До змісту

la nacioj ne ekzistas

від baibaibibi, 14 грудня 2014 р.

Повідомлення: 64

Мова: Esperanto

vejktoro (Переглянути профіль) 29 січня 2015 р. 09:13:11

Altebrilas:"Mia libereco finiĝas, kiam komenciĝas la libereco de la aliaj".

Limoj estas rimedo por indiki praktike kiam finiĝas mia libereco: Libereco (pli malpli bone garantiita) kadre de ili, kaj devo respekti aliies regulojn ekster ili.

Sen landlimoj, la ĉisupra devizo iĝus:

"Mia libereco finiĝas, kiam komenciĝas la kaprico de la plej fortaj".

Mi konscias, ke tia opinio estas nekutima inter esperantistoj. Mi antaŭe opiniis, ke landlimoj estis stultaĵo. Sed ili devas funkcii kiel la pordoj de viaj hejmoj: foje fermitaj, foje malfermitaj. Kaj kiam oni bezonas pikdratojn, tio signifas, ke ie estas (alimaniere) solvenda problemo.
Mi havas nacion. Ĝi komencas je mi; mia domo; mia familio. Kaj jes, ĉe mia pordo kaj ĝardena palisaro staras mian landlimon. Due, miajn proksimulojn, miajn najbarojn... poste, mian urbon; kvare, mian gubernion aŭ provincon, kiuj (mi esperas) laboras por helpi gardi mian liberecon. Mia lando estas lasta; vere for de mi dum mia eĉ-taga vivo, ne unua kiel la ŝtata volas kredigi min. Mia lando estas ne facile ŝanĝata do, estas mia lando.

Mi plej bone komprenas ulojn en aliaj landoj kies nacioj komencas je siaj familioj ol tiu, kiu daŭrigas la ideon de nacio unue.

Altebrilas (Переглянути профіль) 29 січня 2015 р. 22:28:26

La nacioj ekzistas kiel io relativa. Nun estas la ĉefa nivelo de decido kaj de protektado de la homoj. Tial homoj plejofte identiĝas al nacio. Tiu rolo povas esti (kaj iam estis) plenumita de aliaj niveloj: familio, tribo, vilaĝo, ĉirkaŭaĵo de urbo, provinco, lando, kaj nun kontinentoj (aŭ mondaj regionoj) kaj morgaŭ eble la tuta mondo. Tiuj niveloj povas kunekzisti.

Sed povas esti konfliktoj inter diversnivelaj apartenoj: inter Bretonio kaj Francio, inter Grekio kaj Eŭropunio, inter Usono kaj UNO. Kaj tiuj konfliktoj devas esti solvitaj. Oni povas imagi regulojn por solvi tiajn konfliktojn, reguloj sufiĉebonaj por eviti ĉiufojajn intertraktadojn. Ekzemple, ĉu kaze de konflikto la supera aŭ malsupera nivelo pli validas.

Tiu kondukas al la demando pri suvereneco: Ĉu la legitima povo fontas desupre (ekz. de Dio, kiu transdonas ĝin al la potenculoj, kiuj sia vice transdonas ĝin al siaj subuloj, ktp) aŭ demalsupre (ex. de la homoj, kiuj elektas delegitoj, kiuj elektas estroj, ktp.) ?

robbkvasnak (Переглянути профіль) 30 січня 2015 р. 00:25:30

Tial en antropologio oni foje uzas la vorton "tribo" kiam temas pri homoj kiuj sentas sin similaj. Por mi, iomete strangas ĉar la lando en kio mi loĝas estas tiom granda kaj la homoj tiom malsimilaj. Eĉ la norda parto de la ŝtato kie mi loĝas - Florido - ŝajnas fremda al mi. Oni tie preskaŭ nur parolas la anglan kaj la plejmulto estas protestanta. Ili havas aliajn manĝaĵojn kaj ili ne iras tutjare al la plaĝo. Ili havas alian politikon. Eĉ la arkitekturo malsimilas al tio de mia regiono.

Altebrilas (Переглянути профіль) 1 лютого 2015 р. 22:00:27

Mi supozas, ke estas natura eco de la homa menso serĉi homojn similajn al si por fari grupon en kiu oni sentas sin pli forta, pli sekura. La homaj socioj funkcias per tiu eco, sed ĝi povas ankaŭ esti malbono, ek de kiam oni taksas tiujn, kiuj ne estas similaj, malamikoj.

Oni povas elteni malsimilecojn, se oni interkonsentas pri tio, kio estas plej grava. Mi supozas, ke tio estas la kazo en Florido, ĉar mi ne aŭdis (eble nur pri misinformado) pri movadoj de civitanoj en tiu ŝtato kiu postulas ĝian dispartigon al du ŝtatoj.

Назад до початку