Al la enhavo

Usono bezonas la militon.

de ustra, 2014-julio-29

Mesaĝoj: 465

Lingvo: Esperanto

mordaunt (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-29 04:21:11

externalImage.png

ustra (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-29 07:23:13

Laŭ Mussolini estas la difino de faŝismo la fuzio de ŝtato kaj konzernoj. Li estas la elpensinto de la vorto "faŝismo".

La EU jam estas treege antidemokrata sed kun enkonduko de TTIP, TISA kaj CETA la suprecitita difino plene ĝustas por la EU.
Decido en Rusio kio tre imponigis min estas la malpermeso de genetike modifitaj nutraĵoj. Enviinda! Mi ne ekspektas similan decidon en la EU.

mihxil (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-30 01:14:13

ustra:
Decido en Rusio kio tre imponigis min estas la malpermeso de genetike modifitaj nutraĵoj. Enviinda! Mi ne ekspektas simila decido en la EU.
Jam estas tute evidente ke faktoj ne ludas grandan rolon en ajna decido en Ruslando. Jen probable alia ekzemplo.

Cfail0814 (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-30 02:24:24

Kontraŭ-usonuloj. Dankon por malamas nin tuta.

ustra (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-30 07:26:46

Cfail0814:Kontraŭ-usonuloj. Dankon por malamas nin tuta.
Bonajn kaj normalajn usonanojn aŭ kulturon ne temas en tiu ĉi fadeno. Mi ne malamas vin. Kiam mi skribas pri Usono mi adresas la mizantropan reĝimon. La faŝisma usona registaro estas la problemo. Vi trovas sufiĉajn pruvojn tie ĉi.

mihxil:
ustra:
Decido en Rusio kio tre imponigis min estas la malpermeso de genetike modifitaj nutraĵoj. Enviinda! Mi ne ekspektas simila decido en la EU.
Jam estas tute evidente ke faktoj ne ludas grandan rolon en ajna decido en Ruslando. Jen probable alia ekzemplo.
Mi mankas vortojn por tiu ĉi ridinda eldiro. Sed mi deziras al vi bonan apetiton. Aŭ ĉu mi devus skribi "bonan Monsanton"?

mihxil (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-30 09:06:32

Terurĉjo:sed mi ne ŝatas, kiam tiu lando, troviĝanta en tute alia duono de la mondo, organizas renversojn kaj militojn apud mia lando, kiam ĝi trudas al mia lando siajn vidpunktojn kaj instruas aliajn popolojn, kiel vivi.
Estas klare ke Usono ne malofte sufiĉe hipokrite estas kulpa pri tio. Estas klare ke multaj tiaj agoj, kvankam eble ili eĉ havis bonan intencon (krom tio ke cinikulo kompreneble montras la profiton rilate al nafto ktp), ne havis tre bonan rezulton. Rigardu ekzemple la situacion en Irako, kaj ni ne povas diri ke tiu situacio estas multe pli bona ol antaŭe...

Sed Ruslando estas ne pli bona kaj probable pli malbona. Ŝajne ĝi simple komencas invadi siajn najbarojn. Ŝajne ĝi sopiras la Sovetan eraon. Kaj ĉiuokaze unu malbono ne bonigas alian malbonon.

nornen (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-30 09:34:44

Cfail0814:Dankon por malamas nin tuta.
??? Volapuko?

ustra (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-30 19:53:06

Terurĉjo:Eŭro-PANOJ, ĉu vi efektive bezonas militon kontraŭ Rusujo?
Mi estimas ke vi konas mian vidpunkton intertempe.
Sed mi volas nur denove emfazi ke la EU ne estas Eŭropo. La politikistoj neniakaze reprezenti la popolon. Ni estas ekstreme trompata. Ĉiuj okcidentaj amaskomunikiloj praktikas malican propagandan. Bedaŭrinde ŝajnas ke tro malmulte da Eŭropanoj ne estas konscie pri la milit-danĝero. Krom se multe da homoj ekstaras en Eŭropo, ŝanĝos nenion... Pri la nova rolo de Germanio mi skribis hodiaŭ en alia fadeno ("Eŭropa suverenco?" ).

Bonvolu ne lasu vin iriti per troladoj.

Lakiro (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-30 19:57:21

Certe, jam delonge Eŭropo ne sciis militon. Ĉiuj eŭro-PANOJ enuas en la paco kaj atendas militon.
Demokrata Ukropo ne volis militon, sed teruraj Novorusoj invadis kaj atakis Kievon. Ja ili estas teroristoj.
Ukropanoj decidis defendi Kievon kaj heroie rezistas en tiu interbatalado. Sed teruraj koloradoj atakas, detruas Kievon, Odeson, Lvovon kaj proksimiĝis al pola ŝtatlimo. Kion necesas fari? Necesas alvoki NATOan militmaŝinon, ke defendu bonan nekulpan Ukropon. Anĝelo PARAŜenko tute ne volis ekspedi sian sanktan armeon al sendependa, suverena kaj terura Donbass. Tiuj teruraj sovaĝaj koloradoj mem venis kun raketoj kaj kanonoj al Kievo kaj pafis pacajn loĝantojn. venis la tempo por puni koloradojn.
Tamen embarasas terura Rusio. Ĝi konstante sendas al kieva fronto tankojn kaj aviadilojn, kiujn neniu vidis, eĉ usonaj sputnikoj. Ne gravas! Rusio kulpas. Necesas savi belan kaj sanktan kievan potencon. ridulo.gif
Kiu diris, ke PARAŜenko bombis doneckajn karbajn ŝaktojn? Tion faris mem koloradoj kaj vatnikoj. Ili mem bruligis sin en Odeso. Ili bombis Slavjanskon.
Kaj certe kulpas Rusio. Donecka kaj Luhanska referendumo pri sendependeco estas falso, sed nova ukropa referendumo pri membreco en NATO estas agnoskota fakto. Ja referendumoj estas diversaj kaj agnoski ilin povas nur bela Usono.

ustra (Montri la profilon) 2014-septembro-02 15:54:45

Eksaj kunlaborintoj de usona sekreta servo verkis malferman leteron al Merkel.
(...) Antaŭ 12 jaroj, eksa kanceliero Gerhard Schröder, konsciita pri malsolidaj pruvoj pri la armiloj de amasa detruo en Irako, rifuzis unuigi atakojn kontraŭ Irako. (...)
Bedaŭrinde Merkel malŝatis la decido de Schröder kaj vizitis Bush en la jaro 2003 kaj certigis lin ke "Schröder ne parolas por ĉiuj germanoj".

En Ukrainio Merkel ankaŭ estas tre engaĝata. Ŝia favorato estis Klitschko kaj ne Jazenjuk. Por tio Victoria Nuland diris "Fuck the EU"...

Mi timas ke la letero havas la malĝustan adresaton.

Reen al la supro