ĉu la tempo ekzistas?
貼文者: baibaibibi, 2014年10月19日
訊息: 130
語言: Esperanto
mihxil (顯示個人資料) 2014年12月20日上午9:45:25
baibaibibi:kelkaj uloj povas havi konsciajn sonĝojn,Tio ne koncernas mian argumenton. La fakto restas ke ĉio indikas ke realo ekzistas sendepende de la konscio. Konscio ne estas seninterrompa, kaj realo evidente ja estas.
baibaibibi (顯示個人資料) 2014年12月22日上午3:08:32
mihxil:Vi pravas.baibaibibi:kelkaj uloj povas havi konsciajn sonĝojn,Tio ne koncernas mian argumenton. La fakto restas ke ĉio indikas ke realo ekzistas sendepende de la konscio. Konscio ne estas seninterrompa, kaj realo evidente ja estas.
Ĉu vi pensas ke eble la homaj mensoj povus esti konektataj iamaniere tiel ke farus ke la homa specio estus iel unuigita?
mihxil (顯示個人資料) 2014年12月22日上午7:34:39
baibaibibi:Ĉu vi pensas ke eble la homaj mensoj povus esti konektataj iamaniere tiel ke farus ke la homa specio estus iel unuigita?Ili estas konektitaj pere de la komunikiloj. Per voĉ- kaj gestparolado, sed nuntempe ankaŭ per ekzemple la interreto.
Se vi celas ian telepation aŭ simile tiam komprenble mi respondo estus: 'ne, kial mi pensus tion?'
mihxil (顯示個人資料) 2014年12月22日上午7:35:50
ghibulo: Eble vi parolas ne pri 'specoj de konscio' sed nur pri malsamaj sonĝoj de la Konscio. Konscio estas senmova, kalma kaj eksteraj ŝanĝoj nepovas influi Lin. Se iu faras ion, avidas ion, imagas ion... ĉio tio estas nur efemereca imagaĵo por la Konscio.Kaj kio pensigas vin ke tiu 'Konscio' ne estas nur fantaziaĵo de vi?
baibaibibi (顯示個人資料) 2014年12月22日上午9:16:45
mihxil:La individuo ne devas esti necese la biologia unuo, ekz. la kolonioj de abeloj aŭ formikoj fukcias kiel individuo, aliaj diras ke la biologia unuo estas la genoj...do ĝi ankaŭ povus esti la specio.baibaibibi:Ĉu vi pensas ke eble la homaj mensoj povus esti konektataj iamaniere tiel ke farus ke la homa specio estus iel unuigita?Ili estas konektitaj pere de la komunikiloj. Per voĉ- kaj gestparolado, sed nuntempe ankaŭ per ekzemple la interreto.
Se vi celas ian telepation aŭ simile tiam komprenble mi respondo estus: 'ne, kial mi pensus tion?'
Oni diras ke multaj patrinoj sentis la morton de siaj filoj en akcidentoj malproksime de ili. oni rakontas pri genetike ĝemelaj fratoj ke ili povas senti kio okazas al la alia...
mihxil (顯示個人資料) 2014年12月22日下午8:43:42
baibaibibi:Oni diras ke multaj patrinoj sentis la morton de siaj filoj en akcidentoj malproksime de ili. oni rakontas pri genetike ĝemelaj fratoj ke ili povas senti kio okazas al la alia...'Oni diras', 'oni rakontas'. Oni diradas multon. Tio ne signifas ke efektive eblas. Multaj aferoj estas dirataj kiuj tute evidente ne estas veraj, do onidiroj tute ne sufiĉas.
Praktike ne ekzistas ajna pruvo ke tiaj interkomunikoj eblas, nek ekzistas ajna ideo pri la mekanismo de tio.
ustra (顯示個人資料) 2014年12月22日下午9:23:37
mihxil:Praktike ne ekzistas ajna pruvo ke tiaj interkomunikoj eblas, nek ekzistas ajna ideo pri la mekanismo de tio.Kio estas via scienca pruvo por emocio, sento, animo kaj amo?
Ĉu oni nur rakontas pri amo?
mihxil (顯示個人資料) 2014年12月28日下午7:00:02
ustra:Tio ne estas komparebla. Tiaj aferoj ofte ja estas science studataj, ekzemple de psikologoj. Aldone ekzistas ideoj pri kiel kaj kial ili funkcias. Cetere ili certegrade estas simple priskriboj de kiel homoj sentas sin.mihxil:Praktike ne ekzistas ajna pruvo ke tiaj interkomunikoj eblas, nek ekzistas ajna ideo pri la mekanismo de tio.Kio estas via scienca pruvo por emocio, sento, animo kaj amo?
Ĉu oni nur rakontas pri amo?
Male al telepatio. Se ĝi ekzistus ĝi facile montreblu, sed neniu ajn sukcesis montri ke eĉ eblas telepatie komuniki aŭ senti ion ajn.
Vinisus (顯示個人資料) 2014年12月28日下午11:41:18
Paulinho (顯示個人資料) 2014年12月30日上午12:14:41