Kwa maudhui

ĉu la tempo ekzistas?

ya baibaibibi, 19 Oktoba 2014

Ujumbe: 130

Lugha: Esperanto

mihxil (Wasifu wa mtumiaji) 20 Desemba 2014 9:45:25 asubuhi

baibaibibi:kelkaj uloj povas havi konsciajn sonĝojn,
Tio ne koncernas mian argumenton. La fakto restas ke ĉio indikas ke realo ekzistas sendepende de la konscio. Konscio ne estas seninterrompa, kaj realo evidente ja estas.

baibaibibi (Wasifu wa mtumiaji) 22 Desemba 2014 3:08:32 asubuhi

mihxil:
baibaibibi:kelkaj uloj povas havi konsciajn sonĝojn,
Tio ne koncernas mian argumenton. La fakto restas ke ĉio indikas ke realo ekzistas sendepende de la konscio. Konscio ne estas seninterrompa, kaj realo evidente ja estas.
Vi pravas.
Ĉu vi pensas ke eble la homaj mensoj povus esti konektataj iamaniere tiel ke farus ke la homa specio estus iel unuigita?

mihxil (Wasifu wa mtumiaji) 22 Desemba 2014 7:34:39 asubuhi

baibaibibi:Ĉu vi pensas ke eble la homaj mensoj povus esti konektataj iamaniere tiel ke farus ke la homa specio estus iel unuigita?
Ili estas konektitaj pere de la komunikiloj. Per voĉ- kaj gestparolado, sed nuntempe ankaŭ per ekzemple la interreto.
Se vi celas ian telepation aŭ simile tiam komprenble mi respondo estus: 'ne, kial mi pensus tion?'

mihxil (Wasifu wa mtumiaji) 22 Desemba 2014 7:35:50 asubuhi

ghibulo: Eble vi parolas ne pri 'specoj de konscio' sed nur pri malsamaj sonĝoj de la Konscio. Konscio estas senmova, kalma kaj eksteraj ŝanĝoj nepovas influi Lin. Se iu faras ion, avidas ion, imagas ion... ĉio tio estas nur efemereca imagaĵo por la Konscio.
Kaj kio pensigas vin ke tiu 'Konscio' ne estas nur fantaziaĵo de vi?

baibaibibi (Wasifu wa mtumiaji) 22 Desemba 2014 9:16:45 asubuhi

mihxil:
baibaibibi:Ĉu vi pensas ke eble la homaj mensoj povus esti konektataj iamaniere tiel ke farus ke la homa specio estus iel unuigita?
Ili estas konektitaj pere de la komunikiloj. Per voĉ- kaj gestparolado, sed nuntempe ankaŭ per ekzemple la interreto.
Se vi celas ian telepation aŭ simile tiam komprenble mi respondo estus: 'ne, kial mi pensus tion?'
La individuo ne devas esti necese la biologia unuo, ekz. la kolonioj de abeloj aŭ formikoj fukcias kiel individuo, aliaj diras ke la biologia unuo estas la genoj...do ĝi ankaŭ povus esti la specio.
Oni diras ke multaj patrinoj sentis la morton de siaj filoj en akcidentoj malproksime de ili. oni rakontas pri genetike ĝemelaj fratoj ke ili povas senti kio okazas al la alia...

mihxil (Wasifu wa mtumiaji) 22 Desemba 2014 8:43:42 alasiri

baibaibibi:Oni diras ke multaj patrinoj sentis la morton de siaj filoj en akcidentoj malproksime de ili. oni rakontas pri genetike ĝemelaj fratoj ke ili povas senti kio okazas al la alia...
'Oni diras', 'oni rakontas'. Oni diradas multon. Tio ne signifas ke efektive eblas. Multaj aferoj estas dirataj kiuj tute evidente ne estas veraj, do onidiroj tute ne sufiĉas.

Praktike ne ekzistas ajna pruvo ke tiaj interkomunikoj eblas, nek ekzistas ajna ideo pri la mekanismo de tio.

ustra (Wasifu wa mtumiaji) 22 Desemba 2014 9:23:37 alasiri

mihxil:Praktike ne ekzistas ajna pruvo ke tiaj interkomunikoj eblas, nek ekzistas ajna ideo pri la mekanismo de tio.
Kio estas via scienca pruvo por emocio, sento, animo kaj amo?
Ĉu oni nur rakontas pri amo?

mihxil (Wasifu wa mtumiaji) 28 Desemba 2014 7:00:02 alasiri

ustra:
mihxil:Praktike ne ekzistas ajna pruvo ke tiaj interkomunikoj eblas, nek ekzistas ajna ideo pri la mekanismo de tio.
Kio estas via scienca pruvo por emocio, sento, animo kaj amo?
Ĉu oni nur rakontas pri amo?
Tio ne estas komparebla. Tiaj aferoj ofte ja estas science studataj, ekzemple de psikologoj. Aldone ekzistas ideoj pri kiel kaj kial ili funkcias. Cetere ili certegrade estas simple priskriboj de kiel homoj sentas sin.

Male al telepatio. Se ĝi ekzistus ĝi facile montreblu, sed neniu ajn sukcesis montri ke eĉ eblas telepatie komuniki aŭ senti ion ajn.

Vinisus (Wasifu wa mtumiaji) 28 Desemba 2014 11:41:18 alasiri

El nia ordinara vivosperto ni rimarkas ke la tempo fluas foje rapide kaj foje malrapide. Laŭ Albert Einstein, la tempo estas relativa, do dependas de la evento t.e. se ni estas feliĉaj kune kun amata estulo, ni sentas kiom rapide pasas la tempo, male kiam ni estas sola kaj malsana, aŭ kiam mortas gekaruloj sekundoj fariĝas tagoj. Por sciencistoj ekzistas spaco-tempo, truoj de vermoj kaj multaj aliaj esplorindaj aferoj. Ni ne vidas nek tuŝas la tempon, sed ni sentas ties efikon, kelkfoje por bono, kelkfoje por malbono. Ĉio kio ekzistas en la universo havas sian tempon, escepta energio, kiu ne povas esti kreita nek detruita nur transfarmita.

Paulinho (Wasifu wa mtumiaji) 30 Desemba 2014 12:14:41 asubuhi

Mi kredas ke la vorto "tempo" estas multisignifa. La tempo-mezuro estas de la fizikuloj. Sed ĉiuj ni havas aliajn tempojn: tempo al plantado kaj al rikolto, al naskiĝi, vivi, morti. Ni havas la tempon de amuzaĵo kaj tempo por esti seriozaj. Ĉiuj ĉi tiuj tempoj estos eternaj, se home markitaj de tenereco.

Kurudi juu