Wpisy: 41
Język: Esperanto
Simon_Gauvain (Pokaż profil) 5 listopada 2014, 10:57:12
Alexandrex:[...] la trouzon de la prefikso "mal"[...]Ne ekzistas trouzo de tiu prefikso. Oni multe uzas ĝin, kaj tio estas des pli bone: tio malgrandigas la vortprovizon kiu necesas por taŭge komuniki.
Alexandrex:Por la supersignaj literoj, jen la xanyoj[...]Mi ne trovis kialon por mortigi tiujn literojn en viaj mesaĝoj. Tiuj literoj ne metas problemon, do iu ajn ŝanĝo tiurilate estus malutila.
Alexandrex: Ja, sed qi tiu sistemo, la minirefo, ne estas qefe celita al la esperantistoj, al la membroj de tiu sekto kiu estas la esperantismo.Legi vin estas vera plezuro. Dankon.
Alexandrex:Mi konfesas ke mi estas lingvonuristo kaj ke mi absolute rifuzas la esperantismon.Ĉio ĉi fakte resumeblas jene: vi ne ŝatas Esperanton.
Fenris_kcf (Pokaż profil) 5 listopada 2014, 11:35:19
Simon_Gauvain:Tiu jam ofte estis diskutita: La ĉapelaj literoj ja povas esti problemo. Ne ekzistas bona pravigo por uzi diakritajn simbolojn anstataŭ normalajn literojn. Multaj personoj, kiu interesiĝus pri Esperanto, ĉesas lerni ĝin, ĉar ili ne ŝatas la strangajn literojn.Alexandrex:Por la supersignaj literoj, jen la xanyoj[...]Mi ne trovis kialon por mortigi tiujn literojn en viaj mesaĝoj. Tiuj literoj ne metas problemon, do iu ajn ŝanĝo tiurilate estus malutila.
Simon_Gauvain (Pokaż profil) 5 listopada 2014, 12:07:07
Fenris_kcf:Tiu jam ofte estis diskutita: La ĉapelaj literoj ja povas esti problemo. Ne ekzistas bona pravigo por uzi diakritajn simbolojn anstataŭ normalajn literojn."normalaj literoj" ?
Ĉu nur la latinaj literoj estas normalaj kaj la aliaj malnormalaj? Etnocentrisma reago! La difino de kio "normalas" ja varias de kulturo al kulturo...
Fenris_kcf:Multaj personoj, kiu interesiĝus pri Esperanto, ĉesas lerni ĝin, ĉar ili ne ŝatas la strangajn literojn.Rindinde. Ili verŝajne ne estis tre bonvolema, tiuj uloj. Mi lernos la Internacian Lingvon, ĉar mi kredas je justeco, je respekto inter popoloj, je humanismo! Sed atendu... kio estas tio? Tiuj literoj malsamas ol tiuj, kiujn oni uzas ĉe mi! Tio ne konvenas, mi ne lernos tiun filingvon! Mi malkontentas!
Kaj kio pri la ĉinoj, japanoj, arablingvanoj? Al ili la tuta alfabeto povas rajte ŝajni malnormala!
Fenris_kcf (Pokaż profil) 5 listopada 2014, 12:25:56
Simon_Gauvain:Ĉu nur la latinaj literoj estas normalaj kaj la aliaj malnormalaj?Simple la literoj sen diakritaj simboloj.
Simon_Gauvain:Etnocentrisma reago! La difino de kio "normalas" ja varias de kulturo al kulturo...Jes, vi pravas: Tial mi rekomendas uzi la literojn "Ä/ä", "Ö/ö", "Ü/ü" kaj "ẞ/ß", ĉar ili estas normala en la Germana.
Simon_Gauvain:Tute ne ridinda. Kion kredas vi, kial tiel multe da komencantoj plendas pri la ĉapelaj literoj? Tio ne estas malico.Fenris_kcf:Multaj personoj, kiu interesiĝus pri Esperanto, ĉesas lerni ĝin, ĉar ili ne ŝatas la strangajn literojn.Rindinde. Ili verŝajne ne estis tre bonvolema, tiuj uloj. Mi lernos la Internacian Lingvon, ĉar mi kredas je justeco, je respekto inter popoloj, je humanismo! Sed atendu... kio estas tio? Tiuj literoj malsamas ol tiuj, kiujn oni uzas ĉe mi! Tio ne konvenas, mi ne lernos tiun filingvon! Mi malkontentas!
Simon_Gauvain:Kaj kio pri la ĉinoj, japanoj, arablingvanoj? Al ili la tuta alfabeto povas rajte ŝajni malnormala!Prave. Kaj kion rekomendas vi por elimini tiun maljustecon?
