![](/upload/photos/100_100/9d/9d2f1abbf90cef3f1cfeaab08b937716_1717082418.png)
Vi qiuj komprenas min, do problemo solvita.
ca, kivuye
Ubutumwa 41
ururimi: Esperanto
Alexandrex (Kwerekana umwidondoro) 4 Munyonyo 2014 21:38:12
Saluton al vi ĉiuj.
Jen la minirefo, tio estas, "minimuma reformo". Ĉi tiu reformeto eliminas nenion de tradicia Esperanto, sed ĝi permesas alternativajn rimedojn anstataŭ la supersignoj kaj la deviga nazala akuzativa finaĵo.
Oni rajtas, laŭ la minirefo, uzi la prepozicion "pe", specifa por la akuzativeco, anstataŭ la finaĵo "n". Anstataŭ la akuzativo de movo, oni rajtas uzi la prepozicion "into" apud la senmova koncerna frazo aŭ prepozicio (antaŭ la prepozicio aŭ post la prepozicio). En la minirefo, oni rekomendas eviti la finaĵon de akuzativo por indiki sintaksan aŭ frazan nuancon kiu ne estas la akuzativo.
Morfosintakse, jen ĉio!
Ortografie, jen la skemo. Ĉiuj bazaj literoj, jen ĉiuj literoj sen supersigno, konservas siajn tradiciajn fonetikajn valorojn. Por la supersignaj literoj, jen la ŝanĝoj.
Supersigna litero c -----------------------------------> q.
Supersigna litero g kaj supersigna litero j ------------> y; do la litero "y" havas du alofonojn kun la sama signifo.
Supersigna litero h -----------------------------------> h; do la litero "h" havas du alofonojn, forta kaj malforta, kun la sama signifo.
Supersigna litero s -----------------------------------> x.
Supersigna litero u -----------------------------------> w.
Nun, mi antaŭvidas la malamon kaj la petojn por ke mi estu tuj forigita de la forumo Lernu. Ja, sed ĉi tiu sistemo, la minirefo, ne estas ĉefe celita al la esperantistoj, al la membroj de tiu sekto kiu estas la esperantismo. Male, la minirefo estas precipe skizita por la lingvonuristoj kaj aliaj esperantoparolantoj kiuj Esperanton nur uzas kaj volas kiel komunikilon, sen iu "interna ideo".
Mi konfesas ke mi estas lingvonuristo kaj ke mi absolute rifuzas la esperantismon.
Sed mi ne estas reale reformisto, laŭ la agresema historia lukto en Esperantujo inter fundamentistoj kaj reformistoj; por ĉi tiuj lastaj, precipe la idistoj. Male, mi akceptas sen problemoj la paroladojn aŭ tekstojn kun la nazala finaĵo de akuzativo kaj kun la supersignoj, se tio ne okazigas ambiguecon. Idisto aŭ reformisto ne akceptus tion.
Fakte, la lingvonurismo ne nur ekzistas en Esperanto, sed ankaŭ en la aliaj helpoplanlingvoj.
Amike, Aleksandro Ksavero Kasanovo Domingo, elektronika poŝto trigrupo @ yahoo . es (trigrupo arobo yahoo punkto es).
Fenris_kcf (Kwerekana umwidondoro) 4 Munyonyo 2014 21:54:35
Pri viaj ortografi-proponoj:
(ĉ -> q) — tute ne intuicia
(ĵ,ĝ -> y) — kiel scii ĉu [ʒ] aŭ [d͡ʒ]?
(h,ĥ -> h) — kiel scii ĉu [h] aŭ [χ]?
Parenteze: Fakte mi estas reformema Esperantisto, sed tute ne helpas, se ĉiun semajnon estiĝas nova reform-propono, kiu ignoras antaŭajn klopodojn.
Redaktaĵo: Jen alia fadeno pri tiu kun ligiloj al eĉ pli fadenoj pri tiu („Xaynas ke sagatsa monaqo lawtvotxe rifuzadis predji sur herbajo.“ ktp.).
antoniomoya (Kwerekana umwidondoro) 4 Munyonyo 2014 22:00:40
La mondo estas plena je naivuloj.
Amike.
