К содержанию

Usono bezonas la militon.

от ustra, 29 июля 2014 г.

Сообщений: 465

Язык: Esperanto

Malnaciulo (Показать профиль) 16 марта 2015 г., 1:22:52

Fuzzy:Kial la milito inter Rusio kaj Turkio de 1877 jaro estis neevitebla?
Tial ke la milito tamen okazis, viaj prauloj faris tiun elekton kaj ili ja havis la kaŭzojn. Nur tio estas vera fakto, ĉio cetera (kio estus, se okazus tio kaj kio, se okazus alio) estas nur senresponda divenaĵo.
Fuzzy:En la Dua Mondmilito Turkio estis neŭtrala. Por ni estus pli bone se Bulgario estante parto de ĝi ankaŭ estus neŭtrala, ol malamika al ni kiel libera lando, ĉu vi ne konsentas?
Nu, bone do, ni fantaziu, se tio plaĉas al vi. Se Turkio estus multe pli forta ol ĝi estis reale, ne estas fakto ke en tiu okazo ĝi restus neŭtrala kaj eĉ ekzistas opinio (mi speciale ne lernis ĉi tiun temon kaj ne scias kiom ĝi estas pruvhava, sed ni ja fantazias ridulo.gif ) ke, se la sovetia armeo malvenkus en la batalo ĉe Stalingrado, Turkio tuj enirus la militon kontraŭ Sovetio. Aspektas tre versimile kaj la grandega turkia armeo atendinta tiam ĉe la sovetia-turkia landlimo ankaŭ ion signifis.
Fuzzy:
Ĉu vere? En kiu lando loĝas tiu bulgara popolo pri kiu vi parolas? Ne en Bulgario, evidente.
Ĝuste en Bulgario. Ne konfuzu bulgarajn politikistoj kun la bulgara popolo. Pli ol duono de bulgaroj restas rusofiloj kaj, ekzemple, tio ke preskaŭ 73% el ili opinias ke Rusio pravas koncerne Krimeon sendube montras tion. Se vi konsideros kian lavangon da mensogoj kaj kalumnioj pri via lando kaj popolo oni ĵetas el amaskomonikiloj sur ili (cetere same kiel en ĉiuj senescepte ekssocialismaj landoj) dum pli ol dudek jaroj, vi komprenos ke , mirinde, sed la memoro ankoraŭ vivas.

klmn (Показать профиль) 16 марта 2015 г., 12:02:42

Fuzzy:Kiom mi komprenas, strategio traktas longan perspektivon, tial ĝi ne povas esti provizora.
Kio koncernas amikecon -- jes, mi ŝajne elektis malbonan vorton por rilatoj inter landoj. Landoj ja ne estas homoj, ili ne povas amiki. Kiam unu lando faras ion kontraŭ propraj interesoj pro "amikeco" al alia lando, tio signifas nur eluzon kaj trompon. Rusio jam havis multe da tiaj "amikoj", mi esperas ke la leciono estas bone lernita de nia popolo kaj politikistoj.
La konfuzon kreis ne tute ĝusta vorto "strategia" mi kredas.
"Taktika" - eble jes, Rusio bezonas merkaton por siaj varoj, kontraŭ kiuj ĝi mem enkondukis sankciojn. Ĉinio eble uzos okazon kaj ŝparos iom aĉetante pli malmultekoste. Kaj ankaŭ ĝi havas fortan latentan intereson al Manĝurio (apud-amura regiono)

"Strategia" - apenaŭ, Usono ne estas malamiko por Ĉinio, male, ĝi estas plej bona kaj plej granda kliento por ĝia eksporto (vara kaj financa).

En ajna kazo, tiu partnereco neniam estos en egalrajta etoso, ĉar:
1)Rusio estas devigita serĉi amikiĝon, ne male
2)simple grandeco kaj influo de Ĉinio estas multfoje pli granda ol tiu de Rusio

ustra (Показать профиль) 16 марта 2015 г., 12:18:16

klmn:En ajna kazo, tiu partnereco neniam estos en egalrajta etoso, ĉar:
1)Rusio estas devigita serĉi amikiĝon, ne male
2)simple grandeco kaj influo de Ĉinio estas multfoje pli granda ol tiu de Rusio
Jes, sed tio ne konsideras la tutan geopolitikan perspektivon:
1) Ĉinio scias, ke post la ebla detruo de Rusio sekvus la detruon de Ĉinio. Tial Ĉinio alianciĝas kun Rusio.
2) Ankaŭ la potenca Ĉinio bezonas krudmaterialojn kaj Rusio povas liveri ĝin. Rusio estas la plej sekura aliro al krudmaterialoj por Ĉinio.

