Sadržaj

Mi estas Ŝarli

od stilly, 8. siječnja 2015.

Poruke: 163

Jezik: Esperanto

kaŝperanto (Prikaz profila) 13. siječnja 2015. 15:21:56

vejktoro:
... Mi kredas ke la Francaj murdoj (kaj iu tia murdo en la 'unua mondo' ) pruvas sen dube ke ili marŝus ĉie, sub niaj nasoj, kaj neniu, nenie estas sekura. ...
Ho, ve, la teroristoj nun kapablas sin kaŝi sub niaj nasoj!? Aŭ ĉu estas la murdemaj langustoj, kiujn vi priparolas? okulumo.gif

kaŝperanto (Prikaz profila) 13. siječnja 2015. 15:47:12

nornen:
vejktoro:
nornen:Ĉi tie en Gvatemalo ni havas "Mi estas Ŝarli" ĉiun tagon. Mezume oni mortigas 16 homojn ĉiutage. Tamen al la internacia gazetaro tio tute ne gravas. Do mi ne fakte komprenas kial oni parolas tiom pri la viktimoj de tiu ĉi preciza atako kaj ne ankaŭ pri ĉiuj aliaj mortigitoj de tiu tago. Ĉu Francaj murdoj gravas pli ol aliaj murdoj?
Komprenebla, ne estas la murdatoj, sed la murdantoj ke kaŭzas la amaskomunikilan okazon.
Ĉu tio signifas la sekvan:
Se Kristanoj murdas 15 homojn ĉiutage en unu lando, tio ne estas komunikinde nek priplorinde (okazo en Gvatemalo).
Se Islamanoj murdas 12 homojn en unu lando, tio ja estas komunikinde kaj priplorinde (okaze de Francujo).

Ĉu vere ĉi tia estas nia mondo?
Bedaŭrinde neniu deziras ĉiutage aŭdi pri murdoj aŭ la mortoj de infanoj en foraj landoj. Usonanoj estas la plej karitataj/almozdonaj civitanoj laŭ la WGI, sed la mondo ne bone taksas nian registaron kiam ni altrudas nian volon je aliaj nacioj.

Ankaŭ, eble estas la cirkonstancoj kiuj determinas se la murdoj estas raportataj. Ekzemple, la murdo de judo ne estas pli grava ol la murdo de islamano aŭ kristano, sed la murdo de judo pro ŝiaj judeco pli gravas. Mi ne povas priparoli la gvatemalajn murdojn, sed la francaj ĵurnalistoj estis murdita pro iliaj kredoj/pensoj - estis atenco kontraŭ libera pensado kaj parolado.

Ĉiu morto tre gravas, sed la plitikaj murdoj estas plej komunikindaj.

ustra (Prikaz profila) 13. siječnja 2015. 17:26:08

Vinisus:Bush I kaj Bush II kun la kunlaboro de amaskomunikiloj kaj eŭropa armeo kreis montrojn tra la araba mondo, nun kion povas fari la senkulpaj civitanoj?
Bush III kaj Clinton II jam atendas...

Vinisus (Prikaz profila) 13. siječnja 2015. 18:04:56

Bush III aŭ Clinton II certe havos la saman mesian vizion por venigi la demokratecon al la Mez-Oriento. Ĉi-foje per atombomboj la nova usona prezidento kreskigos Edenan Ĝardenon en Irako kaj Afeganio. Finfine la Tera Paradizo estos restarigita!

AlfRoland (Prikaz profila) 13. siječnja 2015. 20:39:54

FractalBloom (Prikaz profila) 13. siječnja 2015. 21:07:45

ustra:
Kiom longe la okcidento jam buĉas islamanojn? Kiom da islamanoj estis kaj estos viktimoj de sadistaj torturoj? Kiom da misformitaj kaj ne vivkapablaj islamanoj naskiĝis kaj naskiĝos surbaze de radiado de urania municio?
Ĉiukaze, estas sufiĉe absurda filozofi pri islamistaj idiotoj (aŭ pri la religio) el la dezerto neglektante la veraj teroristoj el la Wall Street kaj City of London...
Unue, mi ĝojas ke almenaŭ ĉi tie ni povas diskuti la temon sen la rasista baraĵo ke tro ofte okazas aliloke en la interreto (mi ĵus rezignis trovi inteligentan diskuton en Reddit).

