ĉu la tempo ekzistas?
av baibaibibi, 19 oktober 2014
Meddelanden: 130
Språk: Esperanto
Lakiro (Visa profilen) 11 december 2014 17:57:11
Vi rigardas rekte kaj vidas unu objekton. Poste vi turnas vin je 180* kaj vidas tute alian objekton. Vi vidas ilin diverstempe, ne samtempe. Tio pruvas ekziston de la tempo.
Eĉ se mi kaj vi konsistas el diversaj partoj de nia naturo (materio + animo + konscio), do tiuj ĉi formoj (mi kaj vi) ekzistas en la spaco kaj la tempo.
La tempo ne ekzistas tiam, kiam forestas vico de eventoj. Sed vico de eventoj eskzistas ĉiam, nenio okazas samtempe. Ĉio havas sian vicon en la universo. La homo ne povas naskiĝi kaj morti samtempe. Ĉiam ekzistas tempa distanco en nia vivo.
baibaibibi (Visa profilen) 11 december 2014 21:53:59
ghibulo:Mi ne scias ĉu nur la konscio ekzistas kaj ĉio cetera estas imagaĵo de la konscio, sed mi opinias ke estas multaj aferoj kiuj ŝajnas tute realaj dum ili estas simplaj imagaĵoj: tempo, nacieco, propra nomo, propra religio, serĉo de mono kaj povo, ktp, ktp. kaj tiuj kaj similaj fantazioj malebligas al ni esti liberaj kaj vivi en la realo, en la konscio.Lakiro:ghibulo, kion vi povas argumenti pri lumo de malproksima stelo, kiu delonge ne radias? Povas esti ĝi jam ne ekzistas. Sed ni vidas ĝin. Ĉu tio ne pruvas la ŝangojn en la tempo? Ĉu ni imagas malproksiman stelon?Vi tute pravas, Lakiro... tio pruvas la ŝanĝojn en la tempo, sed ne pruvas, ke tempo, la stelo kaj la lumo estas ion pli, ol imagaĵo de la Konscio. Vi povas en via sonĝo ankaŭ vidi iun mordvundatan personon de iu hundo, sed tio ne pruvas, ke la persono kaj la hundo vere ekzistas.
ghibulo (Visa profilen) 12 december 2014 19:07:58
vidi ĉion (vian korpon, viajn imagaĵojn, ideojn, viajn tentiĝojn, farojn, aliajn korpojn, objektojn, ... tempo, spaco) nur kiel imagaĵojn. Tempo kaj spaco estas nur kuliso de la sonĝo.
Tiu ĉi temo estas tre malfacila por kompreni sen spertiĝi.
ghibulo (Visa profilen) 12 december 2014 19:29:03
Frano:Superkonscio estas la imagaĵo de Supersuperkonscio, k.t.p., k.t.p.Interesa imagaĵo
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Buddho diris, ke piedo povas ekkoni, ke estas la piedo tiam, kiam ĝi tuŝas landon. Mi opinias, ke imagaĵoj, kiu "vivas" dank' al Konscio estas por Konscio tion, kion estas lando por piedo.
ghibulo (Visa profilen) 12 december 2014 19:52:34
baibaibibi: ...kaj tiuj kaj similaj fantazioj malebligas al ni esti liberaj kaj vivi en la realo, en la konscio.Vi pravas... ĉiu deziro kaj tentiĝo estas ĝermo de nia mallibero. Forskui la jugon de niaj deziroj signifas kvieto kaj feliĉo. Vi povas provi forskui ĝin por iu profito (voli vivi en paradizo, timi pri io) ... sed tio estas nur alia
deziro. Aŭ vi povas ekkoni, ke ĉio estas nur imagaĵoj - kaj tiam deziroj foriros per si mem. Migranto ankaŭ ne volas spuri morganon...
mihxil (Visa profilen) 15 december 2014 18:28:47
ghibulo:Estas laŭ mi evidente ke konscio ne estas unu afero. Mi havas konscion, vi havas konscion, ili ne estas samaj. Ankaŭ, ŝajnas al mi evidente ke realo ekzistas ekster niaj konscioj. Ekzemple la realo antaŭ kaj post mia senkonscieco dum dormado estas tre konektitaj kaj ĉiuj faktoj akordas kun tio ke la realo ankaŭ ekzistis dum la foresto de konscio.Frano:Nur unu Konscio... diverseco estas nur imagaĵo... simile al tempo aŭ ceteraj objektoj
ĉu vi pensas ke ekzistas nur unu konscio, aŭ multaj diversaj konscioj (via, mia, k.t.p.)?
