovi?
- aŭ montris la tipan erarmesaĝon "ERROR 404 - Not found"?
Tro multe la supre priskribitaj ecoj aplikas al esperantaj paĝaroj. Amaso da paĝaroj estas tre malnovaj kaj aspekte ne okulplaĉaj. Se samideanoj havas intereson varbi junajn novulojn, maltaŭgas la nuna stato. Juneca estas uzi reton.
Kompreneble, estas multaj paĝaroj, kiujn oni daŭre ĝisdatigas kaj plibonigas (Lernu, Libera folio, UEA, ktp.), sed la cetero estas zorginda.
Sed kion fari?
Esperanta retenhavo indas renoviĝi. Tion ne faras nur kelkaj homoj, sed ĉiuj same. Se oni daŭre apogas iun apenaŭ vizitatan paĝaron, oni aŭ ĉesu tion aŭ elpensu novan enhavon, kiun la retuzantoj povas nuntempe vere utiligi.
Granda paŝo antaŭen estas eĉ nur forigi la ligilojn kondukantaj al tro malmodernaj paĝoj. La iama senila percepto, ke la reto ne gravas, estas aĉa.
La tasko renovigi ne estos facila, sed ĝi ja estas grava.
Estimataj gesinjoroj, la reto gravas.
haydn (הצגת פרופיל) 25 ביוני 2014, 14:29:53
Ekzemple ĉi tiu paĝo estis antaŭe plena je nefunkciantaj ligiloj, sed mi kontribue forigis la paĝon je ili. (Estis por mi la unua fojo redakti vikion. Estis tiel simple!)
![ridego.gif](/images/smileys/ridego.gif)
Ĝuste ĉi tiaj viki-katalogoj ja povas esti bonaj por komenci purigi rub-ligilojn. Iu ajn kontribuu.
Altebrilas (הצגת פרופיל) 25 ביוני 2014, 15:16:10
Prefere donu al ni liston de ligiloj kaj paĝaroj kiun BONE funkcias, kaj preteratentu la aliajn.
Kiuj estas la plej bonaj paĝaroj:
- por legi novaĵojn pri E-movado
- - pri la mondo (en esperanto)
- - pri kio okazos en nia movado
- por forumi
- por babili
- por trovi signifon de frazo aŭ vorto
- por aŭskulti E-kanzonojn
- por elŝuti librojn,
- ktp
Urho (הצגת פרופיל) 26 ביוני 2014, 10:08:44
Cetere, estas necese legi ankaŭ jenan paĝon ĉe la bulteno ”Libera folio”:
Urho (הצגת פרופיל) 27 ביוני 2014, 19:09:13
Urho:Ekzemple, la adreso de Tajpi-programo ne funkcias.Bonvolu legi etan (bonan) novaĵon pri la afero ĉe tiu fadeno.
robbkvasnak (הצגת פרופיל) 7 בספטמבר 2014, 02:33:36
Mikaelo (הצגת פרופיל) 7 בספטמבר 2014, 04:56:53
robbkvasnak:Ĉu iu vendas elibrojn en la reto?Ĉu iu produktas ilin? Mi vendas ordinarajn E-librojn. Sed mi neniam vidis informon de eldonejoj pri elekronikaj versioj de la libroj. Mi volonte akirus por pluvendado.
Lakiro (הצגת פרופיל) 7 בספטמבר 2014, 08:25:14
Mikaelo:Kelkaj tradukojrobbkvasnak:Ĉu iu vendas elibrojn en la reto?Ĉu iu produktas ilin? Mi vendas ordinarajn E-librojn. Sed mi neniam vidis informon de eldonejoj pri elekronikaj versioj de la libroj. Mi volonte akirus por pluvendado.
Libroj
Esperanto
premu torrent
bartlett22183 (הצגת פרופיל) 7 בספטמבר 2014, 18:53:37
Christa627 (הצגת פרופיל) 12 בספטמבר 2014, 19:38:28
Ni ja bezonas pli da bonaj Esperantaj retejoj. La retejo www.esperanto.com estas belaspekta, sed mi ankoraŭ ne sukcesis registriĝi. Krome, oni devas jam scii Esperanton por registriĝi.
Kiam mi serĉas Esperantan muzikon, mi ĉiam trovas min ĉe arkivita versio de musicexpress.com. Kaj hodiaŭ mi malfacile trovis eĉ tion. La hejmpaĝo de Akordo (ligilo estas en la biblioteko de lernu!) havas ligilon al musicexpress.com, kaj ĝi ne funkcias. La hajmpaĝo mem ŝajnas ĝisdatiginda.
Pri la aliaj muzik-rilataj ligiloj en la biblioteko de lernu!: La ligilo al la hejmpaĝo de Ĵomart kaj Nataŝa tute ne funkcias. Kaj la ligilo al la hejmpaĝo de Esperanto Desperado ligas al paĝo de la nova grupo "Espo Despo," sed ni jam scias, ke Esperanto Desperado ĉesis ekzisti en 2005. La ligilo al la hejmpaĝo de Persone estas bona, kvankam kiam mi iras al la paĝo, mi sentas kvazaŭ mi legos PMEG-on
![ridego.gif](/images/smileys/ridego.gif)
La Vikipedia artikolo pri lernu! mem estas ĝisdatigenda.