前往目錄

Kiel mi (aŭ ni) povas malfreneziĝi?

貼文者: baibaibibi, 2014年8月11日

訊息: 25

語言: Esperanto

leporinjo (顯示個人資料) 2014年8月16日下午8:56:37

La nursola diferenco inter frenezulo kaj ekstercentrulo estas memakcepto.

blk (顯示個人資料) 2014年8月16日下午9:38:19

Nur la religio, la fido je Dio, povas malfrenezigi nin.

baibaibibi (顯示個人資料) 2014年8月17日上午6:00:29

leporinjo:La nursola diferenco inter frenezulo kaj ekstercentrulo estas memakcepto.
La nursola diferenco inter stultulo kaj malstultulo estas kapablo ekspliki siajn pensojn al la aliaj.

Se mi suferas pro psikologiaj konfliktoj, timo, malfelicxo... mi povas memakcepti, sed restas frenezulo.

baibaibibi (顯示個人資料) 2014年8月17日下午2:11:16

blk:Nur la religio, la fido je Dio, povas malfrenezigi nin.
Kial?
Se ni ne eksplikas la kialojn, ni povus diri ankaux ke nur la futbalo, la muziko aux satano povas malfrenezigi nin.

Altebrilas (顯示個人資料) 2014年8月19日下午10:36:05

Laŭ tio, kion mi komprenis, baibaibibi taksas nian modernan socion freneziga, ĉar estas fenomeno de duobla trudo: Ĝi ofte postulas, ke ni faru aferon kaj samtempe, ke ni faru la malon.

Ekzemple, oni devas ami siajn samlandanojn, kaj samtempe konkurenci kun ili, eĉ se tio estigas suferojn al ili.

Oni devas aĉeti veturilon, ĉar sen ĝi, oni ne povas labori; sed samtempe, oni malpermesas/malinstigas uzi ĝin, multobligante obstaklojn kaj devigajn kostojn, kiel en la grandaj urboj.

Oni devigas konsumantojn aĉeti varojn nedaŭrajn, kun senutilaj pakaĵojn, bateriojn, ktp, kaj samtempe oni kulpemiĝas ilin, pro tio, ke ili poluigas la ĉirkaŭaĵon.

Tiu duobla trudo fenomeno estas tre laciga por la menso, kaj foje diktaturoj uzas ĝin (sub ekstrema formo) por plimalfortigi la reziston de kontraŭuloj: kion ajn ili faras, ili riskas punon.

baibaibibi (顯示個人資料) 2014年8月20日上午9:04:41

Altebrilas:Laŭ tio, kion mi komprenis, baibaibibi taksas nian modernan socion freneziga, ĉar estas fenomeno de duobla trudo: Ĝi ofte postulas, ke ni faru aferon kaj samtempe, ke ni faru la malon.

Ekzemple, oni devas ami siajn samlandanojn, kaj samtempe konkurenci kun ili, eĉ se tio estigas suferojn al ili.

Oni devas aĉeti veturilon, ĉar sen ĝi, oni ne povas labori; sed samtempe, oni malpermesas/malinstigas uzi ĝin, multobligante obstaklojn kaj devigajn kostojn, kiel en la grandaj urboj.

Oni devigas konsumantojn aĉeti varojn nedaŭrajn, kun senutilaj pakaĵojn, bateriojn, ktp, kaj samtempe oni kulpemiĝas ilin, pro tio, ke ili poluigas la ĉirkaŭaĵon.

Tiu duobla trudo fenomeno estas tre laciga por la menso, kaj foje diktaturoj uzas ĝin (sub ekstrema formo) por plimalfortigi la reziston de kontraŭuloj: kion ajn ili faras, ili riskas punon.
Jes, ni devas havi infanojn kaj ne, labori kaj ne, ktp.
Sed la afero estas pli serioza, ili ŝtelis/as la publikan monon, kaj enŝuldigis/as niajn landojn por jarcentoj, ili ankaŭ masakris/as la popolon en multaj landoj kaj ni estas terurigitaj sed tamen ni pensas ke ni ne estos masakrataj kaj voĉdonas ilin por ke ili estu iomete pli povaj.
Vere freneziga, kaj oni ne vidas solvon.