La okcidento faligas bombojn sur landoj mezorientaj dum multaj jaroj kaj neniu zorgas. Sed kiam la inverso fariĝas, ĉie audiĝas la krioj: "Islamanoj estas danĝeraj teroristoj!"

Mi abomenas ian murdon, inkluzive de la okazaĵoj en Francujo. Sed kiel kristano, mi ankaŭ sendas mian esperon al miaj francaj islamanaj gefratoj, kiuj certe ricevos kruelan venĝon por tiuj okazaĵoj malgraŭ sia senkulpeco.

auxro (Prikaz profila) 14. siječnja 2015. 08:13:17

Fuzzy:
vejktoro:Mia unua kartuno eble temas Fuzzy-on kaj libereco de parolado.
Mi vidis karikaturojn de la ĵurnalo, kaj opinias ke temas pli pri senresponseco de fimokado ol pri libereco de parolado. Jen vidu

Kio tio estas, ĉu ne sencela sencerba blasfemo? Por kio estas tia libereco insulti homojn -- por plimultigi malamojn? Nu jen malamo kreskis ĝis la tre alta grado, mi gratulas vin.
La adekvata respondo povus esti mokoj pri jesuoj, makdonaldoj, mikimaŭsoj, kokakolaoj, kaj aliaj dioj de okcidento, se karikaturoj estus en gazetoj de Sirio aŭ Irako, nur tio.

Interalie, rebonvenon, Fuzzy, longa tempo pasis dum ni ne vidis vin, mi esperas ke ĉio enordis en via vivo.

AlfRoland (Prikaz profila) 14. siječnja 2015. 08:31:34

auxro:

La adekvata respondo povus esti mokoj pri jesuoj, makdonaldoj, mikimaŭsoj, kokakolaoj, kaj aliaj dioj de okcidento, se karikaturoj estus en gazetoj de Sirio aŭ Irako, nur tio.
Jen multajn ekzemplojn de karikaturoj ankaŭ pri Jesuo kaj kristana religio. Faris ilin sveda karikaturisto Hans Lindström. Mi esperantigis ilin: http://www.ipernity.com/doc/68280/album/189761

klmn (Prikaz profila) 14. siječnja 2015. 11:14:52

Fuzzy:
ustra:divide et impera
Estas domaĝe, ke homoj ankoraŭ lasas sin kapti per tiuj ĉi malnovaj ruzoj.
Hmm, ĥodiaŭ mi aŭdis pri tio, ke unu el la atakintoj perdis en la aŭto sian identigilon. Kaj per tio la polico malkovris kiuj estis la krimuloj.
Ĉiuj ja scias ke siajn identigilojn en la lokoj de siaj krimoj perdas nur teroristoj dungitaj de usonanoj. Do eble vi pravas, kara ustra.
Nu trovi identigilojn estas rusa kutimo kiel ekzemple tiu vizit-karto de Pravij sektor.

Kiu profitas, estas tipa demando ĉi tie, ĉu ne?

Post ununura murdo de dek-kelk personoj en Parizo, ĉiuj subite forgesas ĉiutagajn murdojn far de rusaj gerilanoj en Ukrajnio

divide et impera

externalImage.png

ustra (Prikaz profila) 14. siječnja 2015. 12:04:41

Nur unu minuto post la atako ne eblas ekspliki kio efektive okazis. Kion ni spertis en Parizo estis nenio alia ol moderna linĉado. Krome, estas certe hazardo, ke Francio ĵus validis novajn antiterorajn leĝojn en Novembro 2014 - nominata la franca PATRIOT Act - kaj nun estas aplikataj...

Notu ankaŭ, ke la eldiro de atestanto fundamente kontraŭas la oficialan version de politikistoj kaj amaskomunikiloj. Ŝi parolas pri bluaj okuloj de unu atakanto, kio ekskludas la prezentitajn fratojn...

Falsa Flago 101: De Gladio ĝis Hebdo

Sed ne gravas kio la malantaŭo de la rakonto estas, la rezulto estos la samo: pli da milito, pli da spionado, malpli da paco, malpli da civitanaj rajtoj

Natrag na vrh