Ke daftar isi

Usono bezonas la militon.

dari ustra, 29 Juli 2014

Pesan: 465

Bahasa: Esperanto

ustra (Tunjukkan profil) 10 April 2015 15.35.50

robbkvasnak:ŝajnas ke vi ne scias kio estas naziismo. Antaŭ ol ĵeti ŝtonojn al aliaj landoj, bv. rigardi kion faras la registaro en via propra lando. Vere ne estas bela bildo - tiom da murdoj de kontraŭaj politikistoj, tiom da reprimo, tiom da timo.... Mi bedaŭras vian miopion.
Bedaŭrinda estas nur via ignorado de la realeco. Miriga estas, ke vi skribas ion pri timo... Estas ja tiel komforta kulpigi Rusion, ĉu ne?

Kial laŭ vi Usono kune kun Kanado kaj Ukrainio rifuzis rezolucion de la UN kontraŭ naziismo?

externalImage.png

Luib (Tunjukkan profil) 10 April 2015 16.38.40

Marc_1965:
vincas:
Do laŭ vi EU subtenas naziismon?
Jes. Laŭ EU-aj agoj EU subtenas naziismon.
Kiuj agoj? Mi ŝatus havi konkretajn ekzemplojn anstataŭ viaj ĝeneralaj asertaĵoj. Se vi faros konkretan ekzemplon de nazia ago inter la EU-aj potencistoj, mi akceptos vian opinion.

Kaj ankaŭ bonvolu diri in kiu punkto tiu eventuala ago estas nazia (aŭ, pli ĝenerale, dekstrega kaj malpace maltoleranta). Ĉar ne nazias urini nur pro tio ke Hitlero verŝajne urinis ĉiutage...

ustra (Tunjukkan profil) 10 April 2015 16.55.47

Luib:Kiuj agoj? Mi ŝatus havi konkretajn ekzemplojn anstataŭ viaj ĝeneralaj asertaĵoj. Se vi faros konkretan ekzemplon de nazia ago inter la EU-aj potencistoj, mi akceptos vian opinion.

Kaj ankaŭ bonvolu diri in kiu punkto tiu eventuala ago estas nazia (aŭ, pli ĝenerale, dekstrega kaj malpace maltoleranta). Ĉar ne nazias urini nur pro tio ke Hitlero verŝajne urinis ĉiutage...
Ĉu la subteno de la faŝima Ukrainio ne sufiĉas por vi kiel pruvo? La EU estas ankaŭ implikita en la plenumo de la kieva puĉo.

ustra:La EU estas konstrukto de la financestraro. Do la EU subtenas ĉion, kion la financmagnatoj deziras - kiel ekz. Ukrainio. Naziistoj estas ĉiam nur la stultega ilo de la kapitalo. Do jes, la EU subtenas naziismon. Kaj Ukrainio estas la plej aktuala pruvo.

dzheyru (Tunjukkan profil) 10 April 2015 17.01.38

Sed kiom bona laboras la rusa troloj))) Vincas respekto al vi en via malfacila lukto ;

Luib (Tunjukkan profil) 10 April 2015 17.03.06

ustra:
Luib:Kiuj agoj? Mi ŝatus havi konkretajn ekzemplojn anstataŭ viaj ĝeneralaj asertaĵoj. Se vi faros konkretan ekzemplon de nazia ago inter la EU-aj potencistoj, mi akceptos vian opinion.

Kaj ankaŭ bonvolu diri in kiu punkto tiu eventuala ago estas nazia (aŭ, pli ĝenerale, dekstrega kaj malpace maltoleranta). Ĉar ne nazias urini nur pro tio ke Hitlero verŝajne urinis ĉiutage...
Ĉu la subteno de la faŝima Ukrainio ne sufiĉas por vi kiel pruvo? La EU estas ankaŭ envolvita en la plenumo de la kieva puĉo.
Eble tio malbonas (mi ne havas klaran opinion pri tio), sed mi rediras: in kiu punkto tio similas la naziajn agojn? Ĉu la nazioj subtenis puĉo(j)n aŭ diris ke tio bonus? Eble jes, sed mi ne aŭdis tian.

dzheyru (Tunjukkan profil) 10 April 2015 17.12.16

Rusio volas la militon. Nun plimulto de rusoj estas faŝistoj. La rondo fermita.

ustra (Tunjukkan profil) 10 April 2015 17.24.19

Luib:Eble tio malbonas (mi ne havas klaran opinion pri tio), sed mi rediras: in kiu punkto tio similas la naziajn agojn? Ĉu la nazioj subtenis puĉo(j)n aŭ diris ke tio bonus? Eble jes, sed mi ne aŭdis tian.
Bv. rimarku, ke mi aldonis ligilon al mia unua respondo. Ĝi klarigas la temon iom plue.
Faŝismo estas sistemo. Naziistoj staras nur je la fino de la vico. Ili estas la stultaj plenumantoj de la financestraro. Kaj en tiu ĉi situacio la EU (kaj la tuta Okcidento) estas la komisianto kaj la kieva reĝimo estas la stulta plenumanto.

Sen la okcidenta konsento kaj subteno, la ukrainaj naziistoj ne povus sin teni potenca. Jen la faŝisma agado de la EU.

robbkvasnak (Tunjukkan profil) 10 April 2015 18.55.27

La ukrainaj refuĝintaj studentoj en mia lastjara klaso NE parolis pri faŝismo en sia lando - kaj ili ĉiuj diris ke ili estis dulngvaj do parolis la ukarinan kaj la rusan. ili ne volis foriri sed ili timis la rusojn. Nun Amnestio internacia kulpigis la "ribelojn" prorusajn de militaj krimoj. Rusaj aviadiloj prispionas NORVEGION!!!!! Kion "faŝistan" faras Norgegio?
Jes, mi scias ke la rusoj tuj skribos ke AI estas sub la kontrolo de Usono - kaj Norvegio kaj kaj kaj. Ĉio malbona venas el Usono por ili. Eĉ se ili tusas matene aŭ ebriiĝas - ĉar Usono....... mi scias. Kaj povra, beleta, aminda Rusio estas miskomprenita de la tuta mondo. kaj ke Putin estas anĝelo kiu venis por savi Rusion de la miskono..... Mi jam ploras ĉe la muziko de violinaj melodioj, aŭ ve!

ustra (Tunjukkan profil) 10 April 2015 20.00.24

Usono komencos la instruadon de la ukrainaj nazibatalionoj la 20-an de Aprilo. Tio estas naskiĝtago de Hitler. Sendube hazardo.

robbkvasnak:Rusaj aviadiloj prispionas NORVEGION!!!!!
Kaj? Via reĝimo prispionadas la tutan mondon inkl. Norvegion. Kio estas via problemo kun iuj rusaj aviadiloj?

robbkvasnak:La ukrainaj refuĝintaj studentoj en mia lastjara klaso NE parolis pri faŝismo en sia lando...
Nun mi estas tre senŝarĝita, ke faŝismo en Ukrainio tute ne ekzistas. Ankaŭ la treege talenta ukraina pianistino Valentina Lisitsa povas nun trankviliĝi.
Kaj mi certas, ke ukrainaj opoziciuloj estis nur tre malfeliĉaj kaj pro tio mortigis sin mem. Sendube viaj studantoj povas konfirmi tion, ĉu ne?

robbkvasnak (Tunjukkan profil) 10 April 2015 20.20.00

Ustra, vi uzas la vorton "faŝista" kiel knabeto en sablokesto uzas vortaĉojn. Serioziĝu foje

Kembali ke atas