去目錄頁

ĉu la tempo ekzistas?

从 baibaibibi, 2014年10月19日

讯息: 130

语言: Esperanto

Frano (显示个人资料) 2014年11月13日上午9:37:18

Hodiaŭ okazas la 1660-a datreveno de Sankta Aŭgusteno.

Li skribis: „ Kiel eblas diri ke [estintaj kaj estontaj tempoj] estas, ĉar la estintaj jam ja ne plu estas, kaj la estontaj ankoraŭ ne estas? La estanta tamen, se ĝi ĉiam estus estanta kaj ne iĝus estinta, ĝi ja ne estus tempo, sed eterno. ”

Ĉu 1660 jaroj pasis aŭ ne?

baibaibibi (显示个人资料) 2014年11月20日下午2:28:36

Frano:Hodiaŭ okazas la 1660-a datreveno de Sankta Aŭgusteno.

Li skribis: „ Kiel eblas diri ke [estintaj kaj estontaj tempoj] estas, ĉar la estintaj jam ja ne plu estas, kaj la estontaj ankoraŭ ne estas? La estanta tamen, se ĝi ĉiam estus estanta kaj ne iĝus estinta, ĝi ja ne estus tempo, sed eterno. ”

Ĉu 1660 jaroj pasis aŭ ne?
Laŭ vi, Augusteno kredis je la eterneco kaj vi demandas nian opinion. Sed, ĉu vi havas propran opinion pri la afero?

Frano (显示个人资料) 2014年11月21日上午10:46:01

baibaibibi:

Laŭ mi Augusteno kredis je eterna Dio.

Mi pensas ke la kontraŭa koncepto pri eterneco (la universala unueco kaj samtempeco) ne estas tempo sed sentempeco (nekohera aro – ĥaoso, senmemoro).
La tempo ne ekzistas en la eterneco aŭ en sentempeco. Do mi traktas tempon (historion) kiel la logika neceso por transirado de la ĥaoso al la eterneco aŭ inverse - la tempo mem ne havas unu certan direkton. Kaj la vivo estas la ŝanco por elekti la direkton.

baibaibibi (显示个人资料) 2014年11月21日下午8:21:23

Frano:

La ĉielo estas nun! Nenia eterneco povas ekzisti en la estonteco, nur en la estanteco ni povas trovi feliĉon, amon, dion...

Frano (显示个人资料) 2014年11月22日下午2:26:35

”La ĉielo estas nun!”
Por mi ĉio-ajn ekzistas nur “nun”, ĉu tio ĉi estas “ĉielo”?
“Nun” estas atributo de la tempo, kaj nur en la tempo:
1. Ni povas percepti iaj aspektoj de ĉielo kaj havi ideojn pri ĝi, ĉar niaj sinkonscioj ne ekzistas en sentempeco, sed en la tempo.
2. Ni ne povas percepti ĉielon tute kaj plene, ĉar niaj sinkonscioj ne estas en eterneco, sed en la tempo.

 ”Nenia eterneco povas ekzisti en la estonteco ...” kaj en la estanteco, kaj en la estinteco, ĉar ili estas aspektoj de la tempo. Eterneco ekzistas ekster la tempo.

“...nur en la estanteco ni povas trovi feliĉon, amon, dion...” kaj iliajn malojn: ĉagrenon, malamon, diablon. Kaj konflikto inter ili movas en la tempo. En la eterneco (unueco) ne ekzistas maloj, ne ekzistas konfliktoj, ne ekzistas movoj, ne ekzistas tempo.

baibaibibi (显示个人资料) 2014年11月24日下午9:51:33

Do, laŭ vi tempo ekzistas en ĉi tiu vivo sed ĉesas ekzisti kiam ni mortas? ni vivas en la tempo dum dio, la anĝeloj, ktp. ne?

baibaibibi (显示个人资料) 2014年11月25日下午9:37:47

Kaj kio okazus se ni jam estus vivantaj en "la eterneco" sed ni ne konscius pri tio pro la politika, socia kaj religia cerbolavado?
Ni ne atendu al la alia vivo por esti feliĉaj amikoj!

Frano (显示个人资料) 2014年11月26日上午9:22:43

baibaibibi:Do, laŭ vi tempo ekzistas en ĉi tiu vivo sed ĉesas ekzisti kiam ni mortas? ni vivas en la tempo dum dio, la anĝeloj, ktp. ne?
“Do, laŭ vi tempo ekzistas en ĉi tiu vivo sed ĉesas ekzisti kiam ni mortas?”
Post la morto la tempo povas malaperi por ni en du kontraûaj okazoj:
1. Se la morto estas transiro al sentempeco
2. Se la morto estas transiro al eterneco
En ambaû okazoj nia homa individueco ankaû malaperas.
Se ni supozas konservon de individueco post la morto (kiel en kristana paradizo kaj infero), ni ankaû devas supozi ekziston de ia formo de la tempo (verŝajne tre malsimila al nia).

“ni vivas en la tempo dum dio, la anĝeloj, ktp. ne?”
Evidente ke mi ne konas kiel Dio traktas tempon. Por mi - dioj, anĝeloj, ktp. estas diversaj manifestadoj de eterneco (unueco) en la tempo kaj multeco. En tiu ĉi senco ili ankaû vivas kaj agas en mia tempo. Sed en eterno, kie la tempo ne ekzistas, estas nenia distingo inter Kreinto kaj kreitaĵo.

Frano (显示个人资料) 2014年11月26日上午9:28:33

baibaibibi:Kaj kio okazus se ni jam estus vivantaj en "la eterneco" sed ni ne konscius pri tio pro la politika, socia kaj religia cerbolavado?
Ni ne atendu al la alia vivo por esti feliĉaj amikoj!
Mi pensas ke iu kiu praktikas meditadon povus diri al ni pri sia sento de tempo kaj spaco en tiu ĉi stato.

baibaibibi (显示个人资料) 2014年12月1日上午11:23:20

Frano:
baibaibibi:Kaj kio okazus se ni jam estus vivantaj en "la eterneco" sed ni ne konscius pri tio pro la politika, socia kaj religia cerbolavado?
Ni ne atendu al la alia vivo por esti feliĉaj, amikoj!
Mi pensas ke iu kiu praktikas meditadon povus diri al ni pri sia sento de tempo kaj spaco en tiu ĉi stato.
Kaj kion "vi" sentas pri tempo kaj spaco en via stato?

回到上端