Vai all’indice

ĉu la tempo ekzistas?

di baibaibibi, 19 ottobre 2014

Messaggi: 130

Lingua: Esperanto

Lakiro (Mostra il profilo) 11 dicembre 2014 17:57:11

ghibulo, sed kiel vi eksplikos viajn eblecojn imagi nur unu konkretan formon aŭ situacion? Vi do ne povas imagi tuj tutan mondon kun ĉiuj eventoj kaj ĉiuj objektoj. Vi dekomence imagas unu objekton aŭ eventon. Post ioma TEMPO vi povas imagi alian objekton. Jes? Signifas, viaj imagoj havas vicon. Signifas, vi imagas en tempaj distancoj. Signifas, la tempo ekzistas.
Vi rigardas rekte kaj vidas unu objekton. Poste vi turnas vin je 180* kaj vidas tute alian objekton. Vi vidas ilin diverstempe, ne samtempe. Tio pruvas ekziston de la tempo.
Eĉ se mi kaj vi konsistas el diversaj partoj de nia naturo (materio + animo + konscio), do tiuj ĉi formoj (mi kaj vi) ekzistas en la spaco kaj la tempo.
La tempo ne ekzistas tiam, kiam forestas vico de eventoj. Sed vico de eventoj eskzistas ĉiam, nenio okazas samtempe. Ĉio havas sian vicon en la universo. La homo ne povas naskiĝi kaj morti samtempe. Ĉiam ekzistas tempa distanco en nia vivo.

baibaibibi (Mostra il profilo) 11 dicembre 2014 21:53:59

ghibulo:
Lakiro:ghibulo, kion vi povas argumenti pri lumo de malproksima stelo, kiu delonge ne radias? Povas esti ĝi jam ne ekzistas. Sed ni vidas ĝin. Ĉu tio ne pruvas la ŝangojn en la tempo? Ĉu ni imagas malproksiman stelon?
Vi tute pravas, Lakiro... tio pruvas la ŝanĝojn en la tempo, sed ne pruvas, ke tempo, la stelo kaj la lumo estas ion pli, ol imagaĵo de la Konscio. Vi povas en via sonĝo ankaŭ vidi iun mordvundatan personon de iu hundo, sed tio ne pruvas, ke la persono kaj la hundo vere ekzistas.
Mi ne scias ĉu nur la konscio ekzistas kaj ĉio cetera estas imagaĵo de la konscio, sed mi opinias ke estas multaj aferoj kiuj ŝajnas tute realaj dum ili estas simplaj imagaĵoj: tempo, nacieco, propra nomo, propra religio, serĉo de mono kaj povo, ktp, ktp. kaj tiuj kaj similaj fantazioj malebligas al ni esti liberaj kaj vivi en la realo, en la konscio.

ghibulo (Mostra il profilo) 12 dicembre 2014 19:07:58

Lakiro, kiam vi imagas sin kiel objekto en tiu ĉi spaco kaj tempo, tiam por vi estas tempo kaj spaco reala. Sed kiam vi ekkonscias vian realan identecon - Konscio malantaŭ de tiu ĉi spaco, ne faristo - sed observisto - tiam vi povas
vidi ĉion (vian korpon, viajn imagaĵojn, ideojn, viajn tentiĝojn, farojn, aliajn korpojn, objektojn, ... tempo, spaco) nur kiel imagaĵojn. Tempo kaj spaco estas nur kuliso de la sonĝo.
Tiu ĉi temo estas tre malfacila por kompreni sen spertiĝi.

ghibulo (Mostra il profilo) 12 dicembre 2014 19:29:03

Frano:Superkonscio estas la imagaĵo de Supersuperkonscio, k.t.p., k.t.p.
Interesa imagaĵo ridulo.gif ... sed mi ne komprenas, kial Superkonscio imagas Konscio. Tio similas kiam mi dormus kaj temo de mia sonĝo estus ankaŭ mia dormo ridulo.gif.
Buddho diris, ke piedo povas ekkoni, ke estas la piedo tiam, kiam ĝi tuŝas landon. Mi opinias, ke imagaĵoj, kiu "vivas" dank' al Konscio estas por Konscio tion, kion estas lando por piedo.

