К содержанию

Kio estas la esperante traduon je "mu"/"wú" (無, 무, 無, 无)

от psychoslave, 2 ноября 2014 г.

Сообщений: 3

Язык: Esperanto

psychoslave (Показать профиль) 2 ноября 2014 г., 14:45:39

Ĉu esperanto havas termon por respondi ke la demando estas sensenca en la aktuala konteksto? Tio estas, tiel ke oni ne povas respondi nek pozitive nek negative (jes/ne, mi kredas/mi ne kredas, ktp.).

https://en.wikipedia.org/wiki/Mu_%28negative%29
http://tatoeba.org/fre/sentences/search?query=%E6%...
http://tatoeba.org/fre/sentences/search?query=%E7%...

Fenris_kcf (Показать профиль) 2 ноября 2014 г., 15:23:40

Interesa vorteto. Ne ekzistas rekta konformaĵo de ĝi en Esperanto. Eble oni povas traduki ĝin per "Nerespondebla", sed verŝajne estus pli korekta respondi per "Tiu demando ne validas." aŭ io simila.

tonymec (Показать профиль) 3 ноября 2014 г., 9:07:48

Depende de la kunteksto, 無 mem povas havi diversaj sencoj, ekz. “sen”, “esti sen”, “ne havi”, “ne fari” kiel ekz. en la taoisma wúwéi 無爲 “neago”, “ne-enmiksiĝo”, kie ĝi montras senecon je la sekvanta vort-elemento: vd. ekz-e la 2-an kanton de la Dàodéjīng. Kiel izola vorto responde al demando, uzata i.a. en Chan/Zen budhismo, ĝi proksimumas al “n/a” (“ne aplikiĝas”), sed kun pli profunda filozofia fono.

Наверх