Skip to the content

Usono bezonas la militon.

by ustra, July 29, 2014

Messages: 465

Language: Esperanto

vejktoro (User's profile) March 10, 2015, 11:36:37 AM

ustra:Jen viaj .... la anglosaksa dueca moralo,...
Bona koleroŝtormo. Al kiu vi kriegas? Mi?
Kiu estas anglosaksa? Mi? .. Ĉu vi certas?

Mi eble malpravas, sed mi kredas ke oni parolas de adolesko en respondo al la ofte infanaj reakcioj ĉi tie. La bildo kiu ekiĝas ne estas de matureco.

ustra (User's profile) March 10, 2015, 5:26:54 PM

Mi ne kriegas, sed ne komprenas. Kiuj infanaj reakcioj de ŝtato? Ĉu ŝtato reakcias adolta kiam ĝi havas plenvaloran kill list por droneaj atakoj aŭ kiam ĝi havas plenkreskitan koncentrejon sur Kubo? Aŭ ĉu adolta ŝtato jam estas, kiu simple toleras torturon?

Lakiro (User's profile) March 10, 2015, 6:47:30 PM

vejktoro (User's profile) March 11, 2015, 4:51:58 AM

Terurĉjo:... rusoj protektas sian prezidenton kaj ne luktas kontraŭ li.
ja rusoj vidas, ke la prezidento pravas kaj diras veron kaj kondutas ĝuste...
Nacio tiel dediĉata al sia estro estas ja nekutima. Pli ofte, enloĝantoj senĉese kritikas iujn kiuj tenas la regpovon, kaj esplordemandi ĉiun manovron. Estas natura suspekti la riĉajn kaj potencajn. Ni donas al niaj gvidantoj grandan fortecon je niaj vivoj - kaj oni komprenas la malfacilecon trakti tian potencon, ĉu ne?

Do, estas malfacile por ekster-Rusanoj komprenas la en-estro-fidon prezentata pro ĉi nuntempaj fadenoj.

Lakiro (User's profile) March 11, 2015, 9:46:16 AM

vejktoro:
Terurĉjo:... rusoj protektas sian prezidenton kaj ne luktas kontraŭ li.
ja rusoj vidas, ke la prezidento pravas kaj diras veron kaj kondutas ĝuste...
Nacio tiel dediĉata al sia estro estas ja nekutima. Pli ofte, enloĝantoj senĉese kritikas iujn kiuj tenas la regpovon, kaj esplordemandi ĉiun manovron. Estas natura suspekti la riĉajn kaj potencajn. Ni donas al niaj gvidantoj grandan fortecon je niaj vivoj - kaj oni komprenas la malfacilecon trakti tian potencon, ĉu ne?

Do, estas malfacile por ekster-Rusanoj komprenas la en-estro-fidon prezentata pro ĉi nuntempaj fadenoj.
Vi neniam komprenos rusan animon! ridulo.gif Vi vivas kun aliaj valoroj. Vi konstante serĉas propran profiton kaj facilecon en ĉiuj aferoj. ridulo.gif

vejktoro (User's profile) March 11, 2015, 11:00:58 AM

Lakiro:Vi neniam komprenos rusan animon! ridulo.gif Vi vivas kun aliaj valoroj. Vi konstante serĉas propran profiton kaj facilecon en ĉiuj aferoj. ridulo.gif
Al kiu 'vi-n' vi insultas?
Eble mi ne parolas de mi, sed de homo ĝenerala. Terurĉjo diris ke li "ne komprenas, kial rusojn oni konstante riproĉas, ke rusoj protektas sian prezidenton..."

Mi nur ofertis pensojn.

Formetu viajn pafilojn.

ustra (User's profile) March 13, 2015, 6:05:38 PM

robbkvasnak (User's profile) March 13, 2015, 6:41:34 PM

George Friedman eble estas la estro de sia propra firmao. Bone. Sed li certe ne ludas tre gravan rolon en la publika vivo ĉi-tie. Mi ĵus lernis pri li ĉi-tie nun. Neniam mi legis pri li aŭ aŭdis pri li.
Mi ankaŭ ŝatus citi John Aldornato, komisiisto de mia vilaĝo, ĵus re-elektita. Li estas liberala kaj anktaŭ li kontraŭas ĉiujn militojn. Ankaŭ lia najbaro kontraŭas militojn. Mi voĉdonis por li kaj ankaŭ unu de miaj amikoj. Do, jen vi havas aliajn spertulojn en Usono kiujn vi povas citi. Mi nun iros al la mekanisto por ŝanĝigi la oleon de mia aŭto. Mi demandos Mike - kiu naskiĝis en 1948 en Pittsburgh kaj ankaŭ estas la CEO de sia propra aŭtoriparejo kion li opinias pri la milito en Ukrainio. Mi raportos al vi poste lian opinion tiel ke vi ankaŭ povos citi lin.

Fuzzy (User's profile) March 13, 2015, 8:08:04 PM

ustra:Li konfesas, ke la ukraina afero temas sole pri la preventado de alianco inter Rusio kaj Germanio.[/url]
Nenio nova. Alianco inter Rusio kaj Germanio ĉiam estis koŝmaro por Brita imperio. Nun se Germanio, Rusio kaj Ĉinio alianciĝos, tio estos la fino de Pax Americana. Rusio kaj Ĉinio jam estas tre bonaj amikoj, sed Germanio ankoraŭ bedaŭrinde estas subulo de Usono.

Fajro_Ruso (User's profile) March 13, 2015, 11:18:27 PM

Fuzzy:Rusio kaj Ĉinio jam estas tre bonaj amikoj...
Mi dirus: provizoraj strategiaj partneroj. ridulo.gif

Back to the top