Usono bezonas la militon.
af ustra, 29. jul. 2014
Meddelelser: 465
Sprog: Esperanto
Fuzzy (Vise profilen) 14. mar. 2015 06.16.14
Fajro_Ruso:Provizora strategia partnero estas oksimoro -- partnero povas esti aŭ provizora, aŭ strategia.Fuzzy:Rusio kaj Ĉinio jam estas tre bonaj amikoj...Mi dirus: provizoraj strategiaj partneroj.
Se vi celas diri ke la alianco ne estas kaj neniam estos tiom strikta kiel ekzemple EU -- jes, mi konsentas, Rusio kaj Ĉinio estas grandaj landoj kaj ne cedos siajn suverenecojn al iu ajn alianco. La interrilatoj devas ĉiam esti reciproke profitdonaj.
Fajro_Ruso (Vise profilen) 14. mar. 2015 08.13.40
Fuzzy:Provizora strategia partnero estas oksimoro -- partnero povas esti aŭ provizora, aŭ strategia.Bonvolu ekspliki kie vi vidas la antitezon en mia eldiro. Povas esti kulpas mia malbona Esperanto, tiam korektu min. Nun via aserto por mi aspektas kiel -- pomo povas esti aŭ ruĝa, aŭ dolĉa.

Fuzzy:La interrilatoj devas ĉiam esti reciproke profitdonaj.bone montras tion aŭ vi havas strangan por mi imagon pri amikeco. Kiel diris unu specialisto pri orientaj landoj: "Por Ĉinio amiko povas esti nur Ĉinio".

ustra (Vise profilen) 14. mar. 2015 09.34.42
Fuzzy:Vi tute pravas. Tiu koncepto de blokado de alianco inter niaj popoloj baziĝas sur la pli ol centjara geostrategia teorio de Mackinder. Zbigniew Brzezinski daŭrigas nur ĉi tiun koncepton kaj nomas ĝin La Granda Ŝaktabulo.ustra:Li konfesas, ke la ukraina afero temas sole pri la preventado de alianco inter Rusio kaj Germanio.[/url]Nenio nova. Alianco inter Rusio kaj Germanio ĉiam estis koŝmaro por Brita imperio. Nun se Germanio, Rusio kaj Ĉinio alianciĝos, tio estos la fino de Pax Americana. Rusio kaj Ĉinio jam estas tre bonaj amikoj, sed Germanio ankoraŭ bedaŭrinde estas subulo de Usono.
En Germanio la publika diskurso ne temigas ĉi tiujn evidentajn faktojn. La amaskomunikiloj estas firme en transatlantika mano. Sed feliĉe iom post iom pli da germanoj ekkonscias pri tiu afero kaj ĉesas kredi kaj legi la amaskomunikilojn.
Tamen estas bela, ke samtempulo kaj sekretserva internulo klare konfesas la intencojn de la anglosaksoj.
Fuzzy (Vise profilen) 14. mar. 2015 09.46.32
Fajro_Ruso:Kiom mi komprenas, strategio traktas longan perspektivon, tial ĝi ne povas esti provizora.Fuzzy:Provizora strategia partnero estas oksimoro -- partnero povas esti aŭ provizora, aŭ strategia.Bonvolu ekspliki kie vi vidas la antitezon en mia eldiro. Povas esti kulpas mia malbona Esperanto, tiam korektu min. Nun via aserto por mi aspektas kiel -- pomo povas esti aŭ ruĝa, aŭ dolĉa."Provizora" - signifas tempon (hodiaŭ ambaŭ landoj havas similan celon - sukcese kontraŭstari Usonon. Se la situacio en la mondo ŝanĝiĝos ili povos ĉesi esti partneroj aŭ eĉ iĝi kontraŭuloj), "strategia" - signifas kialon (la komuna strategia celo), "partnero" - signifas ke ne amikoj ili estas kaj via
Fuzzy:La interrilatoj devas ĉiam esti reciproke profitdonaj.bone montras tion aŭ vi havas strangan por mi imagon pri amikeco. Kiel diris unu specialisto pri orientaj landoj: "Por Ĉinio amiko povas esti nur Ĉinio".Ŝajnas ke tio estas vera ne nur por Ĉinio, sed por ĉiuj landoj.
Kio koncernas amikecon -- jes, mi ŝajne elektis malbonan vorton por rilatoj inter landoj. Landoj ja ne estas homoj, ili ne povas amiki. Kiam unu lando faras ion kontraŭ propraj interesoj pro "amikeco" al alia lando, tio signifas nur eluzon kaj trompon. Rusio jam havis multe da tiaj "amikoj", mi esperas ke la leciono estas bone lernita de nia popolo kaj politikistoj.
Fajro_Ruso (Vise profilen) 14. mar. 2015 12.39.36
Fuzzy:strategio traktas longan perspektivon, tial ĝi ne povas esti provizora.Pardonu min, sed mi denove ne komprenas kial longa ne povas esti provizora. Ŝajnas ke la problemo estas en la vorto "provizora" kiun unu el ni miskomprenas. Mia vortaro donas la signifon "временный" (t.e. por iu nedifinita tempo, kiu povas esti mallonga, longa kaj eĉ longega, sed ĝuste ne ĉiama). Kion diros specialistoj pri la lingvo?
Fuzzy (Vise profilen) 14. mar. 2015 13.58.54
Fajro_Ruso:Bone, se vi volas diri ke aliancaj rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio estas strategie por longa pespektivo, sed eventuale ne por ĉiam -- mi konsentas. Mi ne kredas ke la du landoj iam unuiĝos je unu, kaj mi ne volus tion.Fuzzy:strategio traktas longan perspektivon, tial ĝi ne povas esti provizora.Pardonu min, sed mi denove ne komprenas kial longa ne povas esti provizora. Ŝajnas ke la problemo estas en la vorto "provizora" kiun unu el ni miskomprenas. Mia vortaro donas la signifon "временный" (t.e. por iu nedifinita tempo, kiu povas esti mallonga, longa kaj eĉ longega, sed ĝuste ne ĉiama). Kion diros specialistoj pri la lingvo?
Fajro_Ruso (Vise profilen) 14. mar. 2015 16.39.07
Fuzzy:Jes, ĝuste tion mi volis diri.
Bone, se vi volas diri ke aliancaj rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio estas strategie por longa pespektivo, sed eventuale ne por ĉiam -- mi konsentas.

