Missatges: 14
Llengua: Esperanto
Grego (Mostra el perfil) 11 de gener de 2005 7.37.27
Grego (Mostra el perfil) 12 de gener de 2005 8.16.48
Achnaton (Mostra el perfil) 13 de gener de 2005 7.53.28
Grego, ĉe mi estas simile al vi. Mi ankaŭ malmulte komprenas tiam, kiam mi aŭdas esperantan radion. Mi pensas, ke kaŭzo povas esti ĉi tio, ke ni tro malmulte ekzercas voĉan interparolon.
Jakobo (Mostra el perfil) 15 de gener de 2005 12.01.33
En la komenco tio estas. Unue vi daŭre legu multe por riĉigi vian vortprovizon. Tio, kion mi helpis, estas elŝuti radioelsendojn de Interreto, ekz-e la pola de http://www.radioarkivo.org/ , kaj aŭskultu ĝin plurfoje seninterrompe. Poste vi aŭskultu ĝin interrompe: vi haltigu la elsendon post ekz-e unu frazo kaj vortigu tiun frazon surpaperen. Tiam kaj la vortaro kaj la kunteksto helpas vin lerni novajn vortojn. Samtempe vi alkutimiĝu al la parollingvo.
Dezirante sukceson al vi, salutas vin
Koos SCHARROO (Jakobo)
pace (Mostra el perfil) 5 de maig de 2005 20.57.48
Mi komencis lerni Esperanton per Junul Kurso, kaj poste LERNU.
Mi rimarkis ke mi pli bone komprenas radio elsendojn ĉe RAI unu ol ĉe Radio Polonia. Eble ĉar mia gepatra lingvo estas la franca.
ĉar, pro manko de sperto, niaj oreloj ne estas pretaj kompreni tuj. Oni efektive devas re-aŭdi plurfoje la saman aferon por plibonigi la aŭskultan komprenon.
Amike salutas
pace
lvh (Mostra el perfil) 19 de maig de 2005 15.16.07
Mi eklernis E-on en junio 2004. Komence mi elsxutis cxiujn sonmaterialojn cxe lernu kaj metis ilin sur kd. T.e. vojagxoj de Zam, Ana Pana, Ana Renkontas, Nia IJK kaj la unuaj lecionoj de Gerda malaperis. Tiun kd-on mi auxskultis cxiutage en la auxto. Komence mi komprenis preskaux nenion, kaj kiam mi vidis la korespondantajn lecionojn cxio igxis klara. Ankaux la konsiloj de Jakobo estas tre bonaj!
Poste mi faris saman kd-on kun sonmaterialojn kiujn mi trovis cxe www.edukado.net , kaj finfine cxe www.radioarkivo.org, kiel jam diris Pace. Kelkaj tekstoj estas pli facile kompreneblaj ol la aliaj, sed reauxskultante mi iom post iom komprenis. Nun mi auxskultas Esperantojn kanzonojn, kio estas ecx pli malfacile.
Samtempe, ne forgesu trajni lauxtvocxan elparoladon! Auxto estas bona loko, cxar neniu alia auxskultas, do nur memoru akcenti la antauxlastan silabon, kaj atentu la leterojn...
Mi certas, ke vi baldaux estos bonega Esperantisto!
Amike,
Beatrice
Vinisus (Mostra el perfil) 21 d’abril de 2015 17.02.57
Alkanadi (Mostra el perfil) 28 d’abril de 2015 13.42.00
Tempodivalse (Mostra el perfil) 28 d’abril de 2015 13.57.05
-singarde tralegante artikolon pri Esperanta gramatiko ĉe l'angla Vikipedio.
-elprenante el mia biblioteko malnovan lernolibron (George Cox, 1906).
-legante la Esperantan Vikipedion por pligrandigi la vortprovizon kaj observi modernan Esperanton temantan pri nuntempaj aferoj.
-fine skribante mallongajn artikolojn ĉe EO-Vikipedio kaj observante la erarojn korektitaj de pli spertaj redaktuloj.
Tion mi faris senurĝe, dum proksimume jaro kaj duono, iom halte, ĝis kiam mi atingis fluecon tre komfortan. Sed mi estus pli sindonema kaj energia, mi ne dubas ke mi povus atingi tiun nivelon pli rapide.
Mi ne uzis pli formalajn lernometodojn ĉar mia menso estas sendependema - mi ĉiam volis esplori pli, ol donis iu leciono, kaj sekve mi anticipe "kuris antaŭen" ĝis tio, ke la lecionoj min nur limigis.
Tamen mi ne rekomendus ĉi tiun lernostrategion por ĉiuj homoj, aparte se oni volas organizecon - mia lernado apenaŭ havis strukturon, ĉio estis laŭvola.
Vinisus (Mostra el perfil) 2 de maig de 2015 19.54.45