Usono bezonas la militon.
ustra,2014年7月29日の
メッセージ: 465
言語: Esperanto
vincas (プロフィールを表示) 2015年3月29日 9:51:06
vincas (プロフィールを表示) 2015年3月29日 9:53:30
ustra (プロフィールを表示) 2015年3月29日 10:05:43
Miland (プロフィールを表示) 2015年3月29日 10:40:09
ustra:Milito ja estas daŭrigo de ekonomio per aliaj rimedoj... Ĉiu milito estas komerco.La motivo por milito ofte estas ekonomia, sed tio ne estas la interŝanĝoj, al kiu ambaŭ partioj konsentas, kiuj estas la kerno de internacia komerco.
ustra:La tuta usona potenco baziĝas sur la dolaro.La dolaro estas nur tiel forta, kiel la socio kiu donas ĝi fidindecon. Pro tio, kelkaj valutoj estas facile interŝanĝeblaj, la tiel-nomataj malmolaj valutoj (ekzemple la Usona dolaro).
ustra (プロフィールを表示) 2015年3月29日 11:15:45
Miland:La motivo por milito ofte estas ekonomia, sed tio ne estas la interŝanĝoj, al kiu ambaŭ partioj konsentas, kiuj estas la kerno de internacia komerco.Ekonomio estas sen esceptoj ĉiam la motivo por milito.
Miland:La dolaro estas nur tiel forta, kiel la socio kiu donas ĝi fidindecon. Pro tio, kelkaj valutoj estas facile interŝanĝeblaj, la tiel-nomataj malmolaj valutoj (ekzemple la Usona dolaro).La fidindeco de la dolaro estas sekurigata per mil militbazoj ĉirkaŭ la mondo. Usono devas certigi, ke oni uzas la dolaron kiel la monda rezerva valuto. Tial Usono povas permesi nur la dolaron por la monda komerco de krudmaterialoj.
Kaj la monda rezerva valuto permesas al Usono printi tiom da mono kiom ili volas (kvankam tiu sistemo havas limojn). Dank' al la dolaro, jam de jaroj Usono havas negativan komercan bilancon. Tio signifas, ke ili importas pli da varoj ol ili eksportas. Oni povas aserti, ke la mondo laboras por Usono. Kompreneble Usono deziras daŭrigi tiun sistemon... Tial Usono bezonas la militon.
Promenu_Kampo (プロフィールを表示) 2015年4月1日 6:03:00
Nepre tuj.
Miland (プロフィールを表示) 2015年4月1日 12:40:33
ustra:Ekonomio estas sen esceptoj ĉiam la motivo por milito..La fidindeco de la dolaro estas sekurigata per mil militbazoj ĉirkaŭ la mondo..Usono povas permesi nur la dolaron por la monda komercoLa motivo por Britio enigi la unuan mondmiliton estis la germana invado de Belgio. Tiu motivo temis pri internaciaj traktatoj, ne ekonomio. Miaopinie la fidindeco de la dolaro temas pri Usonaj varoj kaj naturaj rimedoj, ne tute militaj. Estas pli ol unu monda rezerva valuto, inkluzive de la dolaro. Ĉu la mondo iam alprenos "bankoron" rekomendita de Keynes, ni vidu.
ustra (プロフィールを表示) 2015年4月1日 15:51:21
Miland:La motivo por Britio enigi la unuan mondmiliton estis la germana invado de Belgio. Tiu motivo temis pri internaciaj traktatoj, ne ekonomio.Militoj ne komenciĝas subite aŭ senkiale. La situacio antaŭ la unua mondmilito estis la jena:
Britio estis la tutmonda imperio kaj la pundo estis la dominanta valuto. Sed la brita ekonomio malkreskis ĉiam pli kaj, samkiel Usono hodiaŭ, Britio printis masive monon, kio siavice plialtigis la enŝuldiĝon. La ekstera komerca bilanco estis tre negativa (ili importis multe pli ol eksportis).
Kontraste al tio, la germana regno de 1871 ĝis 1914 estis ekonomie ege sukcesa. Ĝi estis freŝa kaj dinamika. Multaj landoj volis kunlabori kun la germanoj.
Tio estis la kostelacio, kiu gvidis al la unua mondmilito. La germanoj minacis la britan imperion...
Tiel oni povas kompreni, kial Winston Churchill ĝojis pri la venonta unua mondmilito. La britajn motivojn en tiu ĉi milito karakterizas profunde ekonomiaj interesoj.
Miland (プロフィールを表示) 2015年4月2日 7:54:17
ustra:..la brita ekonomio malkreskis ĉiam pli .. Kontraste al tio, la germana regno de 1871 ĝis 1914 estis ekonomie ege sukcesa..Winston Churchill ĝojis[/url] pri la venonta unua mondmilito.Miakomprene la brita ekonomio estis en sufiĉe bona stato antaŭ 1914, sed la mondmilito faris gravan damaĝon al ĝi, kaj la lando devis prunti monon el Usono. Germanio decidis en 1912 altigi elspezon pri miltaj aferoj. Tio eble estis averto al aliaj lendoj.
Ŝajne vi pravas pri Churchill - li taksis sin malbenita pro tio, ke li ĝojis pri la milito.
ustra (プロフィールを表示) 2015年4月2日 13:12:11
Miland:Miakomprene la brita ekonomio estis en sufiĉe bona stato antaŭ 1914, sed la mondmilito faris gravan damaĝon al ĝi, kaj la lando devis prunti monon el Usono. Germanio decidis en 1912 altigi elspezon pri miltaj aferoj. Tio eble estis averto al aliaj lendoj.Ĉirkaŭ la jaro 1900 la brita ekstera komercbilanca deficito sumiĝis je 50% de sia tuta eksterkomerca amplekso. Post 400 jaroj la pundo unuafoje montris inflaciajn tendencojn, ĉar la Banko de Anglio masive printis monon. La brita pundo riskis perei kaj kun ĝi la tuta brita imperio.
Rilate la provizado de la popolo kaj industrio kun nutraĵoj kaj krudmaterialoj, Anglio estis plene dependa de importoj. Samtempe Anglio tenis superdimensionitan ŝiparon por submeti la mondon. Ili ne volis rezigni ilian pretendon je tutmonda imperio kaj taksis la aspirantan Germanan Regnon kiel la plej grandan minacon. Anstataŭ reduki sian armeon kaj tiele konkurenckapabligi la civilan produktadon, Britio preferis neniigi sian plej grandan konkuranton per milito.
La Germana Regno estis politike stultega, ke ĝi lasis sin logi al la milito, kiun ĝi nek volis nek povis atendi iujn ajn avantaĝojn de tiu milito. Antaŭ cent jaroj estis nur unu lando, kiu povis profiti de milito en Eŭropo: Anglio. Ĝi estis la sola lando kun kontinua eksterkomerca deficito. Pro la milito Anglio povis dekupli sian valuton de la or-bazo kaj tiel savi ĝin. Kaj do la imperio.
Miland:Ŝajne vi pravas pri Churchill - li taksis sin malbenita pro tio, ke li ĝojis pri la milito.Churchill diris 1919 en intervjuo de London Times:
"Se Germanio restarigos sian komercon en la sekvaj 50 jaroj, ni militis vane."
Churchill dediĉis sian vivon al la neniigo de Germanio.