Kiel mi (aŭ ni) povas malfreneziĝi?
baibaibibi,2014年8月11日の
メッセージ: 25
言語: Esperanto
leporinjo (プロフィールを表示) 2014年8月16日 20:56:37
blk (プロフィールを表示) 2014年8月16日 21:38:19
baibaibibi (プロフィールを表示) 2014年8月17日 6:00:29
leporinjo:La nursola diferenco inter frenezulo kaj ekstercentrulo estas memakcepto.La nursola diferenco inter stultulo kaj malstultulo estas kapablo ekspliki siajn pensojn al la aliaj.
Se mi suferas pro psikologiaj konfliktoj, timo, malfelicxo... mi povas memakcepti, sed restas frenezulo.
baibaibibi (プロフィールを表示) 2014年8月17日 14:11:16
blk:Nur la religio, la fido je Dio, povas malfrenezigi nin.Kial?
Se ni ne eksplikas la kialojn, ni povus diri ankaux ke nur la futbalo, la muziko aux satano povas malfrenezigi nin.
Altebrilas (プロフィールを表示) 2014年8月19日 22:36:05
Ekzemple, oni devas ami siajn samlandanojn, kaj samtempe konkurenci kun ili, eĉ se tio estigas suferojn al ili.
Oni devas aĉeti veturilon, ĉar sen ĝi, oni ne povas labori; sed samtempe, oni malpermesas/malinstigas uzi ĝin, multobligante obstaklojn kaj devigajn kostojn, kiel en la grandaj urboj.
Oni devigas konsumantojn aĉeti varojn nedaŭrajn, kun senutilaj pakaĵojn, bateriojn, ktp, kaj samtempe oni kulpemiĝas ilin, pro tio, ke ili poluigas la ĉirkaŭaĵon.
Tiu duobla trudo fenomeno estas tre laciga por la menso, kaj foje diktaturoj uzas ĝin (sub ekstrema formo) por plimalfortigi la reziston de kontraŭuloj: kion ajn ili faras, ili riskas punon.
baibaibibi (プロフィールを表示) 2014年8月20日 9:04:41
Altebrilas:Laŭ tio, kion mi komprenis, baibaibibi taksas nian modernan socion freneziga, ĉar estas fenomeno de duobla trudo: Ĝi ofte postulas, ke ni faru aferon kaj samtempe, ke ni faru la malon.Jes, ni devas havi infanojn kaj ne, labori kaj ne, ktp.
Ekzemple, oni devas ami siajn samlandanojn, kaj samtempe konkurenci kun ili, eĉ se tio estigas suferojn al ili.
Oni devas aĉeti veturilon, ĉar sen ĝi, oni ne povas labori; sed samtempe, oni malpermesas/malinstigas uzi ĝin, multobligante obstaklojn kaj devigajn kostojn, kiel en la grandaj urboj.
Oni devigas konsumantojn aĉeti varojn nedaŭrajn, kun senutilaj pakaĵojn, bateriojn, ktp, kaj samtempe oni kulpemiĝas ilin, pro tio, ke ili poluigas la ĉirkaŭaĵon.
Tiu duobla trudo fenomeno estas tre laciga por la menso, kaj foje diktaturoj uzas ĝin (sub ekstrema formo) por plimalfortigi la reziston de kontraŭuloj: kion ajn ili faras, ili riskas punon.
Sed la afero estas pli serioza, ili ŝtelis/as la publikan monon, kaj enŝuldigis/as niajn landojn por jarcentoj, ili ankaŭ masakris/as la popolon en multaj landoj kaj ni estas terurigitaj sed tamen ni pensas ke ni ne estos masakrataj kaj voĉdonas ilin por ke ili estu iomete pli povaj.
Vere freneziga, kaj oni ne vidas solvon.
Altebrilas (プロフィールを表示) 2014年8月20日 15:21:06
Ĉu vi vere kredas, ke ili akceptos tion? Kompreneble, oni bezonos uzi forton por trudi tian logikon. Kaj tiuj generacioj nur pensos "ili prenas monon de ni, nur pro tio ke ili estas pli fortaj."
Tio, kio validas por individuoj (ekz: "tiu, kiu pli multe laboras, devas ricevi pli multe da riĉaĵoj" ) ne validas por landoj. Des pli ke multaj homoj elmigras al aliaj landoj ĉar la iliaj ne plu estas enviveblaj...
baibaibibi (プロフィールを表示) 2014年8月24日 21:54:13
Altebrilas:Ne estas ekzemploj, en la historio, de popoloj kiuj pagis ŝuldojn dum jarcentoj sen ribeli. Imagu la anoj de la venontaj generacioj, al kiuj oni klarigos: "ni bedaŭras, vi naskiĝis je la misa flanko de la limo, vi devos pagi dumvive egan parton de viaj enspezoj al alia lando, nur pro tio ke viaj prauloj pruntis monon al iliaj prauloj. - sed mi ne estis jam naskita, ili respondos ! - ne gravas, nur tiel estas."Estus malfeliĉe se en riĉaj landoj kun lerta popolo devus okazi revolucio, ĉar oni ne scias kio okazos dum kaj post la revolucio. Sociaj problemoj forte influas nian psikologian bonfarton sed tamen mi ne dezirus ke la ekomomiaj problemoj estus tiel gravaj ke necesus revolucio por solvi ilin. Aldone, mi dubas ke revolucio malfrenezigus min. Tamen mi esperas ke okazos paca revolucio kiu ŝanĝos la socion kaj nin, por tio estus necese revolucio en la pensmaniero de la homoj, malfacila afero sed ebla.
Ĉu vi vere kredas, ke ili akceptos tion? Kompreneble, oni bezonos uzi forton por trudi tian logikon. Kaj tiuj generacioj nur pensos "ili prenas monon de ni, nur pro tio ke ili estas pli fortaj."
Tio, kio validas por individuoj (ekz: "tiu, kiu pli multe laboras, devas ricevi pli multe da riĉaĵoj" ) ne validas por landoj. Des pli ke multaj homoj elmigras al aliaj landoj ĉar la iliaj ne plu estas enviveblaj...
baibaibibi (プロフィールを表示) 2014年9月8日 11:13:48
kaŝperanto (プロフィールを表示) 2014年9月8日 15:11:57
baibaibibi:Do, ŝajnas ke la frenezeco estas plejparte socia ol individua, kaj se estas tiel, en freneza socio ni devus klopodi eviti esti influataj de la socio. Mi nun klopodas ke la socio, la tv, la amaskomunikiloj, ktp. influas min kiel eble malpli, tiel mi suferos nur mian frenezecon kaj ne ĉies, kio estus multe pli serioza.Tute vere. Estas la socio kiu frenezas pli. La normalaj homoj estas la plej frenezaj. La mensa bildo de normala tre malsamas ol la vera bildo de normala. Ĉiu homo estas malsama, kaj nei tion estas frenezeco. La amaskomunikiloj mensogas per reklamoj, novaĵoj, programoj, ktp, sed la plej grava mensogisto estas nia propra pensado.
Eble, laŭdifine, vi ne povas esti frenezulo se vi pensas vin freneza.