la nacioj ne ekzistas
ya baibaibibi, 14 Desemba 2014
Ujumbe: 64
Lugha: Esperanto
vejktoro (Wasifu wa mtumiaji) 29 Januari 2015 9:13:11 asubuhi
Altebrilas:"Mia libereco finiĝas, kiam komenciĝas la libereco de la aliaj".Mi havas nacion. Ĝi komencas je mi; mia domo; mia familio. Kaj jes, ĉe mia pordo kaj ĝardena palisaro staras mian landlimon. Due, miajn proksimulojn, miajn najbarojn... poste, mian urbon; kvare, mian gubernion aŭ provincon, kiuj (mi esperas) laboras por helpi gardi mian liberecon. Mia lando estas lasta; vere for de mi dum mia eĉ-taga vivo, ne unua kiel la ŝtata volas kredigi min. Mia lando estas ne facile ŝanĝata do, estas mia lando.
Limoj estas rimedo por indiki praktike kiam finiĝas mia libereco: Libereco (pli malpli bone garantiita) kadre de ili, kaj devo respekti aliies regulojn ekster ili.
Sen landlimoj, la ĉisupra devizo iĝus:
"Mia libereco finiĝas, kiam komenciĝas la kaprico de la plej fortaj".
Mi konscias, ke tia opinio estas nekutima inter esperantistoj. Mi antaŭe opiniis, ke landlimoj estis stultaĵo. Sed ili devas funkcii kiel la pordoj de viaj hejmoj: foje fermitaj, foje malfermitaj. Kaj kiam oni bezonas pikdratojn, tio signifas, ke ie estas (alimaniere) solvenda problemo.
Mi plej bone komprenas ulojn en aliaj landoj kies nacioj komencas je siaj familioj ol tiu, kiu daŭrigas la ideon de nacio unue.
Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 29 Januari 2015 10:28:26 alasiri
Sed povas esti konfliktoj inter diversnivelaj apartenoj: inter Bretonio kaj Francio, inter Grekio kaj Eŭropunio, inter Usono kaj UNO. Kaj tiuj konfliktoj devas esti solvitaj. Oni povas imagi regulojn por solvi tiajn konfliktojn, reguloj sufiĉebonaj por eviti ĉiufojajn intertraktadojn. Ekzemple, ĉu kaze de konflikto la supera aŭ malsupera nivelo pli validas.
Tiu kondukas al la demando pri suvereneco: Ĉu la legitima povo fontas desupre (ekz. de Dio, kiu transdonas ĝin al la potenculoj, kiuj sia vice transdonas ĝin al siaj subuloj, ktp) aŭ demalsupre (ex. de la homoj, kiuj elektas delegitoj, kiuj elektas estroj, ktp.) ?
robbkvasnak (Wasifu wa mtumiaji) 30 Januari 2015 12:25:30 asubuhi
Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 1 Februari 2015 10:00:27 alasiri
Oni povas elteni malsimilecojn, se oni interkonsentas pri tio, kio estas plej grava. Mi supozas, ke tio estas la kazo en Florido, ĉar mi ne aŭdis (eble nur pri misinformado) pri movadoj de civitanoj en tiu ŝtato kiu postulas ĝian dispartigon al du ŝtatoj.