La Latina alfabeto (ne la alfabeto de la Latina lingvo) estas la komuna bazo por multaj ortografioj. Literoj kun diakritaj simboloj ne estas komuna. Estas tiel simple.
novatago (Pokaż profil) 5 listopada 2014, 12:29:45
Fenris_kcf:Nur restas demandi kian personon ĉesas lerni fremdan lingvon ĉar ĝi havas strangajn literojn. Tio ne estas kialo, sed simpla preteksto.Simon_Gauvain:Tiu jam ofte estis diskutita: La ĉapelaj literoj ja povas esti problemo. Ne ekzistas bona pravigo por uzi diakritajn simbolojn anstataŭ normalajn literojn. Multaj personoj, kiu interesiĝus pri Esperanto, ĉesas lerni ĝin, ĉar ili ne ŝatas la strangajn literojn.Alexandrex:Por la supersignaj literoj, jen la xanyoj[...]Mi ne trovis kialon por mortigi tiujn literojn en viaj mesaĝoj. Tiuj literoj ne metas problemon, do iu ajn ŝanĝo tiurilate estus malutila.
Ĝis, Novatago.
novatago (Pokaż profil) 5 listopada 2014, 12:44:43
Fenris_kcf:Mi ne ĉeestis ankoraŭ en lingva klasĉambro kie lernantoj ne “plendis” pri io rilate al lingvo lernita. La afero temas pri ĉu plendo estas atentinda. Ĉi-kaze tute ne.Simon_Gauvain:Tute ne ridinda. Kion kredas vi, kial tiel multe da komencantoj plendas pri la ĉapelaj literoj? Tio ne estas malico.Fenris_kcf:Multaj personoj, kiu interesiĝus pri Esperanto, ĉesas lerni ĝin, ĉar ili ne ŝatas la strangajn literojn.Rindinde. Ili verŝajne ne estis tre bonvolema, tiuj uloj. Mi lernos la Internacian Lingvon, ĉar mi kredas je justeco, je respekto inter popoloj, je humanismo! Sed atendu... kio estas tio? Tiuj literoj malsamas ol tiuj, kiujn oni uzas ĉe mi! Tio ne konvenas, mi ne lernos tiun filingvon! Mi malkontentas!
La plendo pri la literoj estas tute hazarda. Se oni lernas la araban oni plendas pri la literoj, se oni lernas la korean oni plendas pri la skribmaniero. Se oni lernas la anglan oni plendas pri la ortografio. Tio estas plendi pro plendemo, ne pro pravi.
Fenris_kcf:La ĉina skribmaniero estas komuna por multaj lingvoj (iam estis eĉ por la korea), la araba alfabeto estas komuna bazo por multaj arabaj lingvoj.Simon_Gauvain:Kaj kio pri la ĉinoj, japanoj, arablingvanoj? Al ili la tuta alfabeto povas rajte ŝajni malnormala!Prave. Kaj kion rekomendas vi por elimini tiun maljustecon?
La Latina alfabeto (ne la alfabeto de la Latina lingvo) estas la komuna bazo por multaj ortografioj. Literoj kun diakritaj simboloj ne estas komuna. Estas tiel simple.
Ĝis, Novatago.
Fenris_kcf (Pokaż profil) 5 listopada 2014, 13:11:53
novatago:Nur restas demandi kian personon ĉesas lerni fremdan lingvon ĉar ĝi havas strangajn literojn. Tio ne estas kialo, sed simpla preteksto.Vi provas faciligi la tutan aferon per simple aserti, ke ĉiu kritikanto estas pigra idioto. Tio ne estas bona argumentad-maniero.
novatago:Mi ne ĉeestis ankoraŭ en lingva klasĉambro kie lernantoj ne “plendis” pri io rilate al lingvo lernita. La afero temas pri ĉu plendo estas atentinda. Ĉi-kaze tute ne.Kiam vi finfine komprenas, ke ne ĉiu kritiko estas senkaŭza?
La plendo pri la literoj estas tute hazarda. Se oni lernas la araban oni plendas pri la literoj, se oni lernas la korean oni plendas pri la skribmaniero. Se oni lernas la anglan oni plendas pri la ortografio. Tio estas plendi pro plendemo, ne pro pravi.
novatago:La ĉina skribmaniero estas komuna por multaj lingvoj (iam estis eĉ por la korea), la araba alfabeto estas komuna bazo por multaj arabaj lingvoj.Jes, ankaŭ aliaj skribsistemoj uzeblas por Esperanto. Mia vidpunkto estis, ke se oni uzas la Latinan alfabeton, oni pli bone ne uzu diakritajn simbolojn, ĉar ili ne estas parto de la komuna bazo.
Simon_Gauvain (Pokaż profil) 5 listopada 2014, 13:32:54
Fenris_kcf:Jes, vi pravas: Tial mi rekomendas uzi la literojn "Ä/ä", "Ö/ö", "Ü/ü" kaj "ẞ/ß", ĉar ili estas normala en la Germana.Nu, mi ne parolis pri normalaj literoj kiujn vi volus aldoni al la alfabeto, sed pri malnormalaj kiujn vi volas forigi el ĝi pro ilia fremdeco.
