Al la enhavo

Usono bezonas la militon.

de ustra, 2014-julio-29

Mesaĝoj: 465

Lingvo: Esperanto

kaŝperanto (Montri la profilon) 2014-decembro-08 15:12:53

Centaŭro:Oni povus imagi al si, iam Rusio estus invadanta Irakon, kiel agus Usono kaj Europo antaŭ terura agreso, tiel granda kiel la plej granda milita krimo kiu okazis en moderna historio. Tio estas la krimo pro kiu la nazioj estis pendumitaj en Nurenbergo, la ago de agresado. Usono certe estas la ununura lando en la mondo, kie fremdulo estas nomata teroristo pro la defendo de la propra lando kontraŭ atako.
La nazioj estis pendumitaj en Nurenbergo pro iliaj krimoj kontraŭ la homaro - pro la krioj de ses milionoj da animoj. Estas interreta regulo, ke kiam vi uzas aŭ Hitleron aŭ la naziojn en via argumento, vi jam perdis la disputon (reductio ad hitlerum).

Korektu min se mi malĝustas, sed, mi eble memoras du altajn turojn kiuj ne plu ekzistas, ĉu ne? La pentagono estis ankaŭ atakita per aviadilo plena de senkulpaj homoj. La teroristoj estis venkitaj de la kuraĝaj homoj de unu aviadilo. Ŝajnigante ke ne estas teroristoj, vi malhonoras la memoron de la falintaj.

ustra (Montri la profilon) 2014-decembro-08 16:18:53

kaŝperanto:
Centaŭro:Oni povus imagi al si, iam Rusio estus invadanta Irakon, kiel agus Usono kaj Europo antaŭ terura agreso, tiel granda kiel la plej granda milita krimo kiu okazis en moderna historio. Tio estas la krimo pro kiu la nazioj estis pendumitaj en Nurenbergo, la ago de agresado. Usono certe estas la ununura lando en la mondo, kie fremdulo estas nomata teroristo pro la defendo de la propra lando kontraŭ atako.
La nazioj estis pendumitaj en Nurenbergo pro iliaj krimoj kontraŭ la homaro - pro la krioj de ses milionoj da animoj. Estas interreta regulo, ke kiam vi uzas aŭ Hitleron aŭ la naziojn en via argumento, vi jam perdis la disputon (reductio ad hitlerum).
Oni perdas disputon se oni faras prihistorian falsadon.
Kelkaj nazioj estis pendumitaj, aliaj trovis novan laboron en (kaj por) Usono kaj denove aliaj helpis konstrui la "novan" Germanion. Sed certe ne estis punitaj la anglosaksaj komisiantoj de Hitler.
Krome, ĉu en la usona menso 27 milionoj da mortintaj rusoj ne gravas?

kaŝperanto:Korektu min se mi malĝustas, sed, mi eble memoras du altajn turojn kiuj ne plu ekzistas, ĉu ne? La pentagono estis ankaŭ atakita per aviadilo plena de senkulpaj homoj. La teroristoj estis venkitaj de la kuraĝaj homoj de unu aviadilo. Ŝajnigante ke ne estas teroristoj, vi malhonoras la memoron de la falintaj.
Kun plezuro mi korektas vin:
La teroristoj estas en la Pentagono kaj ĝi ne estis atakita. Ignori tion malhonoras la inteligentecon.
Nescio estas feliĉego.

kaŝperanto (Montri la profilon) 2014-decembro-09 17:45:18

ustra:

Oni perdas disputon se oni faras prihistorian falsadon.
Kelkaj nazioj estis pendumitaj, aliaj trovis novan laboron en (kaj por) Usono kaj denove aliaj helpis konstrui la "novan" Germanion. Sed certe ne estis punitaj la anglosaksaj komisiantoj de Hitler.
Krome, ĉu en la usona menso 27 milionoj da mortintaj rusoj ne gravas?
Certe la rusaj mortintoj plej gravas ĝenerale, sed la provita ekstermado de senkulpaj homoj estas plej malbonega/naŭza. Soldatoj almenaŭ povas kontraŭbatali. La nazioj ankaŭ faris multajn terurajn krimojn kontraŭ la rusaj popoloj. Fakte, se ili traktis la orientan fronton simile al la occidentan, ili eble gajnus aliancojn kun rusoj kiu ne tre ŝatis Stalinon. Sed ili tiom brutale atakis la civitanoj ke Stalino havis neniun problemon varbigante soldatojn. La rusoj oferis multegon por venki la naziojn, sed ne agu kvazaŭ Stalino estis sanktulo.