ghibulo (Mostra il profilo) 12 dicembre 2014 19:52:34

baibaibibi: ...kaj tiuj kaj similaj fantazioj malebligas al ni esti liberaj kaj vivi en la realo, en la konscio.
Vi pravas... ĉiu deziro kaj tentiĝo estas ĝermo de nia mallibero. Forskui la jugon de niaj deziroj signifas kvieto kaj feliĉo. Vi povas provi forskui ĝin por iu profito (voli vivi en paradizo, timi pri io) ... sed tio estas nur alia
deziro. Aŭ vi povas ekkoni, ke ĉio estas nur imagaĵoj - kaj tiam deziroj foriros per si mem. Migranto ankaŭ ne volas spuri morganon...

mihxil (Mostra il profilo) 15 dicembre 2014 18:28:47

ghibulo:
Frano:
ĉu vi pensas ke ekzistas nur unu konscio, aŭ multaj diversaj konscioj (via, mia, k.t.p.)?
Nur unu Konscio... diverseco estas nur imagaĵo... simile al tempo aŭ ceteraj objektoj
Estas laŭ mi evidente ke konscio ne estas unu afero. Mi havas konscion, vi havas konscion, ili ne estas samaj. Ankaŭ, ŝajnas al mi evidente ke realo ekzistas ekster niaj konscioj. Ekzemple la realo antaŭ kaj post mia senkonscieco dum dormado estas tre konektitaj kaj ĉiuj faktoj akordas kun tio ke la realo ankaŭ ekzistis dum la foresto de konscio.

Plie, ĉio ŝajnas indiki ke niaj konscioj simple estas kaŭzitaj de la materia mondo ĉirkaŭ nin, kaj ne inverse.

Koncize, al mi ŝajnas ke via 'hipotezo' estas minimume senbaza, sed eble eĉ ne interne kohera, aŭ eĉ simple nekomprenebla.

baibaibibi (Mostra il profilo) 19 dicembre 2014 10:48:41

mihxil:

kelkaj uloj povas havi konsciajn sonĝojn, ili povas ekz. konscie flugi dum la sonĝado aŭ esti aliaj personoj, bestoj aŭ aĵoj. Aliflanke, dum la ne-dormado kelkaj uloj havas alispecan konscion, eble simila al la konsciaj sonĝoj. Aliaj specoj de konscio certe ekzistas. Do, la temo pri la konscio ne estas tiel simpla.

ghibulo (Mostra il profilo) 19 dicembre 2014 15:07:01

baibaibibi:kelkaj uloj povas havi konsciajn sonĝojn, ili povas ekz. konscie flugi dum la sonĝado aŭ esti aliaj personoj, bestoj aŭ aĵoj. Aliflanke, dum la ne-dormado kelkaj uloj havas alispecan konscion, eble simila al la konsciaj sonĝoj. Aliaj specoj de konscio certe ekzistas. Do, la temo pri la konscio ne estas tiel simpla.
Eble vi parolas ne pri 'specoj de konscio' sed nur pri malsamaj sonĝoj de la Konscio. Konscio estas senmova, kalma kaj eksteraj ŝanĝoj nepovas influi Lin. Se iu faras ion, avidas ion, imagas ion... ĉio tio estas nur efemereca imagaĵo por la Konscio.

baibaibibi (Mostra il profilo) 19 dicembre 2014 18:19:13

Ĉu laŭ vi, tiu konscio estas "dio"?

ghibulo (Mostra il profilo) 19 dicembre 2014 19:37:04

baibaibibi: Ĉu laŭ vi, tiu konscio estas "dio"?
Ne gravas kiel vi aŭ mi nomas Tion. Mi ne preferas 'Dio', ĉar tiu ĉi nomo povas inciti kutimaj senbazaj imagaĵoj kaj povas tiel konduki senbezone al nekompreno. La libro 'Tao te Ťing' nomas ... 'TAO' sed aldonas, ke en realo ni ne povas iel nomiĝi Tion.

Torna all’inizio