Til indholdet

Wallstreet Journal - Pasporta Servo

af Alkanadi, 19. nov. 2014

Meddelelser: 11

Sprog: Esperanto

Alkanadi (Vise profilen) 19. nov. 2014 14.26.43

La Wallstreet Journal havas lastatempa artikolo pri la Pasporta Servo.

ligo

kaŝperanto (Vise profilen) 19. nov. 2014 16.18.24

Mojosa, sed iuj de la komentoj sub la artikolo estas idiotaj. Bedaŭrinde oni devas havi abonon kun WSJ por komenti.

Christa627 (Vise profilen) 19. nov. 2014 19.15.03

kaŝperanto:Mojosa, sed iuj de la komentoj sub la artikolo estas idiotaj. Bedaŭrinde oni devas havi abonon kun WSJ por komenti.
Se estas eblo komenti, idiotaj komentoj estiĝos. Estas neeviteble. Okazas ĉie en la Interreto.

Precipe se temas pri publika, anglalingva artikolo rilata al Esperanto; la malesperantistoj nepre prenos la okazon esprimi sian opinion pri la afero. Kaj ja estas multe da ili... tro multe malgajo.gif.

Christa627 (Vise profilen) 19. nov. 2014 19.24.11

Mi provis esplori iom pri Pasporta Servo; mi legis la artikolon ĉe Vikipedio, sed neniu el la ligiloj sub ĝi funkcias. Mi Guglis, sed trovis nur ne-funkciantajn ligilojn, JuTuban videaĵon, kaj Vikipedian artikolon.

Ĉu iu scias, kie estas la nuna retpaĝo de Pasporta Servo?

Sunjo (Vise profilen) 19. nov. 2014 20.07.49

eble leginda intervjuo pri Pasporta Servo: http://stelachiamnurkritikas.wordpress.com/2014/11...

batisteo (Vise profilen) 19. nov. 2014 20.43.33

Saluton!

Mi estas la ĉefprogramisto de la nova retpaĝo de Pasporta Servo.
Se ĉio en ordo, ni publikigos la novan retejon ĉi-lunde! La ligilo restas la sama: pasportaservo.org
Aliaj demandoj?

nornen (Vise profilen) 19. nov. 2014 20.44.21

Christa627:Mi provis esplori iom pri Pasporta Servo; mi legis la artikolon ĉe Vikipedio, sed neniu el la ligiloj sub ĝi funkcias. Mi Guglis, sed trovis nur ne-funkciantajn ligilojn, JuTuban videaĵon, kaj Vikipedian artikolon.

Ĉu iu scias, kie estas la nuna retpaĝo de Pasporta Servo?
Same ĉi tie: "http://www.tejo.org/ps" 404'as kaj "http://www.pasportaservo.org/" estas ĉiama baldaŭaĵo. Kaj la supoza mapo "http://pasportaservo.baron.webfactional.com/" donas nur "Enigu vian pasportaservan konton" sed ne permesas krei konton. Ridinde.

Christa627 (Vise profilen) 19. nov. 2014 21.07.35

batisteo:Saluton!

Mi estas la ĉefprogramisto de la nova retpaĝo de Pasporta Servo.
Se ĉio en ordo, ni publikigos la novan retejon ĉi-lunde! La ligilo restas la sama: pasportaservo.org
Aliaj demandoj?
Dankon, mi revenos lunde ridulo.gif.

batisteo (Vise profilen) 19. nov. 2014 21.15.43

nornen:Same ĉi tie: "http://www.tejo.org/ps" 404'as kaj "http://www.pasportaservo.org/" estas ĉiama baldaŭaĵo. Kaj la supoza mapo "http://pasportaservo.baron.webfactional.com/" donas nur "Enigu vian pasportaservan konton" sed ne permesas krei konton. Ridinde.
Ĵus nuntempe estas publikigo de la nova retejo de Tejo! Pro tio estas 404-a eraro. Eble estos kelkaj korektaĵoj dum la venontaj horoj/tagoj.

Pri la mapo de Richard, kiel vi bone komprenis, estas provizora helpilo por ke la membroj de Pasporta Servo povus almenaŭ iomete vidi la datumojn.

Ne estos ĉiama baldaŭaĵo. Mi kaj ni multe laboras por ke Pasporta Servo ne plu estu hontaĵo. Mi estas tre kritikantoj dum jaroj, kaj ĉi jare mi ekaktiviĝis kaj lunde, se la servilo ne falos, eblos provi!

batisteo (Vise profilen) 23. nov. 2014 20.07.53

Malfermiĝis!
Ne estas ankoraŭ perfekta, tamen jam uzebla: pasportaservo.org
Kion vi pensas?
La listo de farendaĵon estas ankoraŭ tre tre longa.

Tilbage til start