Alexandrex (Kwerekana umwidondoro) 4 Munyonyo 2014 23:46:19
Mi ne estas naiva, mi longe studis la historion de Esperanto kaj ties multajn reformoprojektojn, kaj tiel plu.
Nun pri la minirefo, ne nur skizita de mi.
La minirefo estas relative ne intuicia, kaj evidente tre limigita, preskaŭ pruda aŭ bigota.
Sed tio ne estas hazarda. La minirefon oni pensis por esti tuj kaj efektive uzota, anstataŭ la multaj nur kabinetaj proponoj similaj.
Se la minirefo tuŝus multajn aspektojn, kiel la foneman sistemon (fonotaksio) la tabelvorton, la trouzon de la prefikso "mal", kaj tiel plu... ĝi neniam estus ekuzata. Do ĝi estus, denove, sterila kabineta ludaĵo.
Male, vi komprenas ke mi uzas ĝin aliloke.
Nu: okulfrape, la fonemo por la litero "q" estas malmulte intuicia, kvankam kelkaj lingvoj, ekzemple en Sudameriko, havas similajn fonetikaj valorojn por ĝi. Se la minirefo uzas fonetikajn valorojn ne internacie travideblaj por la literoj "q" kaj "y", jen, denove, neniu hazardo: la minirefo deziras konservi la prononcadon de ĉiuj bazaj esperantaj literoj (literoj sen supersigno), anstataŭ agi kiel Ido.
La minirefo ĉiam celas mildan kaj glatan transiron. Tial ĝi ne malpermesas la tradiciajn rimedojn, nur aldonante novajn rimedojn. Alivorte: per la minirefo malaperas, ekzemple, la devigo de uzi la akuzativan sufikson, sed oni ankoraŭ rajtas uzi ĝin en ĉiu frazo.
Mi regurde diras: la reala afero, nun, estas apliki reale la neprajn reformojn, anstataŭ nur paroli pri ili. Kaj konservonte la kulturan heredaĵon de Esperanto, eĉ se la lingvonuristoj (kaj ja mi estas lingvonuristo) rifuzas la internan ideon, la homaranismon, kaj tiel plu. La nepraj reformoj estas nur du: faciligi la skribadon sub ĉiu ajn cirkonstanco kaj aldoni akuzativomarkon kiu estu klare fonetika, nur uzata por vera akuzativo kaj nur deviga kiam la frazo estus ambigua sen ĝi.
Nur du reformoj, sed du nepraj, neeviteblaj reformoj. Simple la pli ol jarcenta daŭrado de la moto "La problemo de la supersignoj ĉiam estos solvita" pruvas la falsecon de tiu moto mem. Kaj la historio de la hindeŭropaj lingvoj pruvas ke la leĝo de la minimuma peno iras ĉiam de la kazaj sufiksoj al la abolado de la kazaj sufiksoj (anstataŭitaj de prepozicioj), neniam inverse.
Nun teknika detalo por Fenris: la du alofonoj de la litero "y" estas uzeblaj laŭvole, ĉar ili ne plu distingas parolojn. Same por la du alofonoj de la litero "h". Oni enkondukas do, foje, kelkajn neologismojn por eviti homofonojn, kiel la ja ekzistanta formo "koruso" anstataŭ "ĥoro" (kun muzika signifo). Ĉi tio estas tre marĝena, reale, en la vortaro de Esperanto.
Amike, Aleksandro Ksavero Kasanovo Domingo, elektronika poŝto trigrupo @ yahoo . es (trigrupo arobo yahoo punkto es).
Christa627 (Kwerekana umwidondoro) 5 Munyonyo 2014 06:06:51
P.S. Devi lerni "pe," "into," kaj la finaĵon "-n" pli komplikus aferojn...
Fenris_kcf (Kwerekana umwidondoro) 5 Munyonyo 2014 07:59:04
- minirefo
- kabinetaj proponoj
- regurde
- lingvonuristo
Alexandrex:Nu: okulfrape, la fonemo por la litero "q" estas malmulte intuicia, kvankam kelkaj lingvoj, ekzemple en Sudameriko, havas similajn fonetikaj valorojn por yi.Ekzemple? Fakte mi nur povas rememori la Ĉinan skribmanieron "Pinyin", kiu uzas "q" tiel.