Plie, ĉio ŝajnas indiki ke niaj konscioj simple estas kaŭzitaj de la materia mondo ĉirkaŭ nin, kaj ne inverse.
Koncize, al mi ŝajnas ke via 'hipotezo' estas minimume senbaza, sed eble eĉ ne interne kohera, aŭ eĉ simple nekomprenebla.
baibaibibi (Visa profilen) 19 december 2014 10:48:41
mihxil:kelkaj uloj povas havi konsciajn sonĝojn, ili povas ekz. konscie flugi dum la sonĝado aŭ esti aliaj personoj, bestoj aŭ aĵoj. Aliflanke, dum la ne-dormado kelkaj uloj havas alispecan konscion, eble simila al la konsciaj sonĝoj. Aliaj specoj de konscio certe ekzistas. Do, la temo pri la konscio ne estas tiel simpla.ghibulo:Estas laŭ mi evidente ke konscio ne estas unu afero. Mi havas konscion, vi havas konscion, ili ne estas samaj. Ankaŭ, ŝajnas al mi evidente ke realo ekzistas ekster niaj konscioj. Ekzemple la realo antaŭ kaj post mia senkonscieco dum dormado estas tre konektitaj kaj ĉiuj faktoj akordas kun tio ke la realo ankaŭ ekzistis dum la foresto de konscio.Frano:Nur unu Konscio... diverseco estas nur imagaĵo... simile al tempo aŭ ceteraj objektoj
ĉu vi pensas ke ekzistas nur unu konscio, aŭ multaj diversaj konscioj (via, mia, k.t.p.)?
Plie, ĉio ŝajnas indiki ke niaj konscioj simple estas kaŭzitaj de la materia mondo ĉirkaŭ nin, kaj ne inverse.
Koncize, al mi ŝajnas ke via 'hipotezo' estas minimume senbaza, sed eble eĉ ne interne kohera, aŭ eĉ simple nekomprenebla.
ghibulo (Visa profilen) 19 december 2014 15:07:01
baibaibibi:kelkaj uloj povas havi konsciajn sonĝojn, ili povas ekz. konscie flugi dum la sonĝado aŭ esti aliaj personoj, bestoj aŭ aĵoj. Aliflanke, dum la ne-dormado kelkaj uloj havas alispecan konscion, eble simila al la konsciaj sonĝoj. Aliaj specoj de konscio certe ekzistas. Do, la temo pri la konscio ne estas tiel simpla.Eble vi parolas ne pri 'specoj de konscio' sed nur pri malsamaj sonĝoj de la Konscio. Konscio estas senmova, kalma kaj eksteraj ŝanĝoj nepovas influi Lin. Se iu faras ion, avidas ion, imagas ion... ĉio tio estas nur efemereca imagaĵo por la Konscio.
baibaibibi (Visa profilen) 19 december 2014 18:19:13
ghibulo:Ĉu laŭ vi, tiu konscio estas "dio"?baibaibibi:kelkaj uloj povas havi konsciajn sonĝojn, ili povas ekz. konscie flugi dum la sonĝado aŭ esti aliaj personoj, bestoj aŭ aĵoj. Aliflanke, dum la ne-dormado kelkaj uloj havas alispecan konscion, eble simila al la konsciaj sonĝoj. Aliaj specoj de konscio certe ekzistas. Do, la temo pri la konscio ne estas tiel simpla.Eble vi parolas ne pri 'specoj de konscio' sed nur pri malsamaj sonĝoj de la Konscio. Konscio estas senmova, kalma kaj eksteraj ŝanĝoj nepovas influi Lin. Se iu faras ion, avidas ion, imagas ion... ĉio tio estas nur efemereca imagaĵo por la Konscio.
ghibulo (Visa profilen) 19 december 2014 19:37:04
baibaibibi: Ĉu laŭ vi, tiu konscio estas "dio"?Ne gravas kiel vi aŭ mi nomas Tion. Mi ne preferas 'Dio', ĉar tiu ĉi nomo povas inciti kutimaj senbazaj imagaĵoj kaj povas tiel konduki senbezone al nekompreno. La libro 'Tao te Ťing' nomas ... 'TAO' sed aldonas, ke en realo ni ne povas iel nomiĝi Tion.