Altebrilas (顯示個人資料) 2014年8月20日下午3:21:06

Ne estas ekzemploj, en la historio, de popoloj kiuj pagis ŝuldojn dum jarcentoj sen ribeli. Imagu la anoj de la venontaj generacioj, al kiuj oni klarigos: "ni bedaŭras, vi naskiĝis je la misa flanko de la limo, vi devos pagi dumvive egan parton de viaj enspezoj al alia lando, nur pro tio ke viaj prauloj pruntis monon al iliaj prauloj. - sed mi ne estis jam naskita, ili respondos ! - ne gravas, nur tiel estas."

Ĉu vi vere kredas, ke ili akceptos tion? Kompreneble, oni bezonos uzi forton por trudi tian logikon. Kaj tiuj generacioj nur pensos "ili prenas monon de ni, nur pro tio ke ili estas pli fortaj."

Tio, kio validas por individuoj (ekz: "tiu, kiu pli multe laboras, devas ricevi pli multe da riĉaĵoj" ) ne validas por landoj. Des pli ke multaj homoj elmigras al aliaj landoj ĉar la iliaj ne plu estas enviveblaj...

baibaibibi (顯示個人資料) 2014年8月24日下午9:54:13

Altebrilas:Ne estas ekzemploj, en la historio, de popoloj kiuj pagis ŝuldojn dum jarcentoj sen ribeli. Imagu la anoj de la venontaj generacioj, al kiuj oni klarigos: "ni bedaŭras, vi naskiĝis je la misa flanko de la limo, vi devos pagi dumvive egan parton de viaj enspezoj al alia lando, nur pro tio ke viaj prauloj pruntis monon al iliaj prauloj. - sed mi ne estis jam naskita, ili respondos ! - ne gravas, nur tiel estas."

Ĉu vi vere kredas, ke ili akceptos tion? Kompreneble, oni bezonos uzi forton por trudi tian logikon. Kaj tiuj generacioj nur pensos "ili prenas monon de ni, nur pro tio ke ili estas pli fortaj."

Tio, kio validas por individuoj (ekz: "tiu, kiu pli multe laboras, devas ricevi pli multe da riĉaĵoj" ) ne validas por landoj. Des pli ke multaj homoj elmigras al aliaj landoj ĉar la iliaj ne plu estas enviveblaj...
Estus malfeliĉe se en riĉaj landoj kun lerta popolo devus okazi revolucio, ĉar oni ne scias kio okazos dum kaj post la revolucio. Sociaj problemoj forte influas nian psikologian bonfarton sed tamen mi ne dezirus ke la ekomomiaj problemoj estus tiel gravaj ke necesus revolucio por solvi ilin. Aldone, mi dubas ke revolucio malfrenezigus min. Tamen mi esperas ke okazos paca revolucio kiu ŝanĝos la socion kaj nin, por tio estus necese revolucio en la pensmaniero de la homoj, malfacila afero sed ebla.

baibaibibi (顯示個人資料) 2014年9月8日上午11:13:48

Do, ŝajnas ke la frenezeco estas plejparte socia ol individua, kaj se estas tiel, en freneza socio ni devus klopodi eviti esti influataj de la socio. Mi nun klopodas ke la socio, la tv, la amaskomunikiloj, ktp. influas min kiel eble malpli, tiel mi suferos nur mian frenezecon kaj ne ĉies, kio estus multe pli serioza.

kaŝperanto (顯示個人資料) 2014年9月8日下午3:11:57

baibaibibi:Do, ŝajnas ke la frenezeco estas plejparte socia ol individua, kaj se estas tiel, en freneza socio ni devus klopodi eviti esti influataj de la socio. Mi nun klopodas ke la socio, la tv, la amaskomunikiloj, ktp. influas min kiel eble malpli, tiel mi suferos nur mian frenezecon kaj ne ĉies, kio estus multe pli serioza.
Tute vere. Estas la socio kiu frenezas pli. La normalaj homoj estas la plej frenezaj. La mensa bildo de normala tre malsamas ol la vera bildo de normala. Ĉiu homo estas malsama, kaj nei tion estas frenezeco. La amaskomunikiloj mensogas per reklamoj, novaĵoj, programoj, ktp, sed la plej grava mensogisto estas nia propra pensado.

Eble, laŭdifine, vi ne povas esti frenezulo se vi pensas vin freneza.

回到上端