Alexandrex:Se la minirefo uzas fonetikajn valorojn ne internacie travideblaj por la literoj "q" kaj "y", jen, denove, neniu hazardo: la minirefo deziras konservi la prononcadon de qiuj bazaj esperantaj literoj (literoj sen supersigno), anstataw agi kiel Ido.Tio ne estas avantaĝo laŭ mi.
Alexandrex:La minirefo qiam celas mildan kaj glatan transiron. Tial yi ne malpermesas la tradiciajn rimedojn, nur aldonante novajn rimedojn. Alivorte: per la minirefo malaperas, ekzemple, la devigo de uzi la akuzativan sufikson, sed oni ankoraw rajtas uzi yin en qiu frazo.Do simple Naismo kun "pe" anstataŭ "na".
Alexandrex:la reala afero, nun, estas apliki reale la neprajn reformojn, anstataw nur paroli pri ili. Kaj konservonte la kulturan heredayon de Esperanto, eq se la lingvonuristoj (kaj ja mi estas lingvonuristo) rifuzas la internan ideon, la homaranismon, kaj tiel plu. La nepraj reformoj estas nur du: faciligi la skribadon sub qiu ajn cirkonstanco kaj aldoni akuzativomarkon kiu estu klare fonetika, nur uzata por vera akuzativo kaj nur deviga kiam la frazo estus ambigua sen yi.Pri tio mi konsentus, sed verŝajne ĉ. 80% ne.
Alexandrex:Nun teknika detalo por Fenris: la du alofonoj de la litero "y" estas uzeblaj lawvole, qar ili ne plu distingas parolojn. Same por la du alofonoj de la litero "h".Nu, mi ne ŝatus tion.
Alexandrex:Oni enkondukas do, foje, kelkajn neologismojn por eviti homofonojn, kiel la ja ekzistanta formo "koruso" anstataw "horo" (kun muzika signifo). Qi tio estas tre maryena, reale, en la vortaro de Esperanto.Tio eblas, jes.
Ĝenerale: Por ellabori akceptindan reformon, oni bezonas konsenton inter multaj Esperantistoj, ne proponon de sola persono.
Miland (Kwerekana umwidondoro) 5 Munyonyo 2014 09:39:23
Alexandrex:Vi qiuj komprenas min, do problemo solvita...Bedaŭrinde vi komencis vian apologian kun du eraroj, krom la literumado de "ĉiuj". Estus pli bone, se vi enmetus la antaŭ problemo, kaj estas inter problemo kaj solvita - aŭ skribus la problemo solviĝis.
Mi ne paroladu pri tio, ke troviĝis multaj reformemuloj en Esperantio dum la pasinta jarcento.
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
pedroluis (Kwerekana umwidondoro) 5 Munyonyo 2014 10:02:56
antoniomoya:Ĉar Esperanto estas artefarita lingvo, eĉ komencantoj opinias ke ili rajtas kaj povas plibonigi la laboron de Zamenhof.Vi pravas. Mi estas komencanto kaj mi ne pensas ke mi povas plibonigi la laboron de Zamehof. Mi preferas lerni Esperanton antaŭ ke plibonigi Esperanton.
La mondo estas plena je naivuloj.
Amike.
Ĝi estas nekredebla.
Amike.
novatago (Kwerekana umwidondoro) 5 Munyonyo 2014 10:36:12
novatago (Kwerekana umwidondoro) 5 Munyonyo 2014 10:45:25
Fenris_kcf:Vi ankoraŭ ne klarigis kial via propono estas pli bona ol ĉiuj aliaj.Mi ne legis la mesaĝojn de Alexadrex, tamen eble li forgesis mencii ke li ne interisiĝas pri lingvaj aferoj, kaj opinias la esperantoparolantaron kiel sekton pro voli trudi al li la lingvon tiel, kiel ĝi estas priskribita kaj lernata, same kiel okazas per ĉiu alia lingvo.
Tial li kohere skribas ĉi tiujn nekompreneblajn mesaĝojn kaj trudas nin lian absurdaĵon.
Dankon pro lumigi nin, Alexandrex.
Ĝis, Novatago.