Mesaĝoj: 163
Lingvo: Esperanto
kaŝperanto (Montri la profilon) 2015-januaro-13 15:21:56
vejktoro:Ho, ve, la teroristoj nun kapablas sin kaŝi sub niaj nasoj!? Aŭ ĉu estas la murdemaj langustoj, kiujn vi priparolas?
... Mi kredas ke la Francaj murdoj (kaj iu tia murdo en la 'unua mondo' ) pruvas sen dube ke ili marŝus ĉie, sub niaj nasoj, kaj neniu, nenie estas sekura. ...
kaŝperanto (Montri la profilon) 2015-januaro-13 15:47:12
nornen:Bedaŭrinde neniu deziras ĉiutage aŭdi pri murdoj aŭ la mortoj de infanoj en foraj landoj. Usonanoj estas la plej karitataj/almozdonaj civitanoj laŭ la WGI, sed la mondo ne bone taksas nian registaron kiam ni altrudas nian volon je aliaj nacioj.vejktoro:Ĉu tio signifas la sekvan:nornen:Ĉi tie en Gvatemalo ni havas "Mi estas Ŝarli" ĉiun tagon. Mezume oni mortigas 16 homojn ĉiutage. Tamen al la internacia gazetaro tio tute ne gravas. Do mi ne fakte komprenas kial oni parolas tiom pri la viktimoj de tiu ĉi preciza atako kaj ne ankaŭ pri ĉiuj aliaj mortigitoj de tiu tago. Ĉu Francaj murdoj gravas pli ol aliaj murdoj?Komprenebla, ne estas la murdatoj, sed la murdantoj ke kaŭzas la amaskomunikilan okazon.
Se Kristanoj murdas 15 homojn ĉiutage en unu lando, tio ne estas komunikinde nek priplorinde (okazo en Gvatemalo).
Se Islamanoj murdas 12 homojn en unu lando, tio ja estas komunikinde kaj priplorinde (okaze de Francujo).
Ĉu vere ĉi tia estas nia mondo?
Ankaŭ, eble estas la cirkonstancoj kiuj determinas se la murdoj estas raportataj. Ekzemple, la murdo de judo ne estas pli grava ol la murdo de islamano aŭ kristano, sed la murdo de judo pro ŝiaj judeco pli gravas. Mi ne povas priparoli la gvatemalajn murdojn, sed la francaj ĵurnalistoj estis murdita pro iliaj kredoj/pensoj - estis atenco kontraŭ libera pensado kaj parolado.
Ĉiu morto tre gravas, sed la plitikaj murdoj estas plej komunikindaj.
ustra (Montri la profilon) 2015-januaro-13 17:26:08
Vinisus:Bush I kaj Bush II kun la kunlaboro de amaskomunikiloj kaj eŭropa armeo kreis montrojn tra la araba mondo, nun kion povas fari la senkulpaj civitanoj?Bush III kaj Clinton II jam atendas...
Vinisus (Montri la profilon) 2015-januaro-13 18:04:56
AlfRoland (Montri la profilon) 2015-januaro-13 20:39:54
FractalBloom (Montri la profilon) 2015-januaro-13 21:07:45
ustra:Unue, mi ĝojas ke almenaŭ ĉi tie ni povas diskuti la temon sen la rasista baraĵo ke tro ofte okazas aliloke en la interreto (mi ĵus rezignis trovi inteligentan diskuton en Reddit).
Kiom longe la okcidento jam buĉas islamanojn? Kiom da islamanoj estis kaj estos viktimoj de sadistaj torturoj? Kiom da misformitaj kaj ne vivkapablaj islamanoj naskiĝis kaj naskiĝos surbaze de radiado de urania municio?
Ĉiukaze, estas sufiĉe absurda filozofi pri islamistaj idiotoj (aŭ pri la religio) el la dezerto neglektante la veraj teroristoj el la Wall Street kaj City of London...
La okcidento faligas bombojn sur landoj mezorientaj dum multaj jaroj kaj neniu zorgas. Sed kiam la inverso fariĝas, ĉie audiĝas la krioj: "Islamanoj estas danĝeraj teroristoj!"
Mi abomenas ian murdon, inkluzive de la okazaĵoj en Francujo. Sed kiel kristano, mi ankaŭ sendas mian esperon al miaj francaj islamanaj gefratoj, kiuj certe ricevos kruelan venĝon por tiuj okazaĵoj malgraŭ sia senkulpeco.
auxro (Montri la profilon) 2015-januaro-14 08:13:17
Fuzzy:La adekvata respondo povus esti mokoj pri jesuoj, makdonaldoj, mikimaŭsoj, kokakolaoj, kaj aliaj dioj de okcidento, se karikaturoj estus en gazetoj de Sirio aŭ Irako, nur tio.vejktoro:Mia unua kartuno eble temas Fuzzy-on kaj libereco de parolado.Mi vidis karikaturojn de la ĵurnalo, kaj opinias ke temas pli pri senresponseco de fimokado ol pri libereco de parolado. Jen vidu
Kio tio estas, ĉu ne sencela sencerba blasfemo? Por kio estas tia libereco insulti homojn -- por plimultigi malamojn? Nu jen malamo kreskis ĝis la tre alta grado, mi gratulas vin.
Interalie, rebonvenon, Fuzzy, longa tempo pasis dum ni ne vidis vin, mi esperas ke ĉio enordis en via vivo.
AlfRoland (Montri la profilon) 2015-januaro-14 08:31:34
auxro:Jen multajn ekzemplojn de karikaturoj ankaŭ pri Jesuo kaj kristana religio. Faris ilin sveda karikaturisto Hans Lindström. Mi esperantigis ilin: http://www.ipernity.com/doc/68280/album/189761
La adekvata respondo povus esti mokoj pri jesuoj, makdonaldoj, mikimaŭsoj, kokakolaoj, kaj aliaj dioj de okcidento, se karikaturoj estus en gazetoj de Sirio aŭ Irako, nur tio.
klmn (Montri la profilon) 2015-januaro-14 11:14:52
Fuzzy:Nu trovi identigilojn estas rusa kutimo kiel ekzemple tiu vizit-karto de Pravij sektor.ustra:divide et imperaHmm, ĥodiaŭ mi aŭdis pri tio, ke unu el la atakintoj perdis en la aŭto sian identigilon. Kaj per tio la polico malkovris kiuj estis la krimuloj.
Estas domaĝe, ke homoj ankoraŭ lasas sin kapti per tiuj ĉi malnovaj ruzoj.
Ĉiuj ja scias ke siajn identigilojn en la lokoj de siaj krimoj perdas nur teroristoj dungitaj de usonanoj. Do eble vi pravas, kara ustra.
Kiu profitas, estas tipa demando ĉi tie, ĉu ne?
Post ununura murdo de dek-kelk personoj en Parizo, ĉiuj subite forgesas ĉiutagajn murdojn far de rusaj gerilanoj en Ukrajnio
divide et impera
ustra (Montri la profilon) 2015-januaro-14 12:04:41
Notu ankaŭ, ke la eldiro de atestanto fundamente kontraŭas la oficialan version de politikistoj kaj amaskomunikiloj. Ŝi parolas pri bluaj okuloj de unu atakanto, kio ekskludas la prezentitajn fratojn...
Falsa Flago 101: De Gladio ĝis Hebdo
Sed ne gravas kio la malantaŭo de la rakonto estas, la rezulto estos la samo: pli da milito, pli da spionado, malpli da paco, malpli da civitanaj rajtoj