Fuzzy (Vise profilen) 14. mar. 2015 18.19.02
ustra:Mi opinias ke la plej grava kaj terura eraro de la rusia historio estas ke Rusio ĉiam militis kontraŭ Germanio.
Vi tute pravas. Tiu koncepto de blokado de alianco inter niaj popoloj baziĝas sur la pli ol centjara geostrategia teorio de Mackinder. Zbigniew Brzezinski daŭrigas nur ĉi tiun koncepton kaj nomas ĝin La Granda Ŝaktabulo.
Kial en la Unua Mondmilito Rusio alianciĝis kun Britujo (kun kiu ĝi havis multege da kontraŭdiroj, ja mem la termino Granda Ŝakludo temas pri luktego de Britujo kontraŭ Rusio) kontraŭ Germanio, kun kiu ĝi ne havis gravajn kontraŭdirojn?
Laŭ mi la pafo de Gavrilo Princip estis brilega sekretserva operacio de la angloj, dank' al kiu Britujo sukcesis kontraŭstarigi siajn malamikojn unu kontraŭ alia.
Se Rusio alianciĝus tiam kun Germanio anstataŭ batali kontraŭ ĝi, nek la rusa, nek la germana imperioj estus malkonstruitaj. Ne okazus la revolucioj, la potencojn ne havigus al si la komunistoj kaj la naciistoj. La Dua Mondmilito ankaŭ verŝajne ne okazus, kaj la tuta historio de la mondo estus multe malpli sangoverŝa, multege da homoj restus vivaj.
Kaj nun denove la historio ripetiĝas. Usono penas malamikigi Eŭropon kaj Rusion, igi nin denove batali inter si malprofite al ni mem. Ĉu ni sukcesos eviti tion ĉi foje?
Lakiro (Vise profilen) 14. mar. 2015 21.32.11
Estis alianco kun Bulgario, kiam pereis miloj da rusoj en kontrauturka milito. Nun Bulgario estas membro de alia alianco - kontraŭrusia (NATO).
Estis granda amikeco inter Francio kaj Rusio ĝis konflikto inter Napoleono kaj Aleksandro pro virino.
Ne tio ne gravas. Tio ĉi estas ŝirmilo por la profanoj.
Ekzistas tutmonda registaro, kiu pretas diversajn konfliktojn.
Kaj nun Rusio nenion povas kontraŭstarigi al antipaca teknologio.
Fuzzy (Vise profilen) 15. mar. 2015 07.45.57
Lakiro: Sendanka afero estas rezoni pri la pasinteco. Se Rusio ...us, do tiam ...us ...Kiel alie lerni la lecionojn de la pasinteco? Ni devas analizi, ĉu la faritaj paŝoj estis pravaj aŭ ne, ĉu vi konsentas? Kiel tion fari, se ne per imagi, kio okazus se la paŝoj estus aliaj? Modelado estas unu el la iloj de ekkono.
Lakiro:Eĉ pli malbone: Bulgario militis kontraŭ Rusio en la Unua, kaj en la Dua Mondmilitoj.
Estis alianco kun Bulgario, kiam pereis miloj da rusoj en kontrauturka milito. Nun Bulgario estas membro de alia alianco - kontraŭrusia (NATO).
Pli utile por Rusio estus ne liberigi Bulgarion, sed lasi ĝin resti suba parto de Turkio -- kun ĝi ni havas pli bonajn interrilatojn ol kun Bulgario.
Nome tion mi celis, kiam skribis ke ne ekzistas amikeco inter landoj.
Lakiro:Tre trista kaj malesperiga vidpunkto. Kion do vi faras ĉi tie, iru fosi bunkron.
Ne tio ne gravas. Tio ĉi estas ŝirmilo por la profanoj.
Ekzistas tutmonda registaro, kiu pretas diversajn konfliktojn.
Kaj nun Rusio nenion povas kontraŭstarigi al antipaca teknologio.