ustra:
Kun plezuro mi korektas vin:
La teroristoj estas en la Pentagono kaj ĝi ne estis atakita. Ignori tion malhonoras la inteligentecon.
Nescio estas feliĉego.
Ho, mi anticipis argumenton, sed feliĉe vi ne ĝin liveris.

ustra (Montri la profilon) 2014-decembro-09 22:12:49

kaŝperanto:
ustra:
Kun plezuro mi korektas vin:
La teroristoj estas en la Pentagono kaj ĝi ne estis atakita. Ignori tion malhonoras la inteligentecon.
Nescio estas feliĉego.
Ho, mi anticipis argumenton, sed feliĉe vi ne ĝin liveris.
Ignorance is bliss. Fiaj sadistoj kaj amasmurdistoj.
Ĉu vi ŝercas pri argumentoj?

kaŝperanto (Montri la profilon) 2014-decembro-10 19:53:34

ustra:
kaŝperanto:
ustra:
Kun plezuro mi korektas vin:
La teroristoj estas en la Pentagono kaj ĝi ne estis atakita. Ignori tion malhonoras la inteligentecon.
Nescio estas feliĉego.
Ho, mi anticipis argumenton, sed feliĉe vi ne ĝin liveris.
Ignorance is bliss. Fiaj sadistoj kaj amasmurdistoj.
Ĉu vi ŝercas pri argumentoj?
Se ni estas kiel la nazioj, Obama mem ordonus ke la teroristoj estu torturita. Ne estus iu ajn esplorado pri la torturado. Tute eblas (kaj plej verŝajnas) ke la soldatoj agis laŭ iliaj propraj deziroj kaj ne laŭ la ordonoj de iliaj superuloj. Ne forgesu ke niaj malamikoj surbendigas la brutala senkapigadon de iliaj kaptitoj.

Ni havas la nacian gardon kaj multajn ŝtatajn milicojn kiu normale agas laŭ ordonoj de la ŝtataj gubernatoroj kaj ne de la federala registaro. En multaj ŝtatoj la plejmulto da homoj posedas pafilojn, kaj ĉie estas laŭleĝa rajto. Estas tre dubinda ke ni nun estas aŭ iam estos simila al nazia germanujo.

Eble estas simila al "la plej granda triumfo de la Diablo estis kiam li konvinkis la homojn ke li ne ekzistas", kaj nia registaro estas tre malbonega kaj nazia. Sed eble fremdplanedanoj regas nin ĉiujn, aŭ lacertviroj, aŭ grandaj araneoj, aŭ...

ustra (Montri la profilon) 2014-decembro-10 20:35:10

kaŝperanto:Estas tre dubinda ke ni nun estas aŭ iam estos simila al nazia germanujo.
La Hitlera sistema ekstermado de homoj estas sendube senprecedenca en la historio. Ne estas mia intenco malgravigi tion fakton.
Sed nepras nomi ankaŭ la financajn sponsorojn de Hitler. Sen tia subteno Hitler neniam kapablus fari tion, kion li faris. Estas bone dokumentita, ke la subteno de Hitler devenis el Wall Street kaj City of London. Mirigas min, ke vi ŝajne ignoras tion gravan fakton. Kaj des pli mirigas min via identigado kun la ŝtato ("ni" nun estas...).

Faŝismo estas nur alia materistato de kapitalismo kaj la centroj de ĝi estas Wall Street kaj City of London.
Tial mi opinias, ke via supra frazo estas multe tro naiva. Eĉ la Hitlera saluto devenis el Usono:

Unu lando! Unu lingvo! Unu flago! (1892)
externalImage.png

Fonto

kaŝperanto (Montri la profilon) 2014-decembro-10 22:40:29

Kiam mi uzas "ni" mi aludas la popolon, ne la "ŝtaton", kiu ekzistas por servi la popolon. Oni povas aresti preskaŭ iun ajn kiel civitano de usono, eĉ policiston, se ili krimas (kaj ni eble estas la nura popolo kiu vere povas fari tion). Estas vera ke "estus fusilo malantaŭ ĉiu herbero" se iu, eĉ nia propra registaro, atakus nin. Ĉu en germanujo aŭ anglujo aŭ ĉinio aŭ japanio la civitanoj povas kontraŭbatali policistan atakon?