Fajro_Ruso (Показать профиль) 16 марта 2015 г., 14:27:15

Malnaciulo:Estas interese ekscii: ĉu multaj rusoj pensas same kiel Fuzzy?
Mi interkomunikis kun bulgaroj nur koresponde kaj en ĉiu okazo la komunikado estis varmkora kaj amikema. Mia patro ĉiam nomis la bulgarojn per la vorto "bratuŝki" - karesformo de "fratoj". Mi konsideras ĉiujn slavajn popolojn kiel parencoj, certe en diversaj gradoj. Tio ke kelkaj forstrekas tutajn popolojn el la sia amiklisto, ŝajnas al mi granda eraro, kiu tre malutilas por Rusio.

Fuzzy (Показать профиль) 16 марта 2015 г., 14:28:05

Malnaciulo:Tial ke la milito tamen okazis, viaj prauloj faris tiun elekton kaj ili ja havis la kaŭzojn. Nur tio estas vera fakto, ĉio cetera (kio estus, se okazus tio kaj kio, se okazus alio) estas nur senresponda divenaĵo.
Kiom mi scias la kaŭzo estis nure defendo de la subigitaj de Turkio slavaj kristanoj, nenio alia. Kaj por tiu nobla celo mortis miloj kaj miloj da rusaj soldatoj. Rezulte ni havas unu malamikan landon pli. Ĉu mi ne rajtas provi lerni ion de tiu leciono?
Malnaciulo:Se Turkio estus multe pli forta ol ĝi estis reale, ne estas fakto ke en tiu okazo ĝi restus neŭtrala kaj eĉ ekzistas opinio (mi speciale ne lernis ĉi tiun temon kaj ne scias kiom ĝi estas pruvhava, sed ni ja fantazias ridulo.gif ) ke, se la sovetia armeo malvenkus en la batalo ĉe Stalingrado, Turkio tuj enirus la militon kontraŭ Sovetio. Aspektas tre versimile kaj la grandega turkia armeo atendinta tiam ĉe la sovetia-turkia landlimo ankaŭ ion signifis.
Unue, mi dubas ke la bulgara provinco tre plifortigus Turkion.
Due, se la sovetia armeo malvenkus ĉe Stalingrado, la tuta Dua Mondmilito estus malvenkita, kaj ne nur Turkio nin atakus, sed multaj aliaj ankaŭ. Sed tiam tio jam ne estus grava.
Malnaciulo:
Fuzzy:
Ĉu vere? En kiu lando loĝas tiu bulgara popolo pri kiu vi parolas? Ne en Bulgario, evidente.
Ĝuste en Bulgario. Ne konfuzu bulgarajn politikistoj kun la bulgara popolo. Pli ol duono de bulgaroj restas rusofiloj kaj, ekzemple, tio ke preskaŭ 73% el ili opinias ke Rusio pravas koncerne Krimeon sendube montras tion. Se vi konsideros kian lavangon da mensogoj kaj kalumnioj pri via lando kaj popolo oni ĵetas el amaskomonikiloj sur ili (cetere same kiel en ĉiuj senescepte ekssocialismaj landoj) dum pli ol dudek jaroj, vi komprenos ke , mirinde, sed la memoro ankoraŭ vivas.
De kie vi prenis tiun informon? Ĉu de la rusia propagando kiu senĉese rakontas ke la frata bulgara popolo tre amas nin, sed ties malbonaj estroj faras ĉion kontraŭvole de la popolo? Sed mi havas nur tri demandojn:
- ĉu Bulgario ne estas lando de EU, do la plej pura demokratio, kie la estrojn elektas nome la popolo?
- ĉu la estroj mem ne estas bulgaroj? kial ili malamikemas kontraŭ Rusio do?
- kial mi legas en la raportoj de rusaj turistoj, ke en Bulgario homoj al ni rilatas eĉ malpli bone ol en fora kaj fremda Egiptio, ekzemple?