Tute ne ridinda. Kion kredas vi, kial tiel multe da komencantoj plendas pri la ĉapelaj literoj? Tio ne estas malico.Mi ankoraŭ ne interrilatis kun komencantoj, sed kiam mi eklernis esperanton, tiuj literoj plaĉis al mi. Pro ili mi havis la impreson lerni veran lingvon, kun ĉarmaj apartaĵoj.
Nenion! Oni poreterne reformos esperanton, se oni celas ke ĝi fariĝu normala al ĉiuj.Simon_Gauvain:Kaj kio pri la ĉinoj, japanoj, arablingvanoj? Al ili la tuta alfabeto povas rajte ŝajni malnormala!Prave. Kaj kion rekomendas vi por elimini tiun maljustecon?
La Latina alfabeto (ne la alfabeto de la Latina lingvo) estas la komuna bazo por multaj ortografioj. Literoj kun diakritaj simboloj ne estas komuna. Estas tiel simple.Pri la supersignoj: ili ja ne estas komunaj, sed tamen oftegaj: lingvoj franca, hispana, ĉeĥa, ktp uzas ilin. Konsekvence la ĉeesto de diakritiloj en la alfabeto ne estas tiel senbaza. Kiu jam uzis diakritaj literoj, tiu ne havos problemon uzi ilin.
novatago (Pokaż profil) 5 listopada 2014, 13:44:04
Fenris_kcf:Tio pri pigraj idiotoj estas io, kio eliris el via menso, ne el la mia. Tamen, la problemo estas ke kelkaj personoj volas vidigi aferon kvazaŭ ĝi estus problemiga. Vere ĝi simple ne estas. Simpligi estas diri ke se estas personoj, kiuj plendas pri io, ekzistas problemo pri tio. Tio estas trakti personoj kvazaŭ idiotoj.novatago:Nur restas demandi kian personon ĉesas lerni fremdan lingvon ĉar ĝi havas strangajn literojn. Tio ne estas kialo, sed simpla preteksto.Vi provas faciligi la tutan aferon per simple aserti, ke ĉiu kritikanto estas pigra idioto. Tio ne estas bona argumentad-maniero.
Fenris_kcf:Mi ne celis diri senkaŭza, mi parolis pri praveco kaj atentindeco. Tiu plendo nek estas prava, nek atentinda. Ne estas io normala, voli lerni fremdan lingvon kaj pensi ke ĝi estos kiel la gepatra, sed kun aliaj vortoj. Ĉi tiaj plendoj rilatas al tio.novatago:Mi ne ĉeestis ankoraŭ en lingva klasĉambro kie lernantoj ne “plendis” pri io rilate al lingvo lernita. La afero temas pri ĉu plendo estas atentinda. Ĉi-kaze tute ne.Kiam vi finfine komprenas, ke ne ĉiu kritiko estas senkaŭza?
La plendo pri la literoj estas tute hazarda. Se oni lernas la araban oni plendas pri la literoj, se oni lernas la korean oni plendas pri la skribmaniero. Se oni lernas la anglan oni plendas pri la ortografio. Tio estas plendi pro plendemo, ne pro pravi.
Fenris_kcf:[/quote]Dume, en arabaj lingvoj oni ne timas aldoni diakritaĵojn al bazaj literoj se tio estas bezonata. Afero de vidpunkto, ne estas vera problemo, sed simpla opinio pri personaj preferoj.novatago:La ĉina skribmaniero estas komuna por multaj lingvoj (iam estis eĉ por la korea), la araba alfabeto estas komuna bazo por multaj arabaj lingvoj.Jes, ankaŭ aliaj skribsistemoj uzeblas por Esperanto. Mia vidpunkto estis, ke se oni uzas la Latinan alfabeton, oni pli bone ne uzu diakritajn simbolojn, ĉar ili ne estas parto de la komuna bazo.
Ĝis, Novatago.
Simon_Gauvain (Pokaż profil) 5 listopada 2014, 13:44:05
Fenris_kcf:Temas ĉi tie pri komencantoj. Ĉu taŭgas ke komencanto kritikas la lingvon, kiun li aŭ ŝi estas lernanta? Ĉu li aŭ ŝi ne devus humile akcepti tiun lingvon, kiel ĝi estas? Ĉu oni ne bezonas majstri lingvon, tio estas kompreni ĝin elinterne, antaŭ ol ĝin kritiki?novatago:Nur restas demandi kian personon ĉesas lerni fremdan lingvon ĉar ĝi havas strangajn literojn. Tio ne estas kialo, sed simpla preteksto.Vi provas faciligi la tutan aferon per simple aserti, ke ĉiu kritikanto estas pigra idioto. Tio ne estas bona argumentad-maniero.
novatago: Tamen, la problemo estas ke kelkaj personoj volas vidigi aferon kvazaŭ ĝi estus problemiga. Vere ĝi simple ne estas. Simpligi estas diri ke se estas personoj, kiuj plendas pri io, ekzistas problemo pri tio.Konsentite.