Skip to the content

Lingvoj en EU

by Altebrilas, October 14, 2014

Messages: 14

Language: Esperanto

Altebrilas (User's profile) October 18, 2014, 5:27:15 PM

Tio, kio altiris mian atenton, estas:
What is the cost of multilingualism in the European institutions?

The total cost of translation and interpretation in all the EU institutions (including the European Commission, European Parliament, the Council, Court of Justice of the European Union, European Court of Auditors, European Economic and Social Committee, Committee of Regions) is around €1 billion per year. This represents less than 1% of the EU budget or just over €2 per citizen. The European Commission employs around 3000 staff translators and interpreters.
kaj ankaŭ tio:
Would one language for all be a solution?

Latin or Esperanto is sometimes suggested as the single, pan-European language that the EU should adopt. However, since almost everybody would have to learn either of these from scratch, this solution would be equally hard and not terribly useful in relations with the rest of the world. Training teachers and teaching nearly 500 million Europeans a new language would take a lot of time and resources. The idea that a single language could be the solution to all linguistic needs is too simplistic. This is why the European Commission’s commitment to multilingualism promotes diversity rather than uniformity.
(la traduko en aliaj lingvoj estas en la paĝaro - kies ligilo estas en la unua mesaĝo)

robbkvasnak (User's profile) October 18, 2014, 6:54:03 PM

Kiel la proverbo diras, oni metas ĉiujn ovojn en unu korbon - mi studis la latinan - dum 4 jaroj intensive (deva fako en mia tiama lernejo) kaj Esperanton dum kurta tempo. Hodiaŭ mi flue uzas Esperanton - sed tute ne povas kompreni la latinan. Mi instruas la anglan al eksterlandanoj - la angla estas kvazaŭ tiom malfacile lernebla ol la latina! Post multaj jaroj en Usono - kie ili aŭdas la anglan ĉiun tagon - multaj studentoj kvazaŭ ne povas pli ol la ĉiamaj komencantoj en Esperanto. Mi komencis instrui novan klason kaj devas klarigi la prezencon (bone, estas iomete komplika temo en la angla kun tri diversaj formoj sed tamen....) Bonan ŝancon Eŭropo! Eble ĉiu povas pasigi la feriojn en belvetera Anglio por lerni pli bone. Certe helpus la anglan ekonomion!

lagtendisto (User's profile) October 18, 2014, 7:09:28 PM

Miaopinie, pri enleĝigo de pontlingvoj, surloka tion decidos eŭropaj civitanoj, kiuj amasigos tie, kie vivkondiĉoj estos plej atrakcia. Ankaŭ, miaopinie, bezonas tri ĉefaj fonetikaj pontlingvoj: kaj unu romanika, kaj unu slavika, kaj unu ĝermana. Tradicia, politika esperanto movado provas detrui ideon de (eŭropa) nacieco. Natura, tio provokas fortan rifuzon. Tiel oni ne povas vendi planlingvon esperanton al nelingvistikema eŭropa uniacivitano. 'Restu realisma, praktiku (ligvistika) malpolitika, esperantisto,' oni povus alvoki.

lagtendisto (User's profile) October 18, 2014, 7:14:17 PM

robbkvasnak:Eble ĉiu povas pasigi la feriojn en belvetera Anglio por lerni pli bone.
He, he, ridulo.gif Se oni mezurus laŭ tion, tiam sekva ĉefa pontlingvo en EU estos romanika.

Back to the top