K vsebini

La malnoviĝinta ret-esperantujo

od haydn, 25. junij 2014

Sporočila: 11

Jezik: Esperanto

haydn (Prikaži profil) 25. junij 2014 14:08:57

Kiam estis via lasta sperto pri esperantlingva paĝaro, kiu
- ŝajnis laste modifita antaŭ pli ol kvin jaroj?
- estis tute malplena je materialo, kiun vi venis trovi?
- aŭ montris la tipan erarmesaĝon "ERROR 404 - Not found"?

Tro multe la supre priskribitaj ecoj aplikas al esperantaj paĝaroj. Amaso da paĝaroj estas tre malnovaj kaj aspekte ne okulplaĉaj. Se samideanoj havas intereson varbi junajn novulojn, maltaŭgas la nuna stato. Juneca estas uzi reton.

Kompreneble, estas multaj paĝaroj, kiujn oni daŭre ĝisdatigas kaj plibonigas (Lernu, Libera folio, UEA, ktp.), sed la cetero estas zorginda.

Sed kion fari?
Esperanta retenhavo indas renoviĝi. Tion ne faras nur kelkaj homoj, sed ĉiuj same. Se oni daŭre apogas iun apenaŭ vizitatan paĝaron, oni aŭ ĉesu tion aŭ elpensu novan enhavon, kiun la retuzantoj povas nuntempe vere utiligi.

Granda paŝo antaŭen estas eĉ nur forigi la ligilojn kondukantaj al tro malmodernaj paĝoj. La iama senila percepto, ke la reto ne gravas, estas aĉa.

La tasko renovigi ne estos facila, sed ĝi ja estas grava.

Estimataj gesinjoroj, la reto gravas.

haydn (Prikaži profil) 25. junij 2014 14:29:53

Ekzemple ĉi tia listo utilas al neniu en sia nuna (momenton de tiu ĉi mesaĝo) stato.

Ekzemple ĉi tiu paĝo estis antaŭe plena je nefunkciantaj ligiloj, sed mi kontribue forigis la paĝon je ili. (Estis por mi la unua fojo redakti vikion. Estis tiel simple!) ridego.gif

Ĝuste ĉi tiaj viki-katalogoj ja povas esti bonaj por komenci purigi rub-ligilojn. Iu ajn kontribuu.

Altebrilas (Prikaži profil) 25. junij 2014 15:16:10

Se oni ŝatas viziti tombejojn...

Prefere donu al ni liston de ligiloj kaj paĝaroj kiun BONE funkcias, kaj preteratentu la aliajn.

Kiuj estas la plej bonaj paĝaroj:
- por legi novaĵojn pri E-movado
- - pri la mondo (en esperanto)
- - pri kio okazos en nia movado
- por forumi
- por babili
- por trovi signifon de frazo aŭ vorto
- por aŭskulti E-kanzonojn
- por elŝuti librojn,
- ktp

Urho (Prikaži profil) 26. junij 2014 10:08:44

Miaopinie, la temo de ĉi tiu fadeno estas tre grava. – Ekzemple, la adreso de Tajpi-programo ne funkcias. Estus bone, ke la verkinto de la programo informos nin pri la nova adreso.

Cetere, estas necese legi ankaŭ jenan paĝon ĉe la bulteno ”Libera folio”:

Urho (Prikaži profil) 27. junij 2014 19:09:13

Urho:Ekzemple, la adreso de Tajpi-programo ne funkcias.
Bonvolu legi etan (bonan) novaĵon pri la afero ĉe tiu fadeno.

robbkvasnak (Prikaži profil) 07. september 2014 02:33:36

Ĉu iu vendas elibrojn en la reto?

Mikaelo (Prikaži profil) 07. september 2014 04:56:53

robbkvasnak:Ĉu iu vendas elibrojn en la reto?
Ĉu iu produktas ilin? Mi vendas ordinarajn E-librojn. Sed mi neniam vidis informon de eldonejoj pri elekronikaj versioj de la libroj. Mi volonte akirus por pluvendado.

Lakiro (Prikaži profil) 07. september 2014 08:25:14

Mikaelo:
robbkvasnak:Ĉu iu vendas elibrojn en la reto?
Ĉu iu produktas ilin? Mi vendas ordinarajn E-librojn. Sed mi neniam vidis informon de eldonejoj pri elekronikaj versioj de la libroj. Mi volonte akirus por pluvendado.
Kelkaj tradukoj
Libroj
Esperanto
premu torrent

bartlett22183 (Prikaži profil) 07. september 2014 18:53:37

La interreto enhavas ĝenerale multajn malvivajn ligilojn. Ekzemple, la ligilo en la esperanta Vikipedia artiklo pri mia helplingvo Latinvlo (kion mi kreis kiel amuzaĵon) ne funkcias, ĉar la ligilo almontras al malviva situo. (Mi penos korekti la ligilon, sed mi ne havas faklerton pri Vikipedio. Eble iu povas min helpi.)

Christa627 (Prikaži profil) 12. september 2014 19:38:28

La reto ja gravas! Por mi, Esperantujo estas Interreto, kaj Interreto estas Esperantujo. Tio estas, mi uzas Esperanton preskaŭ nur Interrete, kaj uzas Interreton preskaŭ nur Esperante.

Ni ja bezonas pli da bonaj Esperantaj retejoj. La retejo www.esperanto.com estas belaspekta, sed mi ankoraŭ ne sukcesis registriĝi. Krome, oni devas jam scii Esperanton por registriĝi.

Kiam mi serĉas Esperantan muzikon, mi ĉiam trovas min ĉe arkivita versio de musicexpress.com. Kaj hodiaŭ mi malfacile trovis eĉ tion. La hejmpaĝo de Akordo (ligilo estas en la biblioteko de lernu!) havas ligilon al musicexpress.com, kaj ĝi ne funkcias. La hajmpaĝo mem ŝajnas ĝisdatiginda.

Pri la aliaj muzik-rilataj ligiloj en la biblioteko de lernu!: La ligilo al la hejmpaĝo de Ĵomart kaj Nataŝa tute ne funkcias. Kaj la ligilo al la hejmpaĝo de Esperanto Desperado ligas al paĝo de la nova grupo "Espo Despo," sed ni jam scias, ke Esperanto Desperado ĉesis ekzisti en 2005. La ligilo al la hejmpaĝo de Persone estas bona, kvankam kiam mi iras al la paĝo, mi sentas kvazaŭ mi legos PMEG-on ridego.gif. La paĝo de La Perdita Generacio estas en iu lingvo kiun mi ne komprenas, do mi povas diri nenion pri ĝi.

La Vikipedia artikolo pri lernu! mem estas ĝisdatigenda.

Nazaj na začetek