Fuzzy (Показать профиль) 16 марта 2015 г., 15:07:46

klmn:
La konfuzon kreis ne tute ĝusta vorto "strategia" mi kredas.
"Taktika" - eble jes, Rusio bezonas merkaton por siaj varoj, kontraŭ kiuj ĝi mem enkondukis sankciojn.
Kio? Kiom mi scias la sankcioj temas pri ĝuste malo.

Fuzzy (Показать профиль) 16 марта 2015 г., 15:15:13

Fajro_Ruso:Tio ke kelkaj forstrekas tutajn popolojn el la sia amiklisto, ŝajnas al mi granda eraro, kiu tre malutilas por Rusio.
Mi neniujn forstrekas el la amiklisto. Mi simple ne kredas ke ekzistas amikeco inter landoj kaj popoloj. Inter landoj, ne inter homoj.
Kompreneble mi pretas amiki kun iu ajn homo, ĉu bulgaro, ĉu iu alia.
Sed mi eĉ kopekon ne donos por "liberigo" aŭ "dekoloniigo" de kiu ajn "frata popolo", kaj certe mi ne konsentus verŝi la sangon tiucele. Ĉiuj mem savu sin.

Tial mi estas kontraŭ rusaj volontuloj en Donbaso. Malgraŭ ĉiaj iliaj noblaj celoj kaj heroismo ili neeviteble post iom da tempo iĝos fiaj okupantoj. Kiom eblas denove kaj denove kaptiĝi en unu sama kaptilo?

Lakiro (Показать профиль) 16 марта 2015 г., 20:17:38

Really? I'm surprised
And read those comments

klmn (Показать профиль) 17 марта 2015 г., 6:52:24

Fuzzy: De kie vi prenis tiun informon? Ĉu de la rusia propagando kiu senĉese rakontas ke la frata bulgara popolo tre amas nin, sed ties malbonaj estroj faras ĉion kontraŭvole de la popolo? Sed mi havas nur tri demandojn:
- ĉu Bulgario ne estas lando de EU, do la plej pura demokratio, kie la estrojn elektas nome la popolo?
Nu Grekio jam pli pl 30 da jaroj estas en EU sed daŭre restas tre pro-rusa. Kaj plejverŝajne ankaŭ Serbio baldaŭ aliĝos gin, sed tio ne signifas ke ĝi ĉesos esti frata al Rusio.
EU ne altrudas kiun ŝati, kiun ne, ĝi estas unio por-ekonomika pleje.

Fuzzy:
klmn:
La konfuzon kreis ne tute ĝusta vorto "strategia" mi kredas.
"Taktika" - eble jes, Rusio bezonas merkaton por siaj varoj, kontraŭ kiuj ĝi mem enkondukis sankciojn.
Kio? Kiom mi scias la sankcioj temas pri ĝuste malo.
Jes, konfuze mi esprimis min. Mi volis diri "devos enkonduki (se deziros premi Eŭropon per karto de gaso, ekzemple)

Fuzzy: Sed Strelkov iukiale estas trankviligita kaj eksigita de iuj postenoj en novorosia armeo, malgraŭ ke li estas evidente bonega militgvidanto. Mi opinias ke pro tio ke li tro militemas kontraŭ Ukrainio.
Do, kiu "trankviligis" lin?

Fuzzy (Показать профиль) 17 марта 2015 г., 9:25:05

Jes, ĝuste tiel. Grekio estas multe pli pro-rusa ol Bulgario, laŭ mia percepto.
klmn:
Fuzzy:
klmn:
La konfuzon kreis ne tute ĝusta vorto "strategia" mi kredas.
"Taktika" - eble jes, Rusio bezonas merkaton por siaj varoj, kontraŭ kiuj ĝi mem enkondukis sankciojn.
Kio? Kiom mi scias la sankcioj temas pri ĝuste malo.
Jes, konfuze mi esprimis min. Mi volis diri "devos enkonduki (se deziros premi Eŭropon per karto de gaso, ekzemple)
Jes, kaj tio ĉi veras sendepende de la sankcioj.
klmn:
Fuzzy: Sed Strelkov iukiale estas trankviligita kaj eksigita de iuj postenoj en novorosia armeo, malgraŭ ke li estas evidente bonega militgvidanto. Mi opinias ke pro tio ke li tro militemas kontraŭ Ukrainio.
Do, kiu "trankviligis" lin?
Mi ne scias. Verŝajne, tiu estis alta estraro de Rusio.

Наверх