Към съдържанието

Kion vi pensas pri la vortoj "liva" kaj "maldekstra"?

от Christa627, 10 юли 2014

Съобщения: 65

Език: Esperanto

Christa627 (Покажи профила) 10 юли 2014, 20:35:01

Min tre interesas statistikoj, la studo de manprefero, kaj Esperanto. Do, nature, mi scivolas pri la opinio de Esperantistoj pri la vortoj "liva" kaj "maldekstra". Mi mem ne ŝatas la vorton "maldekstra"; estus tiel logike diri "malnorda". Kion vi pensas? Bonvolu voĉdoni, kaj diri la kialojn por via elekto!

Notxor (Покажи профила) 10 юли 2014, 20:42:04

Oni diras "dekstre" kaj "maldekstre". Ĉu vi ne plaĉas? Nu, lingvo ne estas demokratia, ĝi estas kiel ĝi estas.

NJ Esperantist (Покажи профила) 10 юли 2014, 22:45:17

Mi opinias ke 'liva' havas lokon en Esperanto, sed ne en la ĉiutaga vivo. Ĝi estas specialista vorto por la militistaro aŭ la aeronaŭtiko en okazoj kiam rapida klara komunikado gravas. Tamen, en la ĉiutagaj aferoj 'dekstra' kaj 'maldekstra' bone sufiĉas.

novatago (Покажи профила) 10 юли 2014, 22:50:19

Unu el miaj plej ŝatataj aĵoj de Esperanto estas la prefikso mal. Do, tiu vortaĉo feken. Tio simple ne estas esperanto kaj mi neniam uzos ĝin.

Ĝis, Novatago.

petitka (Покажи профила) 11 юли 2014, 05:43:57

Christa627:Min tre interesas statistikoj, la studo de manprefero, kaj Esperanto. Do, nature, mi scivolas pri la opinio de Esperantistoj pri la vortoj "liva" kaj "maldekstra". Mi mem ne ŝatas la vorton "maldekstra"; estus tiel logike diri "malnorda". Kion vi pensas? Bonvolu voĉdoni, kaj diri la kialojn por via elekto!
Jes, nia komuna lingvo estas bone kreita por ĉiam - mi povus nur konsenti pri novaj vortoj, ĉu?

pace (Покажи профила) 11 юли 2014, 07:02:06

Ankaŭ por mi : "Unu el miaj plej ŝatataj aĵoj de Esperanto estas la prefikso mal." kiel tre bone skribis Novatago.
Mi neniam aŭdis aŭ legis tiun MALBELAN vorton kiun vi proponas.

Fenris_kcf (Покажи профила) 11 юли 2014, 07:10:02

pace:Mi neniam aŭdis aŭ legis tiun MALBELAN vorton kiun vi proponas.
Christa ne estas la proponinto de tiu vorto.

sergejm (Покажи профила) 11 юли 2014, 07:14:54

en tekstaro.com estas 279 da "maldekstra" kaj nur 10 da "liva".
Tri el ili estas pri demando ĉu oni uzu "liva":
... kun sia malo dekstra. (Anstataŭe ni povas diri liva.)
... eviti la uzon de mal, ekz. oni uzas dekstra kaj liva, ne la danĝeran maldekstra.
Iomete uzatas ankaŭ kurta 73 (mallonga 1423), liva 60 (maldekstra 680), febla 51 (malforta 563), ...

MoutOp (Покажи профила) 11 юли 2014, 08:03:08

Mi neniam komprenis la problemon kun la prefikso mal-. La prefiksoj de Esperanto estas unu el la grandaj ideoj de Esperanto, kiuj permesas al nia kara lingvo esti tiel simpla. Ni ne malsimpligu ĝin...

maratonisto (Покажи профила) 11 юли 2014, 08:23:53

NJ Esperantist:Mi opinias ke 'liva' havas lokon en Esperanto, sed ne en la ĉiutaga vivo. Ĝi estas specialista vorto por la militistaro aŭ la aeronaŭtiko en okazoj kiam rapida klara komunikado gravas. Tamen, en la ĉiutagaj aferoj 'dekstra' kaj 'maldekstra' bone sufiĉas.
Al mi tre plaĉas Via opinio. Mi aldonus nur, ke mi vidas perspetivon por "liva" ("kurta", "turpa" k.s.) por estonto, kiam Esperanto estos sufiĉe disvastigita, do ne estos plu lingvo por lerni, sed lingvo por uzi.

Обратно нагоре