En la pasinteco eble faŝismo povis kreski en nia lando, sed nun la plejmultego ne tolerus tion. Simple tro multaj homoj estas tro edukitaj (inkluzive/precipe la soldatoj). Oni nur povas fari senmensajn sklavojn se vi subpremas edukadon. Nek konservemuloj nek liberaluloj tolerus faŝisman registaron. Ho, iuj ŝtatoj eĉ defias la federalan registaron pri mariĥuano, kaj multaj "federalaj potencoj" estas nur financaj influoj. Ekz., la drinkpova aĝo estis permone devigita al la ŝtatoj, ne estas federala leĝo. Estus usona intermilito (civil war?) antaŭ faŝisma usono terorus la mondon.

Vi parolas pri faŝismaj komplotoj, pri kiu (necese) ne estas sufiĉaj pruvoj, kaj feliĉe ne povas fari tiom da malbonaĵoj (alie ĝi ne plu estus komploto kaj ni ĝin neniigus). Mi ankaŭ ne eĉ ete ŝatas la financsistemon (kiu ŝatas?), sed oni eble devas kulpigi bankoj kaj riĉuloj antaŭ la lando en kiu ili komplotas.

Tamen, unu tre bona afero pri usono estas ke faŝistaj rajtas faŝisti. Via bildo demonstras ĉi tion. Ni nur kontraŭas ĝin en la registaraj aferoj, samkiel religioj.

Clarence666 (Montri la profilon) 2014-decembro-11 08:45:00

> http://endoftheamericandream.com/archives/horrific... Ignorance is bliss

bbc

Mi proklamas neeviteblan (sed ne sanktan) militon kontraux USA (+ aliaj fasxismaj sxtatoj kiel RU, IL, CN, ...)). Celo: neniigi tutmondan fasxismon kiu devenas de tie. Kiu kuragxas aligxi?

> Se ni estas kiel la nazioj, Obama mem ordonus ke la teroristoj estu torturita.
> Ne estus iu ajn esplorado pri la torturado. Tute eblas (kaj plej verŝajnas) ke la
> soldatoj agis laŭ iliaj propraj deziroj kaj ne laŭ la ordonoj de iliaj superuloj.

Cxiu fasxisma sistemo alvenas kun cxi tiu sama acxa "argumento". Dum longaj jaroj oni organize krimis, kaj poste neniu persone respondecas?

> Ne forgesu ke niaj malamikoj surbendigas la brutala senkapigadon de iliaj kaptitoj.

Cxu ili vere uzas magnetan bendon? Cxiuokaze, la plej dangxera terororganizajxo nomixgas USA, ne ISIS.

ustra (Montri la profilon) 2014-decembro-11 12:19:37

kaŝperanto:En la pasinteco eble faŝismo povis kreski en nia lando, sed nun la plejmultego ne tolerus tion. Simple tro multaj homoj estas tro edukitaj (inkluzive/precipe la soldatoj).
La plejmultego estas simple tiom cerblevitaj, ke ili ne komprenas kion faŝismo estas. Faŝismaj ne estas simple idiotoj en salt-botoj kaj svastiko. Faŝisma estas la tuta (mon-)sistemo kun ĝia centroj Wall Street kaj City of London. Faŝistoj ludas nur laŭ la reguloj de la sistemo. Do Hitler estis nur la stulta peono de la anglosaksa financistaro.

Pri via komento pri tro edukitaj soldatoj mi nur povas ridegi.

kaŝperanto:Vi parolas pri faŝismaj komplotoj, pri kiu (necese) ne estas sufiĉaj pruvoj, kaj feliĉe ne povas fari tiom da malbonaĵoj (alie ĝi ne plu estus komploto kaj ni ĝin neniigus).
Pardonu mian drastan esprimmanieron, sed tio estas absoluta mensogo. Estas detale dokumentita kiel la anglosaksaj sponsoroj subtenis Hitler. Vi faras prihistorian falsadon.
Mi ripetas: Sen tia subteno Hitler neniam kapablus fari tion, kion li faris.

"Kiu ne konas la veron, tiu estas nur stultulo. Sed kiu konas ĝin kaj nomas ĝin mensogo, tiu estas krimulo."
Bertolt Brecht

Ankaŭ dank' al ignorantoj kiel vi Usono povas disvastigi teroron ĉirkaŭ la mondo kaj praktiki amasmurdojn.

kaŝperanto (Montri la profilon) 2014-decembro-11 16:47:49

ustra:
La plejmultego estas simple tiom cerblevitaj, ke ili ne komprenas kion faŝismo estas....
De Vikipedio:

[quote=url=http://eo.wikipedia.org/wiki/Fa%C5%9Dismo]Vikipedio[/url]]
Faŝismo, en la strikta signifo de la vorto, estas politika ideologio lanĉita de Benito Mussolini kaj reganta en Italio dum la jaroj 1922-1943. Nome formo de radikala, aŭtoritarisma naciismo kiu iele hegemoniis en la komenco de la 20a jarcento en Eŭropo. Influita de Nacisindikatismo, faŝismo originiĝis en Italio dum la Unua Mondmilito, kombinante plej tipe dekstrajn sintenojn kun izolaj elementoj de politika maldekstro, male al liberalismo, marksismo, kaj eĉ al tradicia konservatismo.

Faŝistoj serĉis unuigi sian nacion tra totalisma ŝtato kiu antaŭenigis la amasmobilizadon de la nacia komunumo kaj estis karakterizitaj per havo de avangarda partio kiu iniciatis revolucieman politikan movadon planantan reorganizi la nacion laŭ principoj de faŝisma ideologio. Faŝismaj movadoj kunhavis iajn komunajn trajtojn, inkluzive de la admiro de la ŝtato, devoteco al forta gvidanto, kaj emfazon de ultranaciismo kaj militismo. Faŝismo rigardas politikan perforton, militon, kaj imperiismon kiel rimedon por realigi nacian rejunigon kaj asertas ke pli fortaj nacioj havas la rajton vastigi sian teritorion delokigante pli malfortajn naciojn.

Faŝisma ideologio konstante alvokas la superecon de la ŝtato. Gvidantoj kiel ekzemple Benito Mussolini en Italio kaj Adolf Hitler en Germanio enkarnigis la ŝtaton kaj postulis nediskuteblan potencon. Faŝismo pruntis teoriojn kaj terminologion de socialismo sed anstataŭigis la fokuson de socialismo sur klaskonflikto kun fokuso sur konflikto inter nacioj kaj rasoj.[/quote]
ustra:
Pardonu mian drastan esprimmanieron, sed tio estas absoluta mensogo. Estas detale dokumentita kiel la anglosaksaj sponsoroj subtenis Hitler. Vi faras prihistorian falsadon.
Mi ripetas: Sen tia subteno Hitler neniam kapablus fari tion, kion li faris.
Mi aludas al viaj nunaj komplotteorioj. Mi neniam neas ke estis ankaŭ faŝistaj "anglosaksaj" sponsoroj. Mi eĉ antaŭ jam dankis vin pro la klerigado pri tiaj aferoj, kaj ili estas subtenitaj de historiaj pruvoj.

ustra:
Ankaŭ dank' al ignorantoj kiel vi Usono povas disvastigi teroron ĉirkaŭ la mondo kaj praktiki amasmurdojn.
Pri kiu amasmurdoj vi parolas? Estas tre stranga ke neniu raportus tion...
Plejparte mia generacio ricevas novaĵojn de nekutimaj fontoj de interreto, do mi forte dubas ke estas amasmurdoj farita de usono kaj ni ne scias pri ĝi.

Kaj ĉar mi scias ke vi certe afiŝos iun ligilon, mi petas ke vi faru dediĉitan fadenon pri ĉiuj de la krimoj de usono, kun pruvoj. Kaj nur kun usonaj krimoj, ne tiuj de la bankaroj/ktp. Mi fakte perpleksiĝas ke ne jam faritas tia fadeno.

Reen al la supro