הודעות: 40
שפה: Esperanto
asdfghjk (הצגת פרופיל) 14 ביולי 2014, 20:40:43
haydn:Mi nur estas provinta "Eoliteroj" kaj ĉio funkcias bone ecepte la majuskuloj. Mi ne povas skribi majuskulojnasdfghjk:Dankegon pro esti kreinta ĝin, ...Ee... Se vi celis alparoli min anstataŭ uzanton makis, dankon, sed ĝi enhavas problemojn, kiujn mi ne eblas solvi! Provu ekzemple esperantumi enŝaltinte Caps-Lock, kaj rigardu, kio okazas. Mi ne eblas korektigi, kaj tial mi rezignis ties programadon.
makis:Aŭ oni povas uzi la programaron "Microsoft Keyboard Creator" por krei klavaron. Ĝi kreas veran klavaron kiun oni elektas en la listo de lingvoj (nur vindozo, evidente) ne programo kiu ŝanĝas la x aŭ h metodon al supersignoj.Ŭaŭ, dankon al vi! Mi neniam aŭdis pri tia programo. Tamen mi ne elŝutis vian faraĵon, ĉar mi mem uzas finnan klavaron, ne hispanan. Mi volos plu havi eblecon por å, ä, ö -literojn ktp. Mi instalis la Keyboardcreator-on kaj kreis mian propran klavaron.
Mi jam faris ĝin kaj alŝutis ĝin al mia blogo se oni volas uzi ĝin kaj ne volas fari ĝin mem:
...
Se iu alia planas per tiu programo krei sialingva E-klavaro, mi rekomendas, ke tiu faru la sekvan: View -> Options... -> "Automate CapsLock Behavior": Marku ĝin enŝaltigita.
Aliokaze, mi rimarkis, Caps-Lock-modifiado ne funkcios.
haydn (הצגת פרופיל) 15 ביולי 2014, 03:28:08
asdfghjk:Mi nur estas provinta "Eoliteroj" kaj ĉio funkcias bone ecepte la majuskuloj. Mi ne povas skribi majuskulojnBonvolu elŝuti denove. Mi iam ĝisdatigis la aplikaĵon pro mankantaj majuskloj, kaj eble vi elŝutis ĝin antaŭ ol mi tion faris. Alternative: http://1drv.ms/1jIUor6 (nur AltGr/Dekstra-Alt). Por mi ja funkcias majuskloj per SHIFT-klavo. ŬŜĤĜĴĈ
nornen (הצגת פרופיל) 15 ביולי 2014, 03:39:01
Mi uzas senprobleme "US international with dead keys" kun la nura adapato de mapigi "^u" al "ŭ" (kaj ne al "û" ).
ryd (הצגת פרופיל) 20 ביולי 2014, 04:08:32
http://www.zz9pza.net/tajpi/en/
Urho (הצגת פרופיל) 20 ביולי 2014, 05:59:23
ryd:Kial ne uzu jam fama programo "Tajpi"? Ĉu ĝi ne estas simpla?Jes, Tajpi-programeto estas la bona solvo por Vindozo! Estas bone, ke la ligilo denove funkcias! – Jen la ligilo al la esperantlingvaj paĝoj:
http://www.zz9pza.net/tajpi/en/
- Tajpi – Klavarilo por esperantistoj (por Windows 2000 / XP / Vista / 7 / 8)
eric_vandenburg (הצגת פרופיל) 21 ביולי 2014, 22:41:42
La E-o aranĝo egalas al la angla, escepte de:
Q : Ŝ
W : Ĝ
X : Ĉ
Y : Ŭ
[ : Ĵ
] : Ĥ
Mi trovas tian ĉi aranĝon tre utila, ĉar eblas baskuli rapide inter E-o kaj la angla ene de iu aŭ alia programo. Kompreneble nur eta malplimulto uzas na Ubuntu, sed almenaŭ por mi, tajpi Esperante ne ĝenas.
Leporino (הצגת פרופיל) 27 ביולי 2014, 13:25:35
Bodler (הצגת פרופיל) 7 באוגוסט 2014, 18:00:34
ĉevino:La supersignoy konsistigas obstaklon al akceptado de la lingvo esperanto. Ni nepre shanju ilin anstatawigante per aliay literoy aw literkombinazhoy...Aliaj lingvoj (kiel Ido) havas neniojn supersignojn kaj ne sukcesis ! Se esperanto ne finvenkis estas por aliaj kialoj.
Via mesaĝo estas malbelege skribita !
Fenris_kcf (הצגת פרופיל) 7 באוגוסט 2014, 18:07:47
Bodler:Kiel rolas tio? Fakto estas, ke la supersignoj estas obstaklo kaj ĝenas multajn ulojn. Ili kaŭzas kaj kaŭzos disputojn senĉese. Kial ne plibonigi nian lingvon?ĉevino:La supersignoy konsistigas obstaklon al akceptado de la lingvo esperanto. Ni nepre shanju ilin anstatawigante per aliay literoy aw literkombinazhoy...Aliaj lingvoj (kiel Ido) havas neniojn supersignojn kaj ne sukcesis!
Bodler (הצגת פרופיל) 7 באוגוסט 2014, 18:25:17
Malmultaj francoj povas skribi la leteron æ, œ, Œ, Ç, É, À, «, », k.t.p
Sed tiu leteron estas necesa pro skribi la franca !
La vera problemo estas ke komputilo estas inventita de la usonano kiu neniam pensis pri aliaj lingvoj ! Eĉ pro francoj estas malfacile skribi france per komputilo !
Kial ĉiuj klavaroj ne permesis fari "^" + "c" par havi ĉ ? Ĉiuj klavaroj havas la leteron "^" ! Estas tiel facile ke mi ne komprenas.
La sola problema letero estas la ŭ. Sed ĝi estas belega leteron, do…
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
La problemo ne estas nur esperanta problemo, estas problemo por ĉiuj aliaj lingvoj. Kaj tiu problemo povas estis facile solvi per :
— ' + e = é
— ` + e = è
— ^ + e = ê
— , + c = ç
k.t.p