Wpisy: 11
Język: Esperanto
Alkanadi (Pokaż profil) 19 listopada 2014, 14:26:43
kaŝperanto (Pokaż profil) 19 listopada 2014, 16:18:24
Christa627 (Pokaż profil) 19 listopada 2014, 19:15:03
kaŝperanto:Mojosa, sed iuj de la komentoj sub la artikolo estas idiotaj. Bedaŭrinde oni devas havi abonon kun WSJ por komenti.Se estas eblo komenti, idiotaj komentoj estiĝos. Estas neeviteble. Okazas ĉie en la Interreto.
Precipe se temas pri publika, anglalingva artikolo rilata al Esperanto; la malesperantistoj nepre prenos la okazon esprimi sian opinion pri la afero. Kaj ja estas multe da ili... tro multe .
Christa627 (Pokaż profil) 19 listopada 2014, 19:24:11
Ĉu iu scias, kie estas la nuna retpaĝo de Pasporta Servo?
Sunjo (Pokaż profil) 19 listopada 2014, 20:07:49
batisteo (Pokaż profil) 19 listopada 2014, 20:43:33
Mi estas la ĉefprogramisto de la nova retpaĝo de Pasporta Servo.
Se ĉio en ordo, ni publikigos la novan retejon ĉi-lunde! La ligilo restas la sama: pasportaservo.org
Aliaj demandoj?
nornen (Pokaż profil) 19 listopada 2014, 20:44:21
Christa627:Mi provis esplori iom pri Pasporta Servo; mi legis la artikolon ĉe Vikipedio, sed neniu el la ligiloj sub ĝi funkcias. Mi Guglis, sed trovis nur ne-funkciantajn ligilojn, JuTuban videaĵon, kaj Vikipedian artikolon.Same ĉi tie: "http://www.tejo.org/ps" 404'as kaj "http://www.pasportaservo.org/" estas ĉiama baldaŭaĵo. Kaj la supoza mapo "http://pasportaservo.baron.webfactional.com/" donas nur "Enigu vian pasportaservan konton" sed ne permesas krei konton. Ridinde.
Ĉu iu scias, kie estas la nuna retpaĝo de Pasporta Servo?
Christa627 (Pokaż profil) 19 listopada 2014, 21:07:35
batisteo:Saluton!Dankon, mi revenos lunde .
Mi estas la ĉefprogramisto de la nova retpaĝo de Pasporta Servo.
Se ĉio en ordo, ni publikigos la novan retejon ĉi-lunde! La ligilo restas la sama: pasportaservo.org
Aliaj demandoj?
batisteo (Pokaż profil) 19 listopada 2014, 21:15:43
nornen:Same ĉi tie: "http://www.tejo.org/ps" 404'as kaj "http://www.pasportaservo.org/" estas ĉiama baldaŭaĵo. Kaj la supoza mapo "http://pasportaservo.baron.webfactional.com/" donas nur "Enigu vian pasportaservan konton" sed ne permesas krei konton. Ridinde.Ĵus nuntempe estas publikigo de la nova retejo de Tejo! Pro tio estas 404-a eraro. Eble estos kelkaj korektaĵoj dum la venontaj horoj/tagoj.
Pri la mapo de Richard, kiel vi bone komprenis, estas provizora helpilo por ke la membroj de Pasporta Servo povus almenaŭ iomete vidi la datumojn.
Ne estos ĉiama baldaŭaĵo. Mi kaj ni multe laboras por ke Pasporta Servo ne plu estu hontaĵo. Mi estas tre kritikantoj dum jaroj, kaj ĉi jare mi ekaktiviĝis kaj lunde, se la servilo ne falos, eblos provi!
batisteo (Pokaż profil) 23 listopada 2014, 20:07:53
Ne estas ankoraŭ perfekta, tamen jam uzebla: pasportaservo.org
Kion vi pensas?
La listo de farendaĵon estas ankoraŭ tre tre longa.