Към съдържанието

Usono bezonas la militon.

от ustra, 29 юли 2014

Съобщения: 465

Език: Esperanto

kaŝperanto (Покажи профила) 11 декември 2014, 17:05:33

Clarence666:> http://endoftheamericandream.com/archives/horrific... Ignorance is bliss

bbc

Mi proklamas neeviteblan (sed ne sanktan) militon kontraux USA (+ aliaj fasxismaj sxtatoj kiel RU, IL, CN, ...)). Celo: neniigi tutmondan fasxismon kiu devenas de tie. Kiu kuragxas aligxi?

> Se ni estas kiel la nazioj, Obama mem ordonus ke la teroristoj estu torturita.
> Ne estus iu ajn esplorado pri la torturado. Tute eblas (kaj plej verŝajnas) ke la
> soldatoj agis laŭ iliaj propraj deziroj kaj ne laŭ la ordonoj de iliaj superuloj.

Cxiu fasxisma sistemo alvenas kun cxi tiu sama acxa "argumento". Dum longaj jaroj oni organize krimis, kaj poste neniu persone respondecas?

> Ne forgesu ke niaj malamikoj surbendigas la brutala senkapigadon de iliaj kaptitoj.

Cxu ili vere uzas magnetan bendon? Cxiuokaze, la plej dangxera terororganizajxo nomixgas USA, ne ISIS.
Tre interesa ligilo...ĝi bezonis multe da honoro/forteco konfesi tion. Sed feliĉe Obama neniigis tiujn politikojn.

La soldatojn neniu ordonis foti ili mem kun nudaj kaptitoj, aŭ seksperforti ili. Eĉ malbonega superulo, kiu dezirus fari tion, neniam ordoni ĝin pro timo de la konsekvencoj. La soldatoj ja estis punita, se mi memoras ĝuste...

Do, ĉu ili surbajtigis, surbilderigis, sursiliciigis, surdiskigis, surinterretigis, aŭ fluegigis? Mi ne scias kiun formaton ili uzis. Kiujn teroragojn farintas USA lastatempe?

robbkvasnak (Покажи профила) 11 декември 2014, 17:45:27

Ne Usono bezonas militon sed la militista industrikomplekso en Usono ĝin bezonas. En Usono estas du flankoj kiuj kontraŭas unu al la alia. Mi estas ĉe la kontraŭmilita flanko. Ni estas pli malfortaj ol la alia flanko ĉar al ni mankas la mono kaj la plej multaj civitanoj ne interesiĝas. La vivo en Usono estas tre malfacila kaj la averaĝa usonano laboras nun inter 47-48 horojn semajne. Krom tio la potenculoj ĝenas nin kun "problemoj". Hieraŭ mi devis defendi min en kortumo kontraŭ la polico ĉar oni diris ke nia alarmsistemo misfunkciis, do alarmis kiam ne estis ladrono. Mi devis paroli antaŭ la kortumo kaj mi sukcesis konvinki ilin ke ne mi kulpas sed la alarmkompanio, do mi gajnis - sed kostis al mi multan tempon kaj nervojn.
Mi havas la impreson ke tiuj kiuj ne konas la vivon ĉi-tie havas tro simplan ideon pri la vivo en Usono. Ili eble rigardis tro multajn holivudajn filmojn.
La vivo ĉi-tie ne estas vivo de riĉuloj. Nur 1% de usonanoj estas vere riĉaj. Mi troviĝas en la laborista klaso kaj por ni ne facilas. La eksterena propagando pri la "dolĉa vivo", pri la "usona revo" estas falsa. Kaj paroli pri "usonanoj" (aŭ ali-anoj" ) estas naiva fantazio. Ni ja ne estas ĉiuj samaj kaj ni ne ĉiuj subtenas la samajn idealojn aŭ ideojn.

ustra (Покажи профила) 11 декември 2014, 20:20:47

kaŝperanto:Pri kiu amasmurdoj vi parolas? Estas tre stranga ke neniu raportus tion...
Plejparte mia generacio ricevas novaĵojn de nekutimaj fontoj de interreto, do mi forte dubas ke estas amasmurdoj farita de usono kaj ni ne scias pri ĝi.

Kaj ĉar mi scias ke vi certe afiŝos iun ligilon, mi petas ke vi faru dediĉitan fadenon pri ĉiuj de la krimoj de usono, kun pruvoj. Kaj nur kun usonaj krimoj, ne tiuj de la bankaroj/ktp. Mi fakte perpleksiĝas ke ne jam faritas tia fadeno.
Sufiĉas koni la faktojn:
Usono estis fondita en 1776. El la 238 jaroj da ekzistado Usono estis en militoj dum 216 jaroj. Tio estas milittempa kvoto de 91%.

externalImage.png
(La diagramo estas el la jaro 2012. Tial nur 214 jaroj da militoj.)

Pere via ignorado vi primokas ĉiujn viktimojn el tiuj ĉi militoj.

kaŝperanto:Tre interesa ligilo...ĝi bezonis multe da honoro/forteco konfesi tion. Sed feliĉe Obama neniigis tiujn politikojn.
Kion ili publikigis estas nur kion oni jam sciis ekstere de amaskomunikiloj. Por vi tiuj verŝajne estis nur komplotteorioj.
El la raporto estis publikigitaj nur 500 el 6300 paĝoj kun 35.000 piednotoj. La veraj abomenaĵoj estas ankoraŭ sekreto. Kaj kiu asertas, ke tiu naŭza agado entute ĉesis? Seriozaj konsekvencoj ne sekvos. Kial do ĉesi?

robbkvasnak:Ne Usono bezonas militon sed la militista industrikomplekso en Usono ĝin bezonas.
Mi konsentas, sed ni jam diskutis pri tio.

robbkvasnak:La vivo en Usono estas tre malfacila kaj la averaĝa usonano laboras nun inter 47-48 horojn semajne.
Mono iras de malsupre supren. Tio estas tutmonda proceso. Surbaze de multa laboro (sed malmulta salajro) homoj ne havas tempon por legi kaj kompreni politikajn aferojn. Sendube tio estas dezirata kaj intence.

robbkvasnak:La vivo ĉi-tie ne estas vivo de riĉuloj. Nur 1% de usonanoj estas vere riĉaj.
Neniu pridubas tion. Tio ĉi estas la realeco en la tuta mondo.

robbkvasnak:Kaj paroli pri "usonanoj" (aŭ ali-anoj" ) estas naiva fantazio.
Neniam mi skribis pri usonanoj. Mi ĉiam aludas al Wall Street - la posedanto de Usono.

kaŝperanto (Покажи профила) 11 декември 2014, 20:47:54

robbkvasnak:Ne Usono bezonas militon sed la militista industrikomplekso en Usono ĝin bezonas. En Usono estas du flankoj kiuj kontraŭas unu al la alia. Mi estas ĉe la kontraŭmilita flanko. Ni estas pli malfortaj ol la alia flanko ĉar al ni mankas la mono kaj la plej multaj civitanoj ne interesiĝas. La vivo en Usono estas tre malfacila kaj la averaĝa usonano laboras nun inter 47-48 horojn semajne. Krom tio la potenculoj ĝenas nin kun "problemoj". Hieraŭ mi devis defendi min en kortumo kontraŭ la polico ĉar oni diris ke nia alarmsistemo misfunkciis, do alarmis kiam ne estis ladrono. Mi devis paroli antaŭ la kortumo kaj mi sukcesis konvinki ilin ke ne mi kulpas sed la alarmkompanio, do mi gajnis - sed kostis al mi multan tempon kaj nervojn.
Mi havas la impreson ke tiuj kiuj ne konas la vivon ĉi-tie havas tro simplan ideon pri la vivo en Usono. Ili eble rigardis tro multajn holivudajn filmojn.
La vivo ĉi-tie ne estas vivo de riĉuloj. Nur 1% de usonanoj estas vere riĉaj. Mi troviĝas en la laborista klaso kaj por ni ne facilas. La eksterena propagando pri la "dolĉa vivo", pri la "usona revo" estas falsa. Kaj paroli pri "usonanoj" (aŭ ali-anoj" ) estas naiva fantazio. Ni ja ne estas ĉiuj samaj kaj ni ne ĉiuj subtenas la samajn idealojn aŭ ideojn.
Precize. Plimulto da usonanoj, dum "riĉaj" en rekta nombra komparo, estas tre malriĉa laŭ veraj mezuriloj. Ili laboras pli ol 40-50 horojn semajne, foje je la semajnfino. Se vi ne pagitas per salajro vi ne povas labori pli ol 40 horojn semajne, kaj verŝajne nur povas labori malpli ol 30 por ke la dunganto ne devas pagi por multekostaj sanigplanoj/asekuroj. Sed pohoraj dungitoj ankoraŭ laboras pli ol 40 horoj per multaj laborpostenoj. La plimulto da salajruloj ofte estas devigita labori pli ol 50-60 horoj sen pligrandigo de pago. Perceptu ke estas pruvita fakto ke oni atingas nenian pligrandigon de rendimentoj per laborante pli ol 40 horoj, kaj en mensaj taskoj eble estas malpli ol 40.

Multaj usonanoj havas laborojn kiujn ili ne ŝatas, pagendajn kalkulojn, tro multe da ŝuldoj, ĝenajn samdomanojn, kaj tro multe da senutilaj aĵoj. Ni suferas de trokonsumado, kaj ni ankaŭ ŝarĝas la ceteron de la mondo kun ĝi.

Ni estas tre "libera", sed ni eble faras ke ni esatas sklavoj per nia propra volo.

Sunjo (Покажи профила) 11 декември 2014, 21:20:14

kaŝperanto:
Tre interesa ligilo...ĝi bezonis multe da honoro/forteco konfesi tion. Sed feliĉe Obama neniigis tiujn politikojn.
Mi samopinias ke jam estas pliboniĝo ke Obama ne volas daŭrigi tiujn krimojn kontraŭ la homeco. Tamen ankaŭ li ne estas anĝelo.

kaŝperanto:
Eĉ malbonega superulo, kiu dezirus fari tion, neniam ordoni ĝin pro timo de la konsekvencoj. La soldatoj ja estis punita, se mi memoras ĝuste...
Kiel legeblas en la amaskomunikiloj Bush ja permesis en plena konsento la torturadon. Li eĉ nun ankoraŭ laŭdas tiujn kiuj faris ĝin kiel verajn patriotojn. Se oni povas kredi diversajn enketojn ankaŭ multaj usonaj civitanoj estas tiaj fipatriotoj. Kiam ili komprenos ke Usono ne plu havas defendindan moralon se ili mem subtenas tian malmoralon?

kaŝperanto:
Kiujn teroragojn farintas USA lastatempe?
Jam nun oni scias ke per usonaj dronoj estas murditaj homoj (kaj krimuloj/teroristoj kaj civiluloj senkulpaj) sen leĝa proceso, kiun oni en vere demokratia lando devas garantii al ĉiu homo. Ne estus surprizo se oni post 10 aŭ 15 jaroj ekscius pri multaj naŭzaj detaloj simile kiel oni nun ekscias pri la naŭzaj krimoj faritaj sub prezidanto G.W.Bush.

ustra (Покажи профила) 11 декември 2014, 21:53:03

Sunjo:
kaŝperanto:
Kiujn teroragojn farintas USA lastatempe?
Jam nun oni scias ke per usonaj dronoj estas murditaj homoj (kaj krimuloj/teroristoj kaj civiluloj senkulpaj) sen leĝa proceso, kiun oni en vere demokratia lando devas garantii al ĉiu homo. Ne estus surprizo se oni post 10 aŭ 15 jaroj ekscius pri multaj naŭzaj detaloj simile kiel oni nun ekscias pri la naŭzaj krimoj faritaj sub prezidanto G.W.Bush.
...aŭ la agresmilitoj kontraŭ Irako, Afganistano, Libio, Sirio... aŭ la atakoj sen deklaracio kontraŭ Pakistano kaj Jemeno... aŭ la puĉo en Ukrainio... aŭ la subaŭskultado de tuta mondo... aŭ la persekutado de ŝtat-denuncistoj (whistleblower)... aŭ la subteno de ISIL kaj de apartisma reĝimo en Israelo... ktp.

robbkvasnak (Покажи профила) 12 декември 2014, 02:17:47

Kion volas ludi Ustra estas tre malhonesta. Li/Ŝi ne volas vere diri kiun naciecon li/ŝi havas. Li/ŝi volas devigi nin "reprezenti" la politikon de lando, kvazaŭ ni estus la subtenantoj de piedpilka teamo. Neniu inter ni elektis naskiĝi en sia lando. Mi rifuzas "reprezenti" Usonon kaj dum mi ankoraŭ loĝas ĉi-tie (mi ne simple povas foriri) mi batalas kontraŭ multaj faroj de la estrarano. Mi notis simple ke ne la lando "Usono" bezonas militojn sed la potenculoj volas militi. Sed eĉ se mi iros vivi en alia lando (kion mi jam faris kaj kion mi planas fari nun) kiu ajn lando en kiu mi loĝus pekas kontraŭ la homaro. Se vi legas historion, vere neniu lando senkulplas. Mem la malplimultoj nun subpremataj iam ajn pekas kontraŭ alia etno aŭ popolo. Tute senkulpa popolo ne ekzistas (krom eble la Esperantistaro - UEA ĝis nun neniam militis kontraŭ iu ajn, hehe).
Mi iras straten kun peticioj kontraŭ la politiko de Usono kaj mi skribas leterojn al ĵurnaloj kaj al politikaj reprezentantoj. Mi volontulas en senprofita organizaĵo de enmigrantoj por klerigi la homojn. Kaj mi subtenas Esperanton.
Nur kaŝi sin malantaŭ iu kromnomi - ne - tio me estas mia maniero. Mi estas MI kaj ne Astra, Estra, Istra, Ostro aŭ iu ajn. Mi diras kie mi loĝas kaj mi rekonas tion. Mi ankaŭ provas klarvidi tiom kiom eblas. Sed mi ne puŝas iun ĉi-fadene reprezenti sian landon aŭ registaron. Se oni tion faras, bone. Ke oni ŝirmu krimemulojn!

ustra (Покажи профила) 12 декември 2014, 12:14:44

robbkvasnak:Kion volas ludi Ustra estas tre malhonesta. Li/Ŝi ne volas vere diri kiun naciecon li/ŝi havas. Li/ŝi volas devigi nin "reprezenti" la politikon de lando, kvazaŭ ni estus la subtenantoj de piedpilka teamo. Neniu inter ni elektis naskiĝi en sia lando. Mi rifuzas "reprezenti" Usonon kaj dum mi ankoraŭ loĝas ĉi-tie (mi ne simple povas foriri) mi batalas kontraŭ multaj faroj de la estrarano. Mi notis simple ke ne la lando "Usono" bezonas militojn sed la potenculoj volas militi. Sed eĉ se mi iros vivi en alia lando (kion mi jam faris kaj kion mi planas fari nun) kiu ajn lando en kiu mi loĝus pekas kontraŭ la homaro. Se vi legas historion, vere neniu lando senkulplas. Mem la malplimultoj nun subpremataj iam ajn pekas kontraŭ alia etno aŭ popolo. Tute senkulpa popolo ne ekzistas (krom eble la Esperantistaro - UEA ĝis nun neniam militis kontraŭ iu ajn, hehe).
Mi iras straten kun peticioj kontraŭ la politiko de Usono kaj mi skribas leterojn al ĵurnaloj kaj al politikaj reprezentantoj. Mi volontulas en senprofita organizaĵo de enmigrantoj por klerigi la homojn. Kaj mi subtenas Esperanton.
Nur kaŝi sin malantaŭ iu kromnomi - ne - tio me estas mia maniero. Mi estas MI kaj ne Astra, Estra, Istra, Ostro aŭ iu ajn. Mi diras kie mi loĝas kaj mi rekonas tion. Mi ankaŭ provas klarvidi tiom kiom eblas. Sed mi ne puŝas iun ĉi-fadene reprezenti sian landon aŭ registaron. Se oni tion faras, bone. Ke oni ŝirmu krimemulojn!
Kiom ofte mi ankoraŭ devas ripeti, ke mi ĉiam aludas al Wall Street?
Eble mi estas tro honesta, sed ne malhonesta. Kaŝperanto petis pri teroragoj de la usona reĝimo kaj mi prezentis tion. Neniam mi skribis, ke aliaj landoj estas ĉiam senkulpaj. Tial mi ja kontraŭas la nacian ŝtaton ĝenerale. Sed la usona milittempa kvoto de 91% estas sendube senprecedenca en la historio de la homaro. Simple ne eblas nei tion fakton. La homaro ne konas pli agreseman kaj pli armadan reĝimon ol la usona. Ĉi reĝimo amas murdi homojn kaj disvastigi teroron. Bedaŭrinde nia faŝisma sistemo postulas tion. Ekonomie paco simple ne-senchavas.
Vi povas malkonsenti sed tiukaze vi mensogus al vi mem. Eble vi ja povas uzi kelkajn de la menciitaj faktoj por via laŭdinda peticio?

kaŝperanto (Покажи профила) 12 декември 2014, 16:49:56

ustra:
Kiom ofte mi ankoraŭ devas ripeti, ke mi ĉiam aludas al Wall Street?
Eble mi estas tro honesta, sed ne malhonesta. Kaŝperanto petis pri teroragoj de la usona reĝimo kaj mi prezentis tion. Neniam mi skribis, ke aliaj landoj estas ĉiam senkulpaj. Tial mi ja kontraŭas la nacian ŝtaton ĝenerale. Sed la usona milittempa kvoto de 91% estas sendube senprecedenca en la historio de la homaro. Simple ne eblas nei tion fakton. La homaro ne konas plej agreseman kaj plej armadan reĝimon ol la usona. Ĉi reĝimo amas murdi homojn kaj disvastigi teroron. Bedaŭrinde nia faŝisma sistemo postulas tion. Ekonomie paco simple ne-senchavas.
Vi povas malkonsenti sed tiukaze vi mensogus al vi mem. Eble vi ja povas uzi kelkajn de la menciitaj faktoj por via laŭdinda peticio?
Estas malhonesta nomi militoj kiel teroragoj, precipe kiam iuj (la plimulto ne, se iuj) de la militoj estis "bonaj" ĉar ni batalis kontraŭ fiaj reĝimoj. Estas fakto, tamen ni ne trovis "armilojn de amasdetruado", ke Sadam uzis kemiajn armilojn kontraŭ lia propra popolo. Sed laŭ vi ĉiuj de la militoj estis teroragoj. Mi tute konsentas ke eble la registaraj motivoj ne bonis, sed la militoj estis iom bonaj.

Ekde antaŭ WWI/WWII ni ne partoprenis en nepravigitaj militoj. Certe estas iuj kaŝitaj motivoj, sed estas filozofia afero se tiuj motivoj faras la militojn malbonaj. La konfliktoj dum la malvarma milito estis kontraŭ agresaj komunistaj malamikoj, kaj certe nia fia versio de libereco pli bonas ol ilia fikomunismo. Ĉiu civitano de Sudkoreio tre dankus Usonon kaj aliajn aliancanojn por nia helpo. La konfliktoj per NATO/UN ne estas veraj militoj de la USA. Laŭ mia scio ne estas pruvoj ke nia registaro instigis la ukrainan aferon.

La antaŭaj militoj ja estis teruraj, precipe kontraŭ la indianoj. Sed lastatempe ni ne faras tiajn malbonegajn agojn. Se ĉi tiu historia argumento validas, tiam ni fakte ne estas la plej malbona nacio. Kial vi haltus ĉe komenco de na nuna ŝtato? Eŭropaj landoj havas tre perfortan historion. Germanujo, Japanujo, kaj Rusujo sub Stalino faris terurajn malbonegajn agojn dum WWII kaj antaŭ.

Jes, la kapitalisma sistemo de Usono kaj praktike ĉiu alia lando estas ligita al registaro, do ĝi estas iom simila al faŝismo. Mi mem estas iom "libertarian", sed mi ankaŭ subtenas socialismajn ideojn (tre konflikta - me scias). Sed la registaro subtenas korporaciojn ĉar la civitanoj ĉiam deziras "plibonigi la ekonomion", kaj la lobiistoj pagas por subteni korporaciajn interesojn.

Eble vi pli sukcese konvinkus homojn se vi ne uzus la malĝustan vorton por tio, kio estas nia fikapitalisma sistemo. La difino de faŝismo simple ne taŭgas ĝis ni akiras supreman reganton kaj vere konkeras aliajn landojn perforte kiel nazia germanujo aŭ imperia japanio.

kaŝperanto (Покажи профила) 12 декември 2014, 17:55:13

Mi forgesis mencii, ke la 2a amendo rekte kontraŭas la nocio de suprema regado kaj polica ŝtato. Ĝi estas la fina barilo kontraŭ faŝismo, kaj estos la fina rajto fali. La "liberala" amaskomunikiloj verŝajne portretus la rezistantojn kiel frenezaj teroristoj/funamentistoj.

"Kiam estas tempo por enterigi viajn pafilojn, estas tempo por elterigi ilin."

Обратно нагоре