Đi đến phần nội dung

Plej simpla supersignoprogramo

viết bởi haydn, Ngày 11 tháng 7 năm 2014

Tin nhắn: 40

Nội dung: Esperanto

asdfghjk (Xem thông tin cá nhân) 20:40:43 Ngày 14 tháng 7 năm 2014

haydn:
asdfghjk:Dankegon pro esti kreinta ĝin, ...
Ee... Se vi celis alparoli min anstataŭ uzanton makis, dankon, sed ĝi enhavas problemojn, kiujn mi ne eblas solvi! Provu ekzemple esperantumi enŝaltinte Caps-Lock, kaj rigardu, kio okazas. Mi ne eblas korektigi, kaj tial mi rezignis ties programadon.

makis:Aŭ oni povas uzi la programaron "Microsoft Keyboard Creator" por krei klavaron. Ĝi kreas veran klavaron kiun oni elektas en la listo de lingvoj (nur vindozo, evidente) ne programo kiu ŝanĝas la x aŭ h metodon al supersignoj.

Mi jam faris ĝin kaj alŝutis ĝin al mia blogo se oni volas uzi ĝin kaj ne volas fari ĝin mem:
...
Ŭaŭ, dankon al vi! Mi neniam aŭdis pri tia programo. Tamen mi ne elŝutis vian faraĵon, ĉar mi mem uzas finnan klavaron, ne hispanan. Mi volos plu havi eblecon por å, ä, ö -literojn ktp. Mi instalis la Keyboardcreator-on kaj kreis mian propran klavaron.
Se iu alia planas per tiu programo krei sialingva E-klavaro, mi rekomendas, ke tiu faru la sekvan: View -> Options... -> "Automate CapsLock Behavior": Marku ĝin enŝaltigita.
Aliokaze, mi rimarkis, Caps-Lock-modifiado ne funkcios.
Mi nur estas provinta "Eoliteroj" kaj ĉio funkcias bone ecepte la majuskuloj. Mi ne povas skribi majuskulojn

haydn (Xem thông tin cá nhân) 03:28:08 Ngày 15 tháng 7 năm 2014

asdfghjk:Mi nur estas provinta "Eoliteroj" kaj ĉio funkcias bone ecepte la majuskuloj. Mi ne povas skribi majuskulojn
Bonvolu elŝuti denove. Mi iam ĝisdatigis la aplikaĵon pro mankantaj majuskloj, kaj eble vi elŝutis ĝin antaŭ ol mi tion faris. Alternative: http://1drv.ms/1jIUor6 (nur AltGr/Dekstra-Alt). Por mi ja funkcias majuskloj per SHIFT-klavo. ŬŜĤĜĴĈ

nornen (Xem thông tin cá nhân) 03:39:01 Ngày 15 tháng 7 năm 2014

Kial ne simple uzi operaciuman klavararanĝon kun mortintaj klavoj (dead keys)?

Mi uzas senprobleme "US international with dead keys" kun la nura adapato de mapigi "^u" al "ŭ" (kaj ne al "û" ).

ryd (Xem thông tin cá nhân) 04:08:32 Ngày 20 tháng 7 năm 2014

Kial ne uzu jam fama programo "Tajpi"? Ĉu ĝi ne estas simpla?
http://www.zz9pza.net/tajpi/en/

Urho (Xem thông tin cá nhân) 05:59:23 Ngày 20 tháng 7 năm 2014

ryd:Kial ne uzu jam fama programo "Tajpi"? Ĉu ĝi ne estas simpla?
http://www.zz9pza.net/tajpi/en/
Jes, Tajpi-programeto estas la bona solvo por Vindozo! Estas bone, ke la ligilo denove funkcias! – Jen la ligilo al la esperantlingvaj paĝoj:Postskribo (2014-07-22):

eric_vandenburg (Xem thông tin cá nhân) 22:41:42 Ngày 21 tháng 7 năm 2014

Uzas mi la mastrumsistemon Ubuntu, kiu permesas multoblajn klavarajn aranĝojn. La listo entenas ambaŭ la anglan kaj la Esperantan, inter aliaj. Oni povas elekti iun ajn klav-sekvencon por ŝanĝigi inter ilin. "Alt-Shift" estas mia propra prefero.

La E-o aranĝo egalas al la angla, escepte de:

Q : Ŝ
W : Ĝ
X : Ĉ
Y : Ŭ
[ : Ĵ
] : Ĥ

Mi trovas tian ĉi aranĝon tre utila, ĉar eblas baskuli rapide inter E-o kaj la angla ene de iu aŭ alia programo. Kompreneble nur eta malplimulto uzas na Ubuntu, sed almenaŭ por mi, tajpi Esperante ne ĝenas.

Leporino (Xem thông tin cá nhân) 13:25:35 Ngày 27 tháng 7 năm 2014

Mi uzas: EK
ridulo.gif

Bodler (Xem thông tin cá nhân) 18:00:34 Ngày 07 tháng 8 năm 2014

ĉevino:La supersignoy konsistigas obstaklon al akceptado de la lingvo esperanto. Ni nepre shanju ilin anstatawigante per aliay literoy aw literkombinazhoy...
Aliaj lingvoj (kiel Ido) havas neniojn supersignojn kaj ne sukcesis ! Se esperanto ne finvenkis estas por aliaj kialoj.
Via mesaĝo estas malbelege skribita !

Fenris_kcf (Xem thông tin cá nhân) 18:07:47 Ngày 07 tháng 8 năm 2014

Bodler:
ĉevino:La supersignoy konsistigas obstaklon al akceptado de la lingvo esperanto. Ni nepre shanju ilin anstatawigante per aliay literoy aw literkombinazhoy...
Aliaj lingvoj (kiel Ido) havas neniojn supersignojn kaj ne sukcesis!
Kiel rolas tio? Fakto estas, ke la supersignoj estas obstaklo kaj ĝenas multajn ulojn. Ili kaŭzas kaj kaŭzos disputojn senĉese. Kial ne plibonigi nian lingvon?

Bodler (Xem thông tin cá nhân) 18:25:17 Ngày 07 tháng 8 năm 2014

Mi estas franco kaj mi vidas kiel malfacile estas skribi korekte la franca.
Malmultaj francoj povas skribi la leteron æ, œ, Œ, Ç, É, À, «, », k.t.p
Sed tiu leteron estas necesa pro skribi la franca !

La vera problemo estas ke komputilo estas inventita de la usonano kiu neniam pensis pri aliaj lingvoj ! Eĉ pro francoj estas malfacile skribi france per komputilo !

Kial ĉiuj klavaroj ne permesis fari "^" + "c" par havi ĉ ? Ĉiuj klavaroj havas la leteron "^" ! Estas tiel facile ke mi ne komprenas.

La sola problema letero estas la ŭ. Sed ĝi estas belega leteron, do… ridulo.gif

La problemo ne estas nur esperanta problemo, estas problemo por ĉiuj aliaj lingvoj. Kaj tiu problemo povas estis facile solvi per :
— ' + e = é
— ` + e = è
— ^ + e = ê
— , + c = ç

k.t.p

Quay lại