לתוכן העניינים

Lernado de Esperanto

של Grego, 11 בינואר 2005

הודעות: 14

שפה: Esperanto

Grego (הצגת פרופיל) 11 בינואר 2005, 07:37:27

Bonvolu skribi kiel vi lernas aux lernis Esperanton.

Grego (הצגת פרופיל) 12 בינואר 2005, 08:16:48

Mi lernas Esperanton ekde unu jaro , mi legis "Gerda Malaperis" kaj mi komprenis preskaŭ ĉion , sed kiam mi aŭskultas radiajn elsendojn mi komprenas malmulte - kion mi devas fari ke bone kompreni per aŭdo ??

Achnaton (הצגת פרופיל) 13 בינואר 2005, 07:53:28

Saluton ridulo.gif

Grego, ĉe mi estas simile al vi. Mi ankaŭ malmulte komprenas tiam, kiam mi aŭdas esperantan radion. malgajo.gif Mi pensas, ke kaŭzo povas esti ĉi tio, ke ni tro malmulte ekzercas voĉan interparolon.

Jakobo (הצגת פרופיל) 15 בינואר 2005, 12:01:33

Kara Grego,
En la komenco tio estas. Unue vi daŭre legu multe por riĉigi vian vortprovizon. Tio, kion mi helpis, estas elŝuti radioelsendojn de Interreto, ekz-e la pola de http://www.radioarkivo.org/ , kaj aŭskultu ĝin plurfoje seninterrompe. Poste vi aŭskultu ĝin interrompe: vi haltigu la elsendon post ekz-e unu frazo kaj vortigu tiun frazon surpaperen. Tiam kaj la vortaro kaj la kunteksto helpas vin lerni novajn vortojn. Samtempe vi alkutimiĝu al la parollingvo.
Dezirante sukceson al vi, salutas vin
Koos SCHARROO (Jakobo)

pace (הצגת פרופיל) 5 במאי 2005, 20:57:48

Saluton Grego,

Mi komencis lerni Esperanton per Junul Kurso, kaj poste LERNU.

Mi rimarkis ke mi pli bone komprenas radio elsendojn ĉe RAI unu ol ĉe Radio Polonia. Eble ĉar mia gepatra lingvo estas la franca. 

ĉar, pro manko de sperto, niaj oreloj ne estas pretaj kompreni tuj. Oni efektive devas re-aŭdi plurfoje la saman aferon por plibonigi la aŭskultan komprenon.

Amike salutas

pace

lvh (הצגת פרופיל) 19 במאי 2005, 15:16:07

Saluton Grego,

Mi eklernis E-on en junio 2004. Komence mi elsxutis cxiujn sonmaterialojn cxe lernu kaj metis ilin sur kd. T.e. vojagxoj de Zam, Ana Pana, Ana Renkontas, Nia IJK kaj la unuaj lecionoj de Gerda malaperis. Tiun kd-on mi auxskultis cxiutage en la auxto. Komence mi komprenis preskaux nenion, kaj kiam mi vidis la korespondantajn lecionojn cxio igxis klara. Ankaux la konsiloj de Jakobo estas tre bonaj!

Poste mi faris saman kd-on kun sonmaterialojn kiujn mi trovis cxe www.edukado.net , kaj finfine cxe www.radioarkivo.org, kiel jam diris Pace. Kelkaj tekstoj estas pli facile kompreneblaj ol la aliaj, sed reauxskultante mi iom post iom komprenis. Nun mi auxskultas Esperantojn kanzonojn, kio estas ecx pli malfacile.

Samtempe, ne forgesu trajni lauxtvocxan elparoladon! Auxto estas bona loko, cxar neniu alia auxskultas, do nur memoru akcenti la antauxlastan silabon, kaj atentu la leterojn...

Mi certas, ke vi baldaux estos bonega Esperantisto!
Amike,
Beatrice

Vinisus (הצגת פרופיל) 21 באפריל 2015, 17:02:57

Por regi Esperanton ĝisfunde, oni ĉiutage devas klopodi iri antaŭen, sed la vojo estas malglata kaj plenplena de preskaŭ netranspaseblaj ŝtonegoj. Multaj el ni restas ĉiama "Bonan tagon" esperantistoj laŭ Kabe.

Alkanadi (הצגת פרופיל) 28 באפריל 2015, 13:42:00

Mi lernas Esperanton kun Memrise. Baldaŭ, mi provos Duolingo. Ankaŭ, mi havas mian hejmpaĝon aro al la Esperanta vorto de la tago. Mi provas legi la forumojn ofte.

Tempodivalse (הצגת פרופיל) 28 באפריל 2015, 13:57:05

Mi lernis Esperanton per la jenaj rimedoj:

-singarde tralegante artikolon pri Esperanta gramatiko ĉe l'angla Vikipedio.

-elprenante el mia biblioteko malnovan lernolibron (George Cox, 1906).

-legante la Esperantan Vikipedion por pligrandigi la vortprovizon kaj observi modernan Esperanton temantan pri nuntempaj aferoj.

-fine skribante mallongajn artikolojn ĉe EO-Vikipedio kaj observante la erarojn korektitaj de pli spertaj redaktuloj.

Tion mi faris senurĝe, dum proksimume jaro kaj duono, iom halte, ĝis kiam mi atingis fluecon tre komfortan. Sed mi estus pli sindonema kaj energia, mi ne dubas ke mi povus atingi tiun nivelon pli rapide.

Mi ne uzis pli formalajn lernometodojn ĉar mia menso estas sendependema - mi ĉiam volis esplori pli, ol donis iu leciono, kaj sekve mi anticipe "kuris antaŭen" ĝis tio, ke la lecionoj min nur limigis.

Tamen mi ne rekomendus ĉi tiun lernostrategion por ĉiuj homoj, aparte se oni volas organizecon - mia lernado apenaŭ havis strukturon, ĉio estis laŭvola.

Vinisus (הצגת פרופיל) 2 במאי 2015, 19:54:45

Neniu scias la tutan Esperanton, ĉar ekzistas multaj nuancoj, kiuj postulas de la lernanto atenton. Eĉ Henrik Seppik la kreinto de la lernolibro "La Tuta Esperanto", ne sukcesis klarigi ĉion